Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

2a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 2a de Januaro


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon.

Proklamu de tago al tago Lian savon. – Psa 96, 2

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Kol 2, 16 - 3, 4


El la Letero al la Koloseanoj

Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aŭ trinkaĵo, aŭ rilate al festo, aŭ novmonato, aŭ sabato; kiuj estas ombro de la estontaĵoj, sed la korpo apartenas al Kristo. Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovoŝvelinte per sia karna menso, kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laŭ la kreskigo de Dio.

Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetiĝas al dekretoj: Ne tuŝu, ne gustumu, ne palpu, pri ĉio, kio pereas per la uzado, laŭ la ordonoj kaj doktrinoj de homoj? Ĉio tio havas ŝajnon de saĝeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.

Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.

Unua Responsorio


Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.

Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.

Kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. – Kol 3, 1-2; Luk 12, 34

Dua Legaĵo – Bazilio la Granda


El la libro de la sankta episkopo Bazilio la Granda pri la Sankta Spirito

La Sinjoro vivigas sian korpon en la Spirito

Tiun, kiu jam ne vivas laŭkorpe, sed estas gvidata per la Spirito de Dio kaj estas nomata Filo de Dio, [kp. Rom 8,14] ĉar Li fariĝis simila al ties bildo, [kp. Rom 8,29] oni nomas spirita. Kaj kiel la sana okulo kapablas vidi, tiel en la purigita animo agadas la Sankta Spirito.

Kaj simile, kiel en la animo estas la vorto, pri kiu foje la koro cerbumas, alifoje la lango ĝin vortigas, tiel la Sankta Spirito aŭ donas ateston al nia spirito vokante en niaj koroj: «Abba, Patro», [Gal 4,6; Rom 8,15] aŭ parolas en nia nomo laŭ tiuj ĉi vortoj: «Ne vi parolas, sed la Spirito de la Patro estas parolanta en vi.» [Mat 10,20]

Kiel oni ekkonas la tuton el ĝiaj eroj, tiel ankaŭ la Spiriton el la donacoj per Li disdonitaj. Ĉar ni estas reciproke membroj [kp. Efe 12,21] havantaj diversajn donacojn laŭ la graco al ni donita de Dio. [Rom 12,5-6; Efe 4,7]

Tiamaniere «la okulo ne povas diri al la mano: mi ne bezonas vin; tiel same la kapo al la piedoj: vi ne estas necesaj por mi.» [1 Kor 12,21] Sed ĉiuj kune organizas la tutan korpon de Kristo en la unueco de la Spirito, kaj laŭ siaj donacoj liveras inter si reciproke ĉiujn necesajn kaj utilajn servojn.

Dio ordigis en la korpo ĉiujn membrojn laŭ sia volo. Kaj la membroj zorgas unu pri la alia, ĉar la reciproka favoro en ilin enmetita estigas inter ili la spiritan unuecon. «Se do suferas unu membro, suferas ĉiuj membroj kune, kaj se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.» [1 Kor 12,26]

Kiel do ĉiuj partoj estas kunmetitaj en la tuton, tiel estas ĉiu el ni en la Spirito, ĉar ni ĉiuj estas baptitaj en unu Spirito, en unu korpo. [kp. 1 Kor 12,13]

Kiel ni vidas la Patron en la Filo, tiel same ni vidas la Filon en la Spirito. [kp. Joh 14,9] Tial la adorado en la Spirito montras, ke la agado de nia spirito evoluiĝas laŭ la lumo. [kp. Joh 3,21] Tion ni povas observi en la dialogo kun la Samarianino. Ĉar se ŝi, laŭ la erara konvinko en sia regiono, konjektas, ke adori Dion eblas nur en iu loko, la Sinjoro ŝin instruas, ke Dion oni devas adori laŭ spirito kaj vero: [kp. Joh 4,23] kaj Li sin mem nomis Vero. [kp. Joh 14,6]

Se ni do diras, ke ni adorkliniĝas en la Filo kiel en la bildo de Dio la Patro, tio signifas, ke ni adorkliniĝas ankaŭ en la Spirito, ĉar Li en si mem estas esprimo de la Dieco de la Sinjoro.

Tiamaniere, helpe de la Spirito iluminanta nin, ni plene kaj precize perceptas la brilegon de la Dia gloro, kaj pere de tio ni leviĝas al Tiu, kies signo estas Li, la sigelo de la sama esenco.

Originala teksto: Basilius Magnus († 379): Liber de Spiritu Sancto, Cap. 26, num. 61. 64; en: Patrologia Græca 32, 179-182. 185-186 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000

Dua Responsorio


Ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. La Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.

Ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. La Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.

En aliaj generacioj ĝi ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito.

La Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. La Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio. – 1 Kor 2, 12.10b; Efe 3, 5

PREĜO


Ni preĝu.
Donu, Dio, ni petas, al Via popolo sendifekteble firman fidon.
Ni konfesas Vian Ununaskiton, kiu estas kun Vi en eterna gloro
kaj naskiĝis vere en homa korpo el Maria, la Virgulino.
Liberigu nin de la nuntempaj malbonoj
kaj partoprenigu nin en la ĉiamaj ĝojoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 49, 8b-9a


Mi konservos vin
kaj faros vin interligo por la popoloj,
por restarigi la teron,
por ekposedi dezertigitajn posedaĵojn,
por diri al la malliberigitoj: Eliru!
al la troviĝantaj en mallumo: Montriĝu!

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ En staltroge Li kuŝis – kaj brilis en la ĉielo.
Li venis al ni – kaj restis ĉe la Patro.

PREĜADO


Petoj


Ad Christum, hóminem cæléstem ac novum Adam, qui factus est spíritus vivíficans, supplicatiónes nostras dirigámus, dicéntes: Kýrie, eléison.

Christe, sol iustítiæ, qui revelásti glóriam tuam in humáno génere nostro, ut vetus testaméntum perfíceres,
—te rogámus, ut tuum nobis lumen effúndas.

Christe, quem, ab ángelis glorificátum et a pastóribus annuntiátum, Símeon et Anna conféssi sunt et prædicavérunt,
—te rogámus, ut Evangélium tuum a pópulo promissiónis recipiátur.

Christe, in cuius nativitáte ángeli cantavérunt glóriam in excélsis et pacem in terra,
—te rogámus, ut per totum orbem pax tua diffundátur.

Christe qui, novus Adam, hóminis vetustátem renovásti et nobis in regno tuo mansiónem paravísti,
—te rogámus, ut malis oppréssi spe tua erigántur.


¶ Kyrie eleison.

Patro nia

Preĝo


Donu, Dio, ni petas, al Via popolo sendifekteble firman fidon.
Ni konfesas Vian Ununaskiton, kiu estas kun Vi en eterna gloro
kaj naskiĝis vere en homa korpo el Maria, la Virgulino.
Liberigu nin de la nuntempaj malbonoj
kaj partoprenigu nin en la ĉiamaj ĝojoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – el 1 Tim 1, 15


Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto,
ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – Apo 21, 23-24


La urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi;
ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Ŝafido.
Kaj la nacioj promenos per ĝia lumo;
kaj la reĝoj de la tero alportas en ĝin sian gloron.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Joh 1, 5


Jen estas la anonco, kiun ni aŭdis de Li kaj anoncas al vi,
ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Donu, Dio, ni petas, al Via popolo sendifekteble firman fidon.
Ni konfesas Vian Ununaskiton, kiu estas kun Vi en eterna gloro
kaj naskiĝis vere en homa korpo el Maria, la Virgulino.
Liberigu nin de la nuntempaj malbonoj
kaj partoprenigu nin en la ĉiamaj ĝojoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Kol 1, 13-15


La Patro liberigis nin el la potenco de mallumo,
kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;
en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj;
li estas bildo de la nevidebla Dio,
la unuenaskito inter la tuta kreitaro.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ho bebo beata!
Novan vivon havas la homoj per vi.
Kiel fianĉo el sia baldakeno,
tiel eliris Kristo el la utero de Maria. – kp. Psa 19, 6

PREĜADO


Petoj


Deus, multifáriam loquens pátribus nostris in prophétis, novíssime locútus est nobis in Fílio suo. Eius misericórdiam implorémus, dicéntes: Kýrie, eléison.

Pro Ecclésia tua sancta,
—ut fílii tui fidéliter fortitérque confiteántur nomen Salvatóris. Kýrie, eléison.

Pro evangelizántibus,
—ut operárii a te missi cum omni fidúcia prædicent géntibus nomen Salvatóris. Kýrie, eléison.

Pro frátribus nostris infírmis,
—ut sanitátem obtíneant invocántes nomen Salvatóris. Kýrie, eléison.

Pro christiánis persecutióni obnóxiis,
—ut iniúrias patiénter sustíneant propter nomen Salvatóris. Kýrie, eléison.

Pro frátribus nostris, qui culpa hóminum obiérunt,
—ut tua misericórdia vitam consequántur. Kýrie, eléison.


¶ Kyrie, eleison.

Patro nia

Preĝo


Donu, Dio, ni petas, al Via popolo sendifekteble firman fidon.
Ni konfesas Vian Ununaskiton, kiu estas kun Vi en eterna gloro
kaj naskiĝis vere en homa korpo el Maria, la Virgulino.
Liberigu nin de la nuntempaj malbonoj
kaj partoprenigu nin en la ĉiamaj ĝojoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo