Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

27a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 27a de Decembro



Invitatorio, Horo de la Legaĵoj, Matena Laŭdo kaj Meza Horo kiel en la festo de la s-ta apostolo Johano.

Bedaŭrinde la paĝo pri la s-ta apostolo Johano ankoraŭ ne ekzistas.
Se vi pretas helpi, skribu al: albrecht.kronenberger***t-online.de


► VESPERA LAŬDO


Malfermo, Himno kaj Psalmodio kiel en la 25a de Decembro: Kristnasko > Vespera Laŭdo (2).

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 8, 3b-4


Dio,
sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko,
kondamnis la pekadon en la karno;
por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni,
kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ En vi, ho Virgulino Maria, plenumiĝis la antaŭ-diroj de ĉiuj profetoj pri la Kristo:
Kiel virgulino vi koncipis Lin,
kiel virgulino vi Lin naskis.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ En vi, ho Virgulino Maria, plenumiĝis la antaŭ-diroj de ĉiuj profetoj pri la Kristo:
Kiel virgulino vi koncipis Lin,
kiel virgulino vi Lin naskis.

PREĜADO


Petoj


Fratres caríssimi, Deum Patrem exorémus, qui propter multam caritátem suam misit nobis Fílium suum, eúmque súpplices invocémus: Grátia Fílii tui nobíscum, Dómine.

Deus caritátis, Pater Dómini nostri Iesu Christi, qui misértus es perambulántium in ténebris,
—súscipe quas tibi pro salúte ómnium preces offérimus.

Meménto, Dómine, Ecclésiæ tuæ, per totum orbem diffúsæ,
—et pópulo tuo christiáno bénedic pacémque concéde.

Cunctórum Pater, inter gentes étiam pacem dignánter instítue, ómnium óculos populórum ad Fílium tuum dírige,
—et in eos qui illos regunt, spíritum pacis effúnde.

Qui, in advéntu Fílii tui, pacem in terra nuntiári fecísti,
—da pacem ætérnam defúnctis.


¶ La graco de Via Filo estu, Dio, kun ni.

Patro nia

Preĝo


Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke ni, kiujn penetras la nova lumo de Via enkarniĝinta Filo,
rebriligu en niaj verkoj tion, kio per la kredo brilas an niaj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo