Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

6a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 6a de Januaro


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon,

proklamu de tago al tago Lian savon. – Psa 96, 2

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 42, 1-8


El la libro Jesaja

Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Li ne krios nek bruos, kaj ne aŭdigos sur la stratoj sian voĉon. Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon. Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj etendis ĝin, kiu disvastigis la teron kaj ĝiajn produktojn, kiu donis animon sur ĝiaj loĝantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur ĝi: Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj, por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo ŝlosita sidantajn en mallumo.

Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj.

Unua Responsorio


Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Al lia nomo esperos la nacioj.

Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Al lia nomo esperos la nacioj.

Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Al lia nomo esperos la nacioj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Al lia nomo esperos la nacioj. – Jes 42, 1 (kp. Mat 12, 18); Mat 12, 21

Dua Legaĵo – Gregorio el Nacianco


El la predikoj de la sankta episkopo Gregorio el Nacianco pri la sanktaj lumoj

La bapto de Kristo

Kristo estas lumigita, fariĝu lumigitaj ankaŭ ni kun Li. Kristo estas baptita, ankaŭ ni descendu en la akvon, por povi kun Li ascendi. Johano baptas, Jesuo alvenas por esti baptita; eble tial, ke Li sanktigu tiun, kiu Lin baptis. Sed certe pro tio, ke li sepultu en la akvon la tutan oldan Adamon. Li sanktigas la riveron Jordan antaŭ ni kaj por ni, ĉar, kiel Li estis spirito kaj karno, tiel Li intencis sanktigadi per la Spirito kaj akvo. Johano hezitas, Jesuo insistas. «Mi devus esti baptata de vi», [Mat 3,14] diras la lampo al la suno, la voĉo al la Vorto, la amiko al la Fianĉo, la plej granda el la naskitaj de virino al la Unuenaskita el ĉiu kreitaĵo. Tiu, kiu jubilas jam en la patrina sino ricevinte tie riverencon, al tiu, kiu estas la antaŭulo kaj ankaŭ plue tiu restos, al tiu, kiu sin mem revelaciis kaj plue sin revelacios. «Mi devus estis baptata de vi», aldonu: por vi. Li ja sciis, ke Li estos baptita per la bapto de martiroj, aŭ ke Li havos lavitajn ne nur la piedojn kiel Petro.

Jesuo ascendas el la akvo kaj portas kun si la mondon, kiun Li levos al altoj, [kp. Efe 4,8] observante, kiel disŝiriĝas kaj malfermiĝas la ĉielo, kiun Adam fermis por si kaj por sia idaro tiel, kiel Eden estis fermita per la flama glavo.

La Spirito atestas pri la Dieco de Jesuo kaj alvenas kiel al sia samnivelulo. La voĉo eksonas el la ĉielo, ĉar de tie alvenas Tiu, al kiu apartenas la atesto. La Spirito alvenas kiel kolombo, vidata en la korpa formo. Li ja volas esprimi honoron al la korpo de Jesuo, kiu estas Dia korpo, do Dio mem. La Spirito samtempe anoncas, kiel iam la kolombo en fora estinteco anoncis la finon de la diluvo.

Honoru la Bapton de Kristo kaj solenu digne tiun feston.

Puriĝu tute kaj lasu vin purigi. Pro nenio Dio ĝojas tiel, kiel pro la konverto kaj savo de la homo, al kiu estas destinita ĉiu vorto kaj ĉiu sakramento. Tiel vi devas brili kiel la steloj en la firmamento kaj fariĝi vivoforto por la ceteraj homoj.

Tiel vi staros kiel perfektaj lumoj [kp. Flp 2,15] ĉe tiu grandega Lumo, plenigitaj de tiu lumo, kiu estas en la ĉielo, kaj vi ĝuos multe pli hele kaj pli klare la lumon de la Triunuo, de kiu vi ricevis nur unu radion elirantan el unu sola Dieco, sed ĝis nun ankoraŭ ne tute plene, en Kristo Jesuo, nia Sinjoro. Al Li estu gloro kaj potenco dum ĉiuj jarcentoj. Amen.

Originala teksto: Gregorius Nazianzenus († ĉ. 390): Oratio 39 in sancta lumina, 14-16. 20; en: Patrologia Græca 36, 350-351. 354. 358-359 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000

Dua Responsorio


Hodiaŭ la ĉielo malfermiĝas, la maro fariĝas dolĉa, la tero jubilas, ekĝojas montoj kaj montetoj: Hodiaŭ Kristo estas baptata de Johano en Jordano.

Hodiaŭ la ĉielo malfermiĝas, la maro fariĝas dolĉa, la tero jubilas, ekĝojas montoj kaj montetoj: Hodiaŭ Kristo estas baptata de Johano en Jordano.

Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

Hodiaŭ Kristo estas baptata de Johano en Jordano.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Hodiaŭ la ĉielo malfermiĝas, la maro fariĝas dolĉa, la tero jubilas, ekĝojas montoj kaj montetoj: Hodiaŭ Kristo estas baptata de Johano en Jordano. – Psa 114,5

PREĜO


Ni preĝu.
Prilumu, Dio, ni petas, Viajn fidelulojn,
kaj heligu iliajn korojn per la splendo de Via gloro,
por ke ni ĉiam ekkonu nian Savanton
kaj vere akceptu Lin,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 61, 1-2a


La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi,
ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj;
Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita,
por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj,
por proklami favorjaron de la Eternulo.

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango,
Jesuo Kristo, nia Sinjoro. – el 1 Joh 5, 6

PREĜADO


Petoj


Dignis láudibus Verbum Dei celebrémus, ante sæcula exsístens et in témpore nobis natum. Iucúnde acclamémus, dicéntes: Exsúltet terra, quia venísti.

Christe, Verbum ætérnum, qui, in terram descéndens, exsultatiónis rore eam perfudísti,
—lætífica cor nostrum grátiæ tuæ visitatióne contínua.

Salvátor noster, qui in nativitáte tua, fidelitátem Dei nobis ostendísti,
—concéde nos plena fide promissiónes baptismáles serváre.

Rex cæli et terræ, qui pacem homínibus ab ángelis nuntiári fecísti,
—vitam nostram in tua pace consérva.

Dómine, qui venísti ut esses vitis vera, nobis fructum vitæ prodúcens,
—fac nos iúgiter pálmites in te manéntes, ne simus infructuósi.


¶ Ĝojkriu la tero, ĉar Vi venis.

Patro nia

Preĝo


Prilumu, Dio, ni petas, Viajn fidelulojn,
kaj heligu iliajn korojn per la splendo de Via gloro,
por ke ni ĉiam ekkonu nian Savanton
kaj vere akceptu Lin,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 11, 1-3a


Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj,
kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo,
spirito de saĝo kaj prudento,
spirito de konsilo kaj forto,
spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 42, 1


Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas,
Mia elektito, kiun favoras Mia animo.
Mi metis Mian spiriton sur lin;
li disportos justecon al la nacioj.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 49, 6


Dio diris al mi:
Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael;
sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Prilumu, Dio, ni petas, Viajn fidelulojn,
kaj heligu iliajn korojn per la splendo de Via gloro,
por ke ni ĉiam ekkonu nian Savanton
kaj vere akceptu Lin,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Ago 10, 37-38


Vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo,
komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano –
Jesuon, la Nazaretanon,
kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco;
li ĉirkaŭiris,
bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo,
ĉar Dio estis kun li.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Jen voĉo el la ĉielo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata,
en kiu Mi havas plezuron. – Mat 3, 17

PREĜADO


Petoj


Christum iubilántes celebrémus, in cuius nativitáte ángeli pacem mundo nuntiavérunt, et devótis animis exorémus: Natívitas tua pacem cunctis áfferat.

Reple, Dómine, ómnibus bonis Ecclésiam tuam,
—quam nativitátis tuæ mystério consoláris.

Qui inter univérsas hóminum vicissitúdines per sæcula médius exstitísti,
—ad te Deum et salvatórem ómnia áttrahe.

Qui a sæculis exspectátus, in plenitúdine témporis venísti,
—manifésta præséntiam tuam iis, qui adhuc te exspéctant.

Qui pro ómnium salúte venísti,
—duc ad baptísmi grátiam omnes nascitúros.

Qui, caro factus, humánam substántiam morte corrúptam restaurásti,
—defúnctis tuam plenam restauratiónem concéde.


¶ Via naskiĝo venigu pacon al ĉiuj.

Patro nia

Preĝo


Prilumu, Dio, ni petas, Viajn fidelulojn,
kaj heligu iliajn korojn per la splendo de Via gloro,
por ke ni ĉiam ekkonu nian Savanton
kaj vere akceptu Lin,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo