Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

28a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 28a de Decembro



Invitatorio, Horo de la Legaĵoj, Matena Laŭdo kaj Meza Horo kiel en la festo de la Senkulpaj Infanoj.

Bedaŭrinde la paĝo pri la Senkulpaj Infanoj ankoraŭ ne ekzistas.
Se vi pretas helpi, skribu al: albrecht.kronenberger***t-online.de


► VESPERA LAŬDO


Malfermo, Himno kaj Psalmodio kiel en la 25a de Decembro: Kristnasko > Vespera Laŭdo (2).

VORTO DE DIO


Legaĵo – Efe 2, 3b-5


Ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj.
Sed Dio, estante riĉa en kompateco,
pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj,
nin vivigis en Kristo.
Per graco vi saviĝis

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Virgulino sankta kaj senmakula naskis al ni Dion,
bebon delikatan, kiun ŝi nutris per lakto.
Lin, kiu venis por savi nin, ni ĉiuj adoru.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Virgulino sankta kaj senmakula naskis al ni Dion,
bebon delikatan, kiun ŝi nutris per lakto.
Lin, kiu venis por savi nin, ni ĉiuj adoru.

PREĜADO


Petoj


Deus misit Fílium suum, factum ex mulíere, factum sub lege, ut eos qui sub lege erant redímeret. Qua spe confirmáti, fidénter orémus: Grátia Filii tui nobíscum, Dómine.

Deus caritátis et pacis, ómnium christianórum rénova fidem in Fílii tui incarnatiónem,
—ut in gratiárum semper actióne máneant.

Spem infirmórum, páuperum et seniórum adáuge,
—da oppréssis levámen, desperántibus fidúciam, consolatiónem lugéntibus.

Omnium memor esto, qui in carcéribus detinéntur,
—et eórum, qui extórres facti sunt a pátria.

Qui in nativitáte Fílii tui ángelos te laudántes audíri fecísti,
—fac ut defúncti cum milítia cælésti in ævum te laudent.


¶ La graco de Via Filo estu, Dio, kun ni.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu mirinde kreis la homon laŭ Via simileco,
kaj eĉ pli mirinde lin per la elaĉeto renovigis,
ebligu, ke ni partoprenu en la Dia vivo de Via Filo,
kiu hodiaŭ alprenis la homan naturon.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo