Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

26a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 26a de Decembro



Invitatorio, Horo de la Legaĵoj, Matena Laŭdo kaj Meza Horo kiel en la festo de S-ta Stefano.

Bedaŭrinde la paĝo pri S-ta Stefano ankoraŭ ne ekzistas.
Se vi pretas helpi, skribu al: albrecht.kronenberger***t-online.de


► VESPERA LAŬDO


Malfermo, Himno kaj Psalmodio kiel en la 25a de Decembro: Kristnasko > Vespera Laŭdo (2).

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 1, 5b.7


Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.
Se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo,
ni havas kunulecon unu kun la alia,
kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de ĉia peko.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kiam trankvila silento envolvis ĉion
kaj la nokto estas duonvoje en sia propra rapidiro,
Via ĉiopova vorto, ho Eternulo, saltis de la ĉielo el la reĝa trono.
Haleluja. – kp. Saĝ 18, 14-15

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Kiam trankvila silento envolvis ĉion
kaj la nokto estas duonvoje en sia propra rapidiro,
Via ĉiopova vorto, ho Eternulo, saltis de la ĉielo el la reĝa trono.
Haleluja. – kp. Saĝ 18, 14-15

PREĜADO


Petoj


Verbum Dei, quod, in nobis habitándo, salútis perpétuæ trámitem reserávit, deprecémur et sincéra humilitáte rogémus: Ab omni malo, líbera nos, Dómine.

Per mystérium incarnatiónis tuæ, per nativitátem et infántiam tuam,
—per totam vitam tuam Patri dicátam:
Ab omni malo, líbera nos, Dómine.

Per labóres tuos, per prædicatiónes et itínera tua,
—per conversatiónem tuam inter peccatóres:
Ab omni malo, líbera nos, Dómine.

Per agoníam et passiónem tuam, per crucem et desolatiónem tuam,
—per angústias tuas, per mortem et sepultúram tuam:
Ab omni malo, líbera nos, Dómine.

Per resurrectiónem et ascensiónem tuam, per donatiónem Spíritus Sancti, per gáudia et glóriam tuam ætérnam,
—fratres nostros, iam defúnctos, líbera, Dómine.
Ab omni malo, líbera nos, Dómine.


¶ Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj. – Meslibro

Patro nia

Preĝo


Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke la nova naskiĝo de Via Ununaskito en nia karno liberigu nin,
kiujn praa sklaveco tenas sub la jugo de la peko.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo