Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

1a de Januaro: Dipatrino Maria ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 1a de Januaro: Dipatrino Maria



► VESPERA LAŬDO (1)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Corde natus ex Parentis


El la Patra kor' naskita
antaŭ mondo, antaŭ temp',
Li, la Alfo kaj Omego,
Li, la fonto kaj la fin'
de l' estanta, de l' estinta,
de l' estonta, post futur':

Li sin per kadukaj membroj
vestis, per mortonta korp',
por nin savi de l' heredo
pereiga de Adam',
de l' detrua leĝ' de morto,
de l' profundo de Tartar'.

Ho beata, kiu venis
el la sin' de l' Virgulin'!
Ŝi, graveda de l' Spirito,
portis bebon, naskis Lin.
Kaj la knabo sin elmontris
redemptor' de l' tuta mond'.

Viziuloj antaŭsente
en pratemp' prikantis Lin.
Lin la paĝoj de l' profetoj
antaŭdiris kun fidel'.
Jen la Promesit' ekfulmas.
Kune ĉio laŭdu Lin.

Gloron per bel-sonaj voĉoj
al la Patro donu ni.
Laŭdon ni al Kristo kantu,
kiun naskis Virgulin'.
Levu gloro sin eterna
al la fama Paraklet'. Amen.

latina T: Prudentius († post 405) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Psalmoj kiel en la Komunaj Tekstoj > Maria.

Unua Antifono


¶ Ho, kia admirinda interŝanĝo!
Li, per kiu la homa gento kreiĝis, generiĝas sen semo el virgulino kaj naskiĝas.
Li prenas sur sin nian homan naturon, por ke ni fariĝu parteprenantoj en Lia Dieco.

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ho, kia admirinda interŝanĝo!
Li, per kiu la homa gento kreiĝis, generiĝas sen semo el virgulino kaj naskiĝas.
Li prenas sur sin nian homan naturon, por ke ni fariĝu parteprenantoj en Lia Dieco.

Dua Antifono


¶ Kiam Vi naskiĝis neeldireble el la Virgulino, tiam plenumiĝis la Skriboj:
Kiel la roso sur la lanon de Gideono Vi descendis al la homa gento por savi ilin.
Vin ni laŭdas, nia Dio. – kp. Juĝ 6,37-38

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiam Vi naskiĝis neeldireble el la Virgulino, tiam plenumiĝis la Skriboj:
Kiel la roso sur la lanon de Gideono Vi descendis al la homa gento por savi ilin.
Vin ni laŭdas, nia Dio. – kp. Juĝ 6,37-38

Tria Antifono


¶ Moseo vidis: Brulis arbetaĵo, sed ne forbrulis.
Same restas sendifekta via laŭdinda virgineco.
Dipatrino, preĝu por ni. – kp. Eli 3,2

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Moseo vidis: Brulis arbetaĵo, sed ne forbrulis.
Same restas sendifekta via laŭdinda virgineco.
Dipatrino, preĝu por ni. – kp. Eli 3,2

VORTO DE DIO


Legaĵo – Gal 4,4-5


Kiam venis la pleneco de la tempo,
Dio elsendis Sian Filon,
el virino naskitan,
sub leĝo naskitan,
por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo,
por ke ni ricevu la filadopton.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Pro Sia abunda karitato, per kiu Dio amas nin,
Li sendis Sian Filon en la similecon de nia peka karno,
naskiĝintan el virino,
submetiĝintan al la Leĝo. Haleluja.

PREĜADO


Petoj

Benedíctus Dóminus Iesus, pax nostra, qui venit fácere útraque unum. Súpplices quærámus: Pacem tuam ómnibus præsta, Dómine.

Qui, nascens, benignitátem et humanitátem tuam homínibus manifestásti,
—da nobis in gratiárum actióne semper manére pro univérsis benefíciis tuis.

Qui Maríam, Matrem tuam, grátia plenam effecísti,
—cópiam gratiárum ómnibus concéde.

Qui Evangélium Dei venísti mundo nuntiáre,
—multíplica præcónes et auditóres verbi tui.

Qui frater noster de María Vírgine nasci dignátus es,
—hómines doce mútua fraternitáte sese dilígere.

Qui ut sol óriens mundo apparuísti,
—lumen vultus tui defúnctis fácie ad fáciem osténde vidéndum.


¶ Donu, Sinjoro, Vian pacon al ĉiuj.

Patro nia

Preĝo


Dio,
kiu per la fekunda virgeco de Maria
havigis al la homoj la rimedojn por la eterna savo,
donu al ni la gracon, ke ni spertu ŝian helpon,
ĉar pere de ŝi ni ricevis la Aŭtoron de la vivo,
Jesuon Kriston, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► INVITATORIO


¶ Ni gloras la patrinecon de la beata Virgulino Maria.
Ni adoras ŝian filon, Kriston, nian Sinjoron. – ADORU 674


► HORO DE LA LEGAĴOJ


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Radix Iesse floruit


El vergo virga venis flor',
markoto el Jiŝaja trunk',
de Di' graveda naskis Lin
patrin', restante Virgulin'.

Toleris kuŝi en stal-trog'
Li, kun la Patro lum-aŭtor'.
La etendinto de l' ĉiel'
sin lasis vindi de patrin'.

Li, kiu donis al la mond'
la dek ordonojn de l' Sinaj',
sin juĝis inda iĝi hom'
sub homa leĝo kaj katen'.

Naskiĝas lumo jam kaj sav',
forfuĝas nokt', venkatas mort'.
Ho, venu, gentoj, kredu do,
ke el Maria venis Di'.

Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
jar-centojn, ĉiam, en etern'.Amen.

latina T: anonima, 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Unua Psalmo – Psa 24 (23)


Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. ¶

Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne fordonis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe. ¶

Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.

Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Dua Antifono


¶ Pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

Dua Psalmo – Psa 87 (86)


Lia fundamento estas *
sur la sanktaj montoj.

La Eternulo amas la pordegojn de Cion *
pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.

Gloraĵojn Li rakontas pri vi, *
ho urbo de Dio. ¶

Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, / ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: *
Jen tiu tie naskiĝis.

Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, *
kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

La Eternulo notos, enskribante la popolojn: *
Ĉi tiu tie naskiĝis. ¶

Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: *
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

Tria Antifono


¶ Generita antaŭ la matena stelo kaj antaŭ la eonoj,
la Sinjoro, nia Savanto hodiaŭ volis naskiĝi.

Tria Psalmo – Psa 99 (98)


La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; *
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.

La Eternulo estas granda en Cion, *
kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.

Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: *
Li estas sankta. ¶

Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, / Vi fortikigis en praveco; *
juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.

Altigu la Eternulon, nian Dion, / kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: *
Li estas sankta. ¶

Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, *
kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;

ili vokis al la Eternulo, *
kaj Li ilin aŭskultis.

El nuba kolono Li parolis al ili; / ili observis Liajn regulojn, *
kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.

Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; / Vi estis por ili Dio pardonanta, *
kvankam venĝanto por iliaj faroj.

Altigu la Eternulon, nian Dion, / kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; *
ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Generita antaŭ la matena stelo kaj antaŭ la eonoj,
la Sinjoro, nia Savanto hodiaŭ volis naskiĝi.

VERSIKLO


La Vorto fariĝis karno

kaj loĝis inter ni. – el Joh 1, 14

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Heb 2, 9-17


El la epistolo al la Hebreoj

Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu.

Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkon-dukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo. Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj, dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.

Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco. Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas. Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.

Unua Responsorio


Beata vi estas, ho Virgulino Maria. Vi portis Lin, per kiu estas kreita la mondo. Lin vi naskis, per kiu vi estas farita; kaj vi restis Virgulino eterne.

Beata vi estas, ho Virgulino Maria. Vi portis Lin, per kiu estas kreita la mondo. Lin vi naskis, per kiu vi estas farita; kaj vi restis Virgulino eterne.

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi.

Lin vi naskis, per kiu vi estas farita; kaj vi restis Virgulino eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Beata vi estas, ho Virgulino Maria. Vi portis Lin, per kiu estas kreita la mondo. Lin vi naskis, per kiu vi estas farita; kaj vi restis Virgulino eterne. – el la liturgio

Dua Legaĵo – Atanazio


El la leteroj de la sankta episkopo Atanazio

La Vorto ricevis de Maria nian homan naturon

La Apostolo diras, ke «la Vorto ektenas la idaron de Abraham. Tial Li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj» [kp. Heb 2,16-17] kaj surpreni la korpon similan al la nia. Pro tio estas tie ĉi Maria, el kiu Li prenis ĝin kaj oferis ĝin por ni kiel sian propran korpon. La Skribo mencias la naskon dirante: «Ŝi ĉirkaŭvindis Lin» [Luk 2,7] kaj beatigas la mamojn kiuj Lin nutris. [kp. Luk 11,27] Ĝi diras ankaŭ tion, ke oni alportis por Li, la ununaskita, oferon. [kp. Luk 2,24] La anĝelo Gabriel parolas singardeme kaj prudente. Li ne diris simple, ke Li naskiĝos «en vi», por ke iu ne pensu, ke la korpo estis enmetita en ŝin de ekstere, sed li diris «el vi», [kp. Luk 1,35] por ke ĉiuj kredu, ke el ŝi ekestis tiu, kiun ŝi naskis.

Temis ĝuste pri tio, ke la Vorto prenis nian homan naturon kaj oferinte ĝin, entute ĝin neniigis. Poste Li vestis nin per sia naturo, doninte tiamaniere al la Apostolo okazon diri: «Estas necese, ke tiu putrema surmetu senputrecon kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon.» [1 Kor 15,53]

Sed tio ne estas ia elpensaĵo, kiel opinias iuj homoj. Ne, ĉar nia Elaĉetanto vere fariĝis homo kaj tiamaniere savis la tutan homon. Nia savo vere ne estas ia vizio tuŝanta nur nian korpon. En la Dia Vorto estis savita la tuta homo, kaj la animo kaj la korpo. Laŭ la Sankta Skribo el Maria naskiĝis homo kun vera homa naturo, pro tio la korpo de la Sinjoro estis vera korpo. Lia korpo do estas tiel same reala korpo kiel la nia. Maria estas ja nia fratino, ĉar ni ĉiuj devenas de Adam.

Se Johano diras: «La Vorto fariĝis karno», [Joh 1,14] lian eldiron oni devas kompreni tiel kiel la aliajn similajn eldirojn. Paŭlo skribis: «Kristo por ni fariĝis malbeno.» [Gal 3,13] La homa korpo akiris senmezuran riĉecon el la komunumo kaj el la unuigo kun la Vorto: el la mortema fariĝis senmorta, el la animala fariĝis spirita, [kp. 1 Kor 15,44] kaj kvankam kreita el la tero, ĝi trairis la ĉielan pordegon.

Sed la Triunuo, eĉ se la Vorto prenis la korpon el Maria, estas ĉiam la Triunuo, ne konanta iun kreskon aŭ malpliiĝon, estante ĉiam entute perfekta: la Triunuo kaj samtempe unu Dio. La Eklezio do anoncas, ke estas unu Dio, la Patro de la Vorto.

Originala teksto: Athanasius († 373): Epistula ad Epictetum, el 5 - 9; en: Patrologia Græca 26, 1058.1062-1066 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000

Dua Responsorio


Sankta senmakula Virgulino, mi ne scias, kiel digne laŭdi vin. Ĉar Lin, kiun ne povas enteni la ĉieloj, Lin vi portis en via sino.

Sankta senmakula Virgulino, mi ne scias, kiel digne laŭdi vin. Ĉar Lin, kiun ne povas enteni la ĉieloj, Lin vi portis en Via sino.

Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino.

Ĉar Lin, kiun ne povas enteni la ĉieloj, Lin vi portis en via sino.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sankta senmakula Virgulino, mi ne scias, kiel digne laŭdi vin. Ĉar Lin, kiun ne povas enteni la ĉieloj, Lin vi portis en via sino. – Luk 1, 42

Tedeumo

Preĝo


Ni preĝu.
Dio,
kiu per la fekunda virgeco de Maria
havigis al la homoj la rimedojn por la eterna savo,
donu al ni la gracon, ke ni spertu ŝian helpon,
ĉar pere de ŝi ni ricevis la Aŭtoron de la vivo,
Jesuon Kriston, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Fit porta Christi pervia


La graco-plena pordo sin
malfermis nur por Krist', la Reĝ'.
Trapaŝis Li, nun restos ĝi
denove ferma en etern'.

Aperis Krist', la Dia Fil',
el ora hal' de l' Virgulin',
Fianĉ', Savant' kaj Mond-aŭtor,
hero' de Sia eklezi'.

Li de l' patrin' honor' kaj ĝoj',
de l' kristanar' esper' sen lim',
sekvanta roko en dezert',
abunda grac' de l' tuta ter'.

Jubilas kies ajn anim',
ĉar kiel sav' de ĉiu gent'
aperis la Regant' de l' mond',
redempti, kiujn kreis Li.

Al Kristo estu ĉiu glor',
la Patro Lin generis Di',
patrino virga naskis Lin,
fekundigita de l' Spirit'. Amen.

latina T: anonima • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Psalmoj: Unua Semajno > Dimanĉo

Unua Antifono


¶ Ekĝermis la radiko de Jiŝaj.
Eliris stelo el Jakob.
La Virgulino naskis la Savanton.
Vin, Dio, ni laŭdas. – kp. Jes 11, 10; Nom 24, 17

Dua Antifono


¶ Vidu: Maria naskis al ni la Savanton,
pri kiu Johano diris:
Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.
Haleluja. – el Joh 1, 29; Meslibro

Tria Antifono


¶ Akuŝantino naskis Reĝon al ni, kiu portas nomon eternan.
Ŝi havas kaj la ĝojon de patrineco kaj la honoron de virgeco.
Iun similan oni nek vidis antaŭe nek vidos poste.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Miĥ 5, 2-3a.4a


Li lasos ilin ĝis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta;
tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.
Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo,
kun la majesto de la nomo de la Eternulo
Kaj li estos paco.

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Mirinda mistero hodiaŭ klariĝas:
Nova ekkono pri la naturoj:
Dio fariĝis homo.
Kio Li estis, tio Li restas.
Kio Li ne estis, tion Li alprenas,
sen intermiksiĝo kaj sen dividiĝo. – kp. Koncilio de Kalcedono

PREĜADO


Petoj


Christum glorificémus, qui natus est de María Vírgine ex virtúte Spíritus Sancti, et eum deprecémur, dicéntes: Fili Vírginis Maríæ, miserére nobis.

Christe, qui de Vírgine María natus es, puer mirábilis et princeps pacis,
—in pace totum orbem constitúere dignáre.

Rex et Deus noster, qui véniens nos honorásti,
—tríbue nos te ómnibus diébus nostris fide et móribus honoráre.

Qui nobis assimilátus es,
—nos tibi concéde propítius assimilári.

Qui civis noster factus es,
—cæléstis tui regni nos redde concíves.


¶ Filo de la Virgulino Maria, kompatu nin.

Patro nia

Preĝo


Dio,
kiu per la fekunda virgeco de Maria
havigis al la homoj la rimedojn por la eterna savo,
donu al ni la gracon, ke ni spertu ŝian helpon,
ĉar pere de ŝi ni ricevis la Aŭtoron de la vivo,
Jesuon Kriston, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj: Oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn,

aŭ, se hodiaŭ estas Dimanĉo, la psalmojn de la Unua Semajno > Dimanĉo.




►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Cef 3, 14.15b


Ĝojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael;
ĝoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.
La Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Zeĥ 9, 9


Ĝoju forte, ho filino de Cion,
triumfu, ho filino de Jerusalem;
jen via reĝo iras al vi;
justa kaj helpema li estas.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Bar 5, 3-5


Dio deziras, ke brilu via beleco, ho Jerusalemo, por ĉiuj sub la ĉielo.
Por eterne Dio vin nomas Paco-per-Justeco, Gloro-per-Pieco.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Dio,
kiu per la fekunda virgeco de Maria
havigis al la homoj la rimedojn por la eterna savo,
donu al ni la gracon, ke ni spertu ŝian helpon,
ĉar pere de ŝi ni ricevis la Aŭtoron de la vivo,
Jesuon Kriston, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Corde natus ex Parentis


El la Patra kor' naskita
antaŭ mondo, antaŭ temp',
Li, la Alfo kaj Omego,
Li, la fonto kaj la fin'
de l' estanta, de l' estinta,
de l' estonta, post futur':

Li sin per kadukaj membroj
vestis, per mortonta korp',
por nin savi de l' heredo
pereiga de Adam',
de l' detrua leĝ' de morto,
de l' profundo de Tartar'.

Ho beata, kiu venis
el la sin' de l' Virgulin'!
Ŝi, graveda de l' Spirito,
portis bebon, naskis Lin.
Kaj la knabo sin elmontris
redemptor' de l' tuta mond'.

Viziuloj antaŭsente
en pratemp' prikantis Lin.
Lin la paĝoj de l' profetoj
antaŭdiris kun fidel'.
Jen la Promesit' ekfulmas.
Kune ĉio laŭdu Lin.

Gloron per bel-sonaj voĉoj
al la Patro donu ni.
Laŭdon ni al Kristo kantu,
kiun naskis Virgulin'.
Levu gloro sin eterna
al la fama Paraklet'. Amen.

latina T: Prudentius († post 405) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Psalmoj kiel en la Komunaj Tekstoj > Maria.

Unua Antifono


¶ Ho, kia admirinda interŝanĝo!
Li, per kiu la homa gento kreiĝis, generiĝas sen semo el virgulino kaj naskiĝas.
Li prenas sur sin nian homan naturon, por ke ni fariĝu parteprenantoj en Lia Dieco.

Unua Psalmo – Psa 122 (121)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ho, kia admirinda interŝanĝo!
Li, per kiu la homa gento kreiĝis, generiĝas sen semo el virgulino kaj naskiĝas.
Li prenas sur sin nian homan naturon, por ke ni fariĝu parteprenantoj en Lia Dieco.

Dua Antifono


¶ Kiam Vi naskiĝis neeldireble el la Virgulino, tiam plenumiĝis la Skriboj:
Kiel la roso sur la lanon de Gideono Vi descendis al la homa gento por savi ilin.
Vin ni laŭdas, nia Dio. – kp. Juĝ 6,37-38

Dua Psalmo – Psa 127 (126)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiam Vi naskiĝis neeldireble el la Virgulino, tiam plenumiĝis la Skriboj:
Kiel la roso sur la lanon de Gideono Vi descendis al la homa gento por savi ilin.
Vin ni laŭdas, nia Dio. – kp. Juĝ 6,37-38

Tria Antifono


¶ Moseo vidis: Brulis arbetaĵo, sed ne forbrulis.
Same restas sendifekta via laŭdinda virgineco.
Dipatrino, preĝu por ni. – kp. Eli 3,2

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Moseo vidis: Brulis arbetaĵo, sed ne forbrulis.
Same restas sendifekta via laŭdinda virgineco.
Dipatrino, preĝu por ni. – kp. Eli 3,2

VORTO DE DIO


Legaĵo – Gal 4, 4-5


Kiam venis la pleneco de la tempo,
Dio elsendis Sian Filon,
el virino naskitan,
sub leĝo naskitan,
por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo,
por ke ni ricevu la filadopton.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis Vin, Kristo,
kaj la mamoj, kiujn Vi suĉis,
Sinjoro kaj Savanto de la mondo. Haleluja.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis Vin, Kristo,
kaj la mamoj, kiujn Vi suĉis,
Sinjoro kaj Savanto de la mondo. Haleluja.

PREĜADO


Petoj


Ni benas Kriston, la Emanuelon, kiun la Virgulino koncipis kaj naskis.
Lin ni petu: Filo de la Virgulino Maria, elaŭdu nin.

¶ Filo de la Virgulino Maria, elaŭdu nin.

Vi, kiu estis la ĝojo de Via patrino:
– Donacu al ĉiuj gepatroj, ke ili povu ĝoji pri siaj infanoj.

¶ Filo de la Virgulino Maria, elaŭdu nin.

Vi, kiu estas Reĝo de justeco kaj paco:
– Helpu al ni, ke ni trovu pacigajn vojojn.

¶ Filo de la Virgulino Maria, elaŭdu nin.

Vi, kiu venis por fari nin sankta Di-popolo:
– Kunigu kaj unuigu ĉiujn gentojn.

¶ Filo de la Virgulino Maria, elaŭdu nin.

Vi, kiu per Via naskiĝo fortikigis la familiajn ligilojn:
– Perfektigu harmonion kaj fidelecon en niaj familioj.

¶ Filo de la Virgulino Maria, elaŭdu nin.

Vi, kiu volis naskiĝi en la tempo:
– Igu niajn mortintojn naskiĝi por la eterno.

¶ Filo de la Virgulino Maria, elaŭdu nin.

Patro nia

Preĝo


Dio,
kiu per la fekunda virgeco de Maria
havigis al la homoj la rimedojn por la eterna savo,
donu al ni la gracon, ke ni spertu ŝian helpon,
ĉar pere de ŝi ni ricevis la Aŭtoron de la vivo,
Jesuon Kriston, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo