Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

2a Dimanĉo post Kristnasko ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 2a Dimanĉo post Kristnasko


Vespera Laŭdo (1)
Horo de la Legaĵoj
Matena Laŭdo
Meza Horo
Vespera Laŭdo (2)


Psalmoj: Dua Semajno

► VESPERA LAŬDO (1)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Per la Vorto la Virgulino koncipis.
Virgulino ŝi restis.
Kiel Virgulino ŝi naskis la Reĝon de ĉiuj reĝoj.

Dua Antifono


¶ Ĝoju kun Jerusalemo.
Dio direktis al ĝi la pacon kvazaŭ riveron.

Tria Antifono


¶ Naskiĝis al ni Dio el Dio,
Lumo el Lumo,
kiu estis en la komenco. – kp. Granda Kredkonfeso; Joh 1, 1

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 5, 20


Ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon,
por ke ni ekkonu la Verulon;
kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo.
Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Elĉiela graco eniras la uteron de ĉasta naskontino.
La sino de knabino lulas misterojn, kiujn ŝi antaŭe ne konis.

PREĜADO


Petoj


Christum adorémus, qui semetípsum exinanívit formam servi accípiens ac tentátus est per ómnia pro similitúdine absque peccáto. Ardénti fide eum precémur: Per nativitátem tuam succúrre redémptis.

Qui, mundum ingrédiens, ætátem novam a prophétis prædíctam instaurásti,
—fac ut semper in novas ætátes tua iuvenéscat Ecclésia.

Qui humánam infirmitátem assumpsísti,
—sis cæcis lumen, debílibus fortitúdo, míseris consolátio.

Qui pauper et húmilis natus es,
—réspice páuperes et propítius consoláre.

Qui terréna nativitáte tua ómnibus de promíssa æternitáte lætítiam ingessísti,
—cæléstis spe nativitátis moriéntium corda lætífica.

Qui in terram descendísti, ut omnes in cælum addúceres,
—in glória tibi coniúnge defúnctos.


¶ Per Via naskiĝo helpu la savitojn.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio, lumo de la kredantoj,
volu plenigi la mondon per Via gloro.
Aperigu al ĉiuj popoloj la klarecon de Via lumo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ho Eternulo, mia Dio,
de majesto kaj beleco Vi estas vestita;
Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto.
Haleluja. – el Psa 104

Dua Antifono


¶ Vi elirigas panon el la tero;
kaj la vino gajigas la koron de la homo.
Haleluja. – el Psa 104

Tria Antifono


¶ Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis,
kaj vidis, ke ĝi estas tre bona.
Haleluja. – Gen 1, 31

Versiklo, Legaĵoj kaj Responsorioj kiel en la koncerna kalendara tago.

Tedeumo

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio, lumo de la kredantoj,
volu plenigi la mondon per Via gloro.
Aperigu al ĉiuj popoloj la klarecon de Via lumo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Lumo verŝiĝas sur virtulon,
ĉar naskiĝis la Savanto de ĉiuj.
Haleluja. – kp. Psa 97, 11

Dua Antifono


¶ Himnon ni kantu al la Eternulo, nia Dio.

Tria Antifono


¶ Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon. – el Jes 9, 2

VORTO DE DIO


Legaĵo – Heb 1, 1-2


Dio,
kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj,
en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo,
kiun Li nomis heredanto de ĉio,
per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn.

Responsorio


Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Kiu estis obeema al Maria kaj Jozefo,

Vi nin kompatu, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – ADORU 091.15; el Luk 2, 51

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Ho Virgulino fidela,
kvankam vi naskis la enkarniĝintan Vorton,
vi restis virgulino ankaŭ postnaske.
Vin laŭdante ni ĉiu diras:
Benata vi estas inter la virinoj. – el la Anĝela Saluto

PREĜADO


Petoj


Dignis láudibus Verbum Dei celebrémus, ante sæcula exsístens et in témpore nobis natum. Iucúnde acclamémus, dicéntes: Exsúltet terra, quia venísti.

Christe, Verbum ætérnum, qui, in terram descéndens, exsultatiónis rore eam perfudísti,
—lætífica cor nostrum grátiæ tuæ visitatióne contínua.

Salvátor noster, qui in nativitáte tua, fidelitátem Dei nobis ostendísti,
—concéde nos plena fide promissiónes baptismáles serváre.

Rex cæli et terræ, qui pacem homínibus ab ángelis nuntiári fecísti,
—vitam nostram in tua pace consérva.

Dómine, qui venísti ut esses vitis vera, nobis fructum vitæ prodúcens,
—fac nos iúgiter pálmites in te manéntes, ne simus infructuósi.


¶ Ĝojkriu la tero, ĉar Vi venis.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio, lumo de la kredantoj,
volu plenigi la mondon per Via gloro.
Aperigu al ĉiuj popoloj la klarecon de Via lumo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Tit 2, 11-12


Jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj,
instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn,
ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Joh 4, 9


Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni:
ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan,
por ke ni vivu per li.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Ago 10, 36


Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj,
predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo;
li estas Sinjoro de ĉiuj.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio, lumo de la kredantoj,
volu plenigi la mondon per Via gloro.
Aperigu al ĉiuj popoloj la klarecon de Via lumo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ekbrilis al ni tago de nova savo,
tago de saniĝo longe dezirita,
tago de eterna feliĉo.

Dua Antifono


¶ Dio sendis Sian favorkorecon kaj verecon. – kp. Psa 115, 1

Tria Antifono


¶ Surtere naskiĝis la Reĝo de la reĝoj, la Sinjoro.
Jam venis al ni la savo de la mondo, nia elaĉeto.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 1,1-3


Tion, kio estis de la komenco,
kion ni aŭdis,
kion ni vidis per niaj propraj okuloj,
kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis,
koncerne la Vorton de vivo
(kaj la vivo elmontriĝis,
kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon,
la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni);
kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi,
por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni;
kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Feliĉa estas la ventro,
kiu naskis la Filon de la eterna Patro.
Feliĉaj estas la mamoj,
kiujn suĉis Kristo, la Sinjoro. – kp. Luk 11, 27

PREĜADO


Petoj


Kriston ni festas kun jubilo. Kiam Li naskiĝis, anĝeloj anoncis pacon sur la tero. Lin ni devote petu:
Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

La mistero de Via naskiĝo konsolas nin:
– Plenigu Vian eklezion per ĉiuj bonaĵoj.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Vi venis kiel Pastro kaj Episkopo de niaj animoj.
– Helpu al nia papo kaj al la aliaj episkopoj disdoni fidele Vian multforman gracon.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Reĝo de l' eterno, naskiĝante Vi eniris limigitan vivotempon kaj homan ŝanĝiĝemon.
– Nin, kiuj kadukas kaj mortos, faru partoprenantoj de Via eterneco.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Vi, atendita de jarcentoj, venis en la pleneco de la tempo.
– Montru Vian ĉeeston al tiuj, kiuj Vin ankoraŭ atendas.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Fariĝante karno, Vi restaŭris la homan naturon morte difektitan.
– Donacu plenan restaŭron al niaj mortintoj.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio, lumo de la kredantoj,
volu plenigi la mondon per Via gloro.
Aperigu al ĉiuj popoloj la klarecon de Via lumo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo