Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

4a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 4a de Januaro


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


En li estis la vivo,

kaj la vivo estis la lumo de la homoj. – Joh 1, 4

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Kol 3, 17 - 4, 1


El la Letero al la Koloseanoj

Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili. Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro. Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.

Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo. Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.

Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo.

Unua Responsorio


Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo.

Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo,

dankante Dion, la Patron, per li,

faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo. – Kol 3, 17

Dua Legaĵo – Maksimo la Konfesoro


El la «Kvincent Ĉapitroj» de la sankta abato Maksimo la Konfesoro

Mistero ĉiam nova

La Dia Vorto unue naskiĝis en la karno (per tio estas revelaciita Lia boneco kaj amo al homoj). [kp. Tit 3,4] Por tiuj, kiuj sopiras Lin, Li volas denove naskiĝi spirite. Li fariĝas infano kaj kreskas proporcie al evoluo de iliaj virtoj. Li manifestiĝas tiagrade, kiagrade iu kapablas akcepti Lin. Tiucele Li ne limigas envieme kaj ĵaluze sian senmezuran grandecon, Li nur esploras, kiamaniere kaj kiagrade kapablas vidi Lin tiuj, kiuj sopiras Lin. Sed Lia mistero estas tiel granda, ke ĝi restas por ĉiam nekomprenebla por ĉiuj.

Tial do, kiam la Apostolo prudente meditas pri la profundeco de tiu ĉi mistero, li diras: «Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ kaj eterne.» [Heb 13,8] Li intencas per tio diri, ke tiu ĉi mistero estas ĉiam nova. Nenia menso kapablas ĝin entute kompreni. Pro tio ĝi ne maljuniĝas.

Naskiĝis Kristo, Dio, prenis la karnon dotitan per inteligenta spirito kaj fariĝis homo; Li, kiu faris, ke ĉiuj kreitaĵoj ekestis el nenio. Dum la tago klare brilas la stelo de oriento kaj gvidas la saĝulojn al la loko, kie kuŝas la Vorto, kiu fariĝis karno. La stelo montras la Vorton, kiu, kvankam enestas en la leĝo kaj profetoj, alte kaj mistere superas la konojn de sensoj kaj alkondukas la paganojn al la klara lumo de ekkono.

La vorto de la leĝo kaj profetoj ĝuste komprenita alkondukas, kiel la stelo, al la ekkono de la enkarniĝinta Vorto tiujn, kiuj per la forto de graco estas alvokitaj laŭ la Dia destino. [kp. Rom 8,28]

Dio fariĝas perfekta homo ŝanĝinte nenion el la homa naturo, escepte de la peko (kiu finfine ne apartenas al la homa naturo), por ke Li per sia karno, kiel per allogaĵo, allogu la manĝavidan drakon, kiu nesatigeble sopiregas la homan karnon.

La Dia forto kaŝita en tiu karno devis fariĝi veneno por la drako; ĝi tute ruinigos lin, sed por la homa naturo la sama Dia forto en ĝi kaŝita fariĝos medikamento, kiu en ĝi renovigos la originan gracon. La drako elsputis iam sian venenon sur la arbon de sciado kaj difektis tiel la homan naturon, kiu ĝin gustumis. Nun li kuraĝis gluti ankaŭ la karnon de la Sinjoro, sed la Dia forto kaŝita en ĝi venkis kaj pereigis la drakon.

La granda mistero de la Dia enkarniĝo restos mistero por ĉiam. Ĉar kiel povas la Vorto esti kiel persono en la korpo, se la sama persono estas komplete en la Patro? Kaj kiel tiu sama Vorto, kiu estas laŭ sia tuta esenca naturo Dio, fariĝis laŭ sia tuta esenca naturo homo, kaj samtempe nenio mankas nek el la esenca naturo, kiu estas Dio, nek el la nia, en kiu Li fariĝis homo?

Nur la kredo komprenas tiujn misterojn, ĉar ĝi estas esenco kaj bazo de ĉiuj aĵoj, kiuj superas ĉiun komprenon de homa menso kaj racio.

Originala teksto: Maximus Confessor († 662): Capita ad Theologiam et œconomiam Spectantia, Cap. 101, 8-13; en: Patrologia Græca 90, 1182-1186; Corpus Christianorum Latinorum 36, 174-175 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000

Dua Responsorio


La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.

Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. – el Joh 1, 14.1

PREĜO


Ni preĝu.
Donu al ni, ho ĉiopova Dio,
ke Via savo, nova elĉiela lumo por la elaĉeto de la mondo,
sin levu en niaj koroj kaj fari ilin novaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 45, 22-23


Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj;
ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota,
ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango.

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kristo, nia Dio,
en kiu loĝas la tuta pleneco de la Dieco,
prenis sur sin la malfortecon de nia karno
kaj naskiĝis kiel la nova homo.
Haleluja. – kp. Kol 2, 9

PREĜADO


Petoj


Verbum Dei glorificémus, quod manifestátum est in carne, appáruit ángelis et prædicátum est géntibus. Ipsi devóte confiteámur, dicéntes: Adorámus te, Fili Dei unigénite.

Liberátor géneris humáni, qui per Vírginem Maríam ad nos renovándos prodiísti,
—ipsa intercedénte, a vetustátis condicióne exémptos nos serva.

Qui de cælo iustítiam increátam in terra nostra radiáre donásti,
—in huius lúmine Solis diem nostrum et vitam dírige.

Fili Dei, qui amórem Patris nobis ostendísti,
—fac ut eum caritáte nostra homínibus ostendámus.

Qui habitatiónem nostram elegísti,
—éffice nos dignos societáte tua.


¶ Ni adoras Vin, ho solenaskita Filo de Dio.

Patro nia

Preĝo


Donu al ni, ho ĉiopova Dio,
ke Via savo, nova elĉiela lumo por la elaĉeto de la mondo,
sin levu en niaj koroj kaj fari ilin novaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 31, 7-8a


Kantu ĝojon al Jakob
kaj ĝojkriu antaŭ la kapoj de la nacioj,
proklamu, gloru, kaj diru:
Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restaĵon de Izrael. –
Jen Mi venigos ilin el la lando norda,
kaj kolektos ilin de la randoj de la tero.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 31, 11-12a


La Eternulo elaĉetis Jakobon
kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.
Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion;
kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Zeĥ 8, 7-8


Tiele diras la Eternulo Cebaot:
Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta;
Mi venigos ilin, kaj ili ekloĝos interne de Jerusalem;
kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Donu al ni, ho ĉiopova Dio,
ke Via savo, nova elĉiela lumo por la elaĉeto de la mondo,
sin levu en niaj koroj kaj fari ilin novaj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 8, 3b-4


Dio,
sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko,
kondamnis la pekadon en la karno;
por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni,
kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ De Dio mi elvenis, kaj estas veninta;
ĉar mi ne venis de mi mem,
sed Li min sendis. – el Joh 8, 42

PREĜADO


Petoj


Christus ad nos venit et semetípsum trádidit, ut mundáret sibi pópulum acceptábilem, sectatórem bonórum óperum. Eum fervénti pietáte invocémus: Kýrie, eléison.

Pro Ecclésia tua sancta,
—ut ad novam vitam omnes eius fílii renascántur. Kýrie, eléison.

Pro paupéribus, captívis, prófugis,
—ut in caritáte nostra te, Fílium Dei incarnátum, invéniant. Kýrie, eléison.

Ut gáudium nostrum sit plenum,
—et admirémur donum, a Patre in te nobis datum. Kýrie, eléison.

Servi tui defúncti, nativitáte tua illumináti, vídeant fáciem tuam,
—et nox eis ultra non erit. Kýrie, eléison.


¶ Kyrie, eleison.

Patro nia

Preĝo


Donu al ni, ho ĉiopova Dio,
ke Via savo, nova elĉiela lumo por la elaĉeto de la mondo,
sin levu en niaj koroj kaj fari ilin novaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo