Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

25a de Decembro: Kristnasko: Vespera Laŭdo (1) ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 25a de Decembro: Kristnasko > Vespera Laŭdo (1)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Christe, redemptor omnium


Krist', ho Savanto de l' homar',
unika el la Patro Vi
naskiĝis antaŭ ĉiu temp'.
Ho kiom grandas ĉi mister'!

Vi, lum' el lumo, Di' el Di',
de ĉiuj ĉiam Vi esper'.
Servantoj Viaj tra la mond'
petegas Vin: elaŭdu nin.

Memoru, Kristo, Sav-aŭtor',
ke naskiĝante venis Vi
en homa karno kaj figur',
infan' el ĉasta Virgulin'.

Atestas ĉi solena tag',
elstara tag' de l' tuta jar',
ke venis el la Dia tron'
Vi mem surteren, nia sav'.

Ĉiel' kaj ter', aer' kaj mar'
kun sia tuta loĝantar'
al Tiu, kiu sendis Vin,
jubile kantas, laŭdi Lin.

Kun ili ni, per Via sang'
savitaj, volas glori Vin
en tiu ĉi kristnaska tag'
per himno nova, kuna kant'.

Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: anonima, 9a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Alte estas la Reĝo de paco.
Lin deziras la tuta tero.

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Alte estas la Reĝo de paco.
Lin deziras la tuta tero.

Dua Antifono


¶ Li sendas Sian ordonon al la tero;
tre rapide kuras Lia vorto.

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Li sendas Sian ordonon al la tero;
tre rapide kuras Lia vorto.

Tria Antifono


¶ La Vorto en la altoj,
el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj,
sin humiligis
kaj hodiaŭ fariĝis karno por ni.

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Vorto en la altoj,
el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj,
sin humiligis
kaj hodiaŭ fariĝis karno por ni.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Gal 4, 4-5


Kiam venis la pleneco de la tempo,
Dio elsendis Sian Filon,
el virino naskitan, sub leĝo naskitan,
por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo,
por ke ni ricevu la filadopton.

Responsorio


Hodiaŭ vi sciu: Venos la Sinjoro.

Hodiaŭ vi sciu: Venos la Sinjoro.

Morgaŭ vi vidos Lian gloron.

Venos la Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Hodiaŭ vi sciu: Venos la Sinjoro.

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Kiam sin levos la suno ĉiela,
vi vidos la Reĝon de la reĝoj,
kiu eliras el la Patro
kiel fianĉo el sia baldakeno. – kp. Psa 19, 6

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Kiam sin levos la suno ĉiela,
vi vidos la Reĝon de la reĝoj,
kiu eliras el la Patro
kiel fianĉo el sia baldakeno. – kp. Psa 19, 6

PREĜADO


Petoj


Christum adorémus, qui semetípsum exinanívit formam servi accípiens, ac tentátus est per ómnia pro similitúdine absque peccáto. Ardénti fide eum precémur: Per nativitátem tuam succúrre redémptis.

Qui, mundum ingrédiens, ætátem novam a prophétis prædíctam instaurásti,
—fac ut semper in novas ætátes tua iuvenéscat Ecclésia.

Qui humánam infirmitátem assumpsísti,
—sis cæcis lumen, debílibus fortitúdo, míseris consolátio.

Qui pauper et húmilis násceris,
—réspice páuperes et propítius consoláre.

Qui terréna nativitáte tua ómnibus de promíssa æternitáte lætítiam íngeris,
—cæléstis spe nativitátis moriéntium corda lætífica.

Qui in terram descendísti, ut omnes in cælum addúceres,
—in glória tibi coniúnge defúnctos.


¶ Per Via naskiĝo helpu al la savitaj.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
jaron post jaro Vi ĝojigas nin per la atendo de nia savo.
Donu, ke ni ĝoje akceptu Vian Ununaskiton kiel Savanton,
por ke ni povu vidi Lin sen timo, kiam Li venos kiel juĝisto.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo