Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Kompletorio


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > Konstantaj Partoj > Kompletorio


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Christe, qui, splendor et dies


Vi, Kristo, estas hela tag',
la nokton rompas Via glor'.
Vi nin prilumas, Lumo-Di',
per brilo de ĉiel-favor'.

Ĉi tiun nokton, bona Di',
Sinjoro, ŝirmu nin en grac';
rifuĝo estu Via sin':
nin trankviligos Via pac'.

Ne nin delogu la malbon',
ne nin premegu la perfid',
la korpon kaj l' animon do
ne kulpaj trafu Via vid'.

Dum membroj dormas en ripoz',
Vin atentadu nia kor'.
Jen ni, fidanta Vin popol':
nin forte ŝirmu kun fervor'.

Servantojn rememoru nun,
savitajn per la sanga fort'.
Per Via kruc' firmigu nin
baptitajn ja al Via mort'.

Ni danku, Patro, Fil', Spirit',
por noktaj horoj de trankvil';
kiam nin kaptos morto-nokt',
konduku nin al gloro-bril'. Amen.

latina T: 6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • 2001 en ADORU 157



supren al la komenco de la paĝo