Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

5a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 5a de Januaro


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


Tio estis la vera lumo,

kiu lumas al ĉiu homo. – Joh 1, 9

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Kol 4, 2-18


El la Letero al la Koloseanoj

En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko; preĝante samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ enkatenita; por ke mi klarigu ĝin, kiel mi devus paroli.

Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon. Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al ĉiu.

Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn, kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj.

Salutas vin Aristarĥo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn: se li venos al vi, akceptu lin), kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo. Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, ĉiam klopodeganta pro vi en siaj preĝoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio. Ĉar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis. Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas.

Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo. Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea.

Kaj diru al Arĥipo: Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin.

La saluto per la propra mano de mi, Paŭlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.

Unua Responsorio


Ni preĝu unu por la alia, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo.

Ni preĝu unu por la alia, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo.

Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; kaj mia buŝo rakontos Vian gloron;

por paroli la misteron de Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni preĝu unu por la alia, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo. – kp. Kol 4, 3; Psa 51, 17

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Ni nutriĝos rigardante la Vorton

Kiu el la homoj povus koni ĉiujn trezorojn de saĝeco kaj scio sekretigitajn en Kristo, kaŝitajn en la povreco de Lia karno? [kp. Rom 11,33; Kol 2,3] Ĉar «Li, kvankam riĉa, fariĝis por ni povra, por ke ni per Lia povreco povu riĉiĝi.» [kp. 2 Kro 8,9] Kiam Li akceptis la morteman naturon kaj suferis morton, Li montriĝis malriĉa, sed promesis la estontan riĉaĵon, kiun Li ne perdis, sed nur por certa tempo forŝovis ĝin. Kiel senmezura estas Lia boneco! Li rezervis ĝin al tiuj, kiuj Lin timas. [kp. Psa 31,20]

Ni nun konas nur laŭparte, ĝis kiam venos perfektaĵo. [kp. 1 Kor 13,9-10] Por ke ni poste povu Lin percepti, Li, estinte egala kun la Patro en la Dia naturo, fariĝis simila al ni en la naturo de servisto [kp. Flp 2,6-7] transformigante nin je Dia simileco. La unusola Filo de Dio fariĝis filo de homo, kaj multajn filojn de homo transformas je filoj de Dio. Per la videbla formo de servisto Li nutras la servistojn farante ilin liberaj, por ke ili povu vidi Lin en la formo de Dio.

Reale, «nun ni estas infanoj de Dio, sed ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se Li elmontriĝos, ni estos similaj al Li, ĉar ni vidos Lin, kiel Li estas.» [1 Joh 3,2]

Kiaj do estus la trezoroj de saĝeco kaj scio, kia riĉeco de Dio, se ili ne sufiĉus al ni? Kaj kia estus tiu senlima boneco, se ĝi ne povus satigi nin? Do «montru al ni la Patron kaj tio sufiĉos al ni.» [Joh 14,8]

En unu psalmo iu el ni diras al li pri ni aŭ en nia nomo: «Kiam foje montriĝos via gloro, tiam mi satiĝos.» [kp. Psa 17,15] Li kaj la Patro estas unu; [Joh 10,30] kiu vidas Lin, vidas ankaŭ la Patron. [kp. Joh 14,9] «La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro.» [Psa 24,10] Li konvertos nin, montros sian vizaĝon kaj ni estos savitaj; [kp. Psa 80,4] ni satiĝos kaj tio sufiĉos por ni.

Ĝis kiam tio ne efektiviĝos, ĝis kiam Li ne montros al ni tion, kio sufiĉus al ni, ĝis kiam ni ne sattrinkos kaj satmanĝos de Li, la fonto de vivo, [kp. Psa 36,10] ĝis kiam ni vivas en kredo, restante en ekzilo, malproksime de Li, [kp. 2 Kor 5,7.6] ĝis kiam ni estas malsataj kaj soifantaj je la justeco [kp. Mat 5,6] kaj neesprimeble sopirantaj [kp. Rom 8,26] vidi la belecon de Dio, ĝis tiam ni solenu kun pia sindono Lian naskiĝon en formo de servisto.

Ni ankoraŭ ne povas rigardi je tiu, kiun naskis la Patro antaŭ la eliro de matenstelo. [kp. Psa 110,3 (Vg.)] Do ni solenu tiun, kiu naskiĝis el la Virgulino dum la nokta horo. Ni ankoraŭ ne komprenas tiun, «kies nomo jam estas antaŭ la suno», [Psa 72,17 (Vg.)] pro tio ni ekkonu Lian «tendon» situitan «sur la suno». [Psa 19,5 (Vg.)]

Ni ankoraŭ ne vidas la Ununaskitan, kiu restas en sia Patro, pro tio ni pensu je la Fianĉo eliranta «el sia ĉambro». [kp. Psa 19,6] Ni ne estas ankoraŭ taŭgaj al la festeno ĉe nia Patro, pro tio ni konatiĝu kun la kripo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. [kp. Jes 1,3]

Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 194, Cap. 3-4; en: Patrologia Latina 38, 1016-1017 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000

Dua Responsorio


La vivo elmontriĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni.

La vivo elmontriĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni.

Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna,

kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La vivo elmontriĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni. – 1 Joh 1, 2; 5, 20

PREĜO


Ni preĝu.
La elaĉeton de Via popolo, Dio, Vi komencis per la naskiĝo de Via Ununaskito.
Al Via servantoj donu, ni petas, firman fidon,
por ke ni, de Li gvidataj, atingu la promesitan gloron.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Saĝ 7, 26-27


Ŝi, la Saĝeco, estas reflekto de lumo eterna,
kaj senmakula spegulo de la Dia agado
kaj imago de Lia boneco.
Estante unu, ĉion ŝi povas,
kaj restante ŝi mem, ĉion ŝi ŝanĝas,
kaj transmigrante pogeneracie en sanktajn animojn,
ŝi faras ilin amikoj de Dio kaj profetoj.

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La Eternulo vizitis Sian popolon
kaj faris por ili elaĉeton. – el Luk 1, 68

PREĜADO


Petoj


Laudémus Christum, qui factus est nobis sapiéntia a Deo, iustítia, sanctificátio et redémptio. Eum fidénter deprecémur: Natívitas tua, Dómine, salvet nos.

Rex universórum, qui a pastóribus pannis involútus invéntus es,
—fac nos paupertátis et simplicitátis tuæ sponte partícipes.

Dómine cæli, qui a thronis regálibus ad ima descendísti,
—hómines doce fratres humilióris condiciónis honoráre.

Christe, lŭ ætérna, qui, carnem nostram assúmens, máculam non contraxísti,
—fac ut fidéles, bonis terræ uténtes, mínime polluántur.

Sponse divíne Ecclésiæ tuæ, qui, ei astans, turris inexpugnábilis exsístis,
—fac ut in ipsa ad salútem fidéles tui fírmiter persevérent.


¶ Via naskiĝo, Sinjoro, savu nin.

Patro nia

Preĝo


La elaĉeton de Via popolo, Dio, Vi komencis per la naskiĝo de Via Ununaskito.
Al Via servantoj donu, ni petas, firman fidon,
por ke ni, de Li gvidataj, atingu la promesitan gloron.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 20, 41-42a


Mi akceptos vin favore ĉe la agrabla odoraĵo,
kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj,
kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disĵetitaj;
kaj Mi sanktiĝos per vi antaŭ la okuloj de la nacioj.
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jeĥ 34, 11-12


Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin.
Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj,
tiel Mi esploros Miajn ŝafojn;
kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Miĥ 2, 12


Mi kolektos vin tutan, ho Jakob,
Mi kolektos la restaĵon de Izrael,
Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo;
kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
La elaĉeton de Via popolo, Dio, Vi komencis per la naskiĝo de Via Ununaskito.
Al Via servantoj donu, ni petas, firman fidon,
por ke ni, de Li gvidataj, atingu la promesitan gloron.
Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 5, 20


Ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon,
por ke ni ekkonu la Verulon;
kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo.
Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ni trovis Lin,
pri kiu skribis Moseo en la Leĝo kaj la Profetoj:
Jesuon, la filon de Jozefo, el Nazareto.

PREĜADO


Petoj


Christum Emmanuélem benedicámus, quem Virgo concépit et péperit. Eum súpplices exorémus: Fili Vírginis Maríæ, exáudi nos.

Tu, qui Maríæ gáudia maternitátis concessísti,
—cunctis da paréntibus de fíliis suis mérito gaudére.

Qui púerum te fecísti,
—sapiéntiam púeris gratiámque largíre.

Qui venísti ut genus humánum in pópulum sanctum effíceres,
—omnes gentes, concórdes efféctas, in unum cóngrega.

Qui nascéndo víncula famíliæ astrinxísti,
—pérfice unitátem familiárum.

Qui nasci diébus nostri témporis voluísti,
—concéde defúnctis nasci ad diem æternitátis tuæ.


¶ Filo de la Virgulino Maria, elaŭdu nin.

Patro nia

Preĝo


La elaĉeton de Via popolo, Dio, Vi komencis per la naskiĝo de Via Ununaskito.
Al Via servantoj donu, ni petas, firman fidon,
por ke ni, de Li gvidataj, atingu la promesitan gloron.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo