Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

9a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > 9a de Januaro


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


La Eternulo instruos al ni Siajn vojojn.

Kaj ni iros laŭ Liaj spuroj.

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 63, 7-19


El la libro Jesaja

Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la laŭdon al la Eternulo, pro ĉio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.

Kaj Li diris: Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li fariĝis ilia Savanto. En ĉiuj iliaj suferoj Li ankaŭ suferis, kaj anĝelo de ĉe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en ĉiuj tempoj de la antikveco. Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li fariĝis ilia malamiko kaj mem batalis kontraŭ ili.

Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante: Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la paŝtanto de Liaj ŝafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton? Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaŭ ili la akvon, por fari al Si nomon eternan? Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel ĉevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpuŝiĝis?

Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al ĝi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon. Rigardu el la ĉielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta loĝejo: kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortiriĝis de mi. Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto – tia estas de eterne Via nomo.

Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj. Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon. Ni fariĝis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo. Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus, antaŭ Vi ektremus la montoj.

Unua Responsorio


Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus!

Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus!

Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.

Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus! – Jes 63, 17.19

Dua Legaĵo – Proklo el Konstantinopolo


El epifania prediko de la sankta episkopo Proklo el Konstantinopolo

Aquarum sanctificatio

Christus mundo appáruit, mundúmque incompósitum ornans, præclárum lætúmque réddidit. Mundi peccátum suscépit, ac mundi hostem deiécit. Aquárum fontes sanctificávit, hominúmque ánimas illuminávit. Mirácula miráculis intéxuit maióribus.

Hódie namque terra et mare Salvatóris grátiam inter se partíta sunt, mundúsque univérsus lætítia perfúsus est; ac hodiérnus dies maióra præcedénti sollemnitáte miraculórum increménta osténdit.

Nam in superióri nataliciórum Salvatóris sollémni die aggaudébat terra, quod Dóminum portáret in præsépio; at in præsénti hoc Theophaniórum die mare summo gáudio éxsilit ac gestit; gestit autem, eo quod sanctificatiónis benedictiónem médio Iordáne recéperit.

In antecedénti sollemnitáte imperféctus infans exhibebátur, nostram attéstans imperfectiónem: at in præsénti die festo perféctus conspícitur, eum subobscúre desígnans, qui perféctus ex perfécto procédit. Illic Rex córporis púrpuram índuit; hic fons flumen circúmdat ac velut ámicit.

Agite ígitur, nóvaque ac stupénda vidéte mirácula: nempe iustítiæ solem in Iordáne lavántem, ignem aqua mersum, Deúmque minístro hómine sanctificátum.

Hódie omnis creatúra hymnis pérsonans clamat: Benedíctus qui venit in nómine Dómini. Benedíctus qui omni témpore venit: non enim nunc primum ádvenit.

Ecquísnam iste est? dic clárius, oro te, beáte David: Deus Dóminus, et illúxit nobis. Nec David solum id prophéta dicit, verum étiam Paulus apóstolus, suo ei astípulans testimónio, in hæc verba ait: Appáruit grátia Dei, salutáris ómnibus homínibus, erúdiens nos. Non alíquibus, sed ómnibus: ómnibus namque, Iudæis páriter ac Græcis, salútem per baptísmum elargítur, commúne univérsis benefícium baptísma propónens.

Agite, spectáte mirum novúmque dilúvium, maius præstantiúsque dilúvio, quod Noe tempóribus fuit. Illic enim dilúvii aqua humánum interémit genus; at hic baptísmi aqua, eius poténtia qui est baptizátus, mórtuos revocávit ad vitam. Colúmba illic, olívæ ramum ore ferens, Christi Dómini odóris designávit fragrántiam; hic autem Spíritus Sanctus, in colúmbæ spécie advéniens, Dóminum misericórdem osténdit.


Originala teksto: Proclus Constantinopolitanus († 446 / 447): Oratio 7 in sancta Theophania, 1-3; en: Patrologia Græca 65, 758-759

Dua Responsorio


Hodiaŭ aperis al ni la Lumo el la Lumo. Johano baptis Lin en Jordan-rivero. Jesuon ni kredas, la naskiton el Maria, la Virgulino.

Hodiaŭ aperis al ni la Lumo el la Lumo. Johano baptis Lin en Jordan-rivero. Jesuon ni kredas, la naskiton el Maria, la Virgulino.

La ĉielo malfermiĝis, kaj aŭdiĝis la voĉo de la Patro.

Jesuon ni kredas, la naskiton el Maria, la Virgulino.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Hodiaŭ aperis al ni la Lumo el la Lumo. Johano baptis Lin en Jordan-rivero. Jesuon ni kredas, la naskiton el Maria, la Virgulino. – kp. Mat 1, 16

PREĜO


Ni preĝu.
Dio, kiu iluminas ĉiun gentojn,
donu, ke Viaj popoloj ĝoju pri daŭra paco.
Enverŝu en nian korojn jenan splendan lumon,
kiun Vi jam pli frue elŝutis en la mensojn de niaj patroj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 49, 8b-9a


Mi faros vin interligo por la popoloj,
por restarigi la teron,
por ekposedi dezertigitajn posedaĵojn,
por diri al la malliberigitoj: Eliru!
al la troviĝantaj en mallumo: Montriĝu!

Responsorio


Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Ĉiuj popoloj lin servu,

ĉiuj reĝoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero. – kp. Psa 72, 11

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Ni vidis Lian stelon en la oriento,
kaj ni venis kun donacoj,
por adori la Sinjoron. – kp. Mat 9, 10-11

PREĜADO


Petoj


Verbum ætérnum, a Patre génitum, in plenitúdine témporis nobis ut párvulus natum est et ut fílius datum est. Ipsi sic lætánter acclamémus: Benedíctus esto, Dómine.

Fili Dei vivi, qui es priúsquam mundus fíeret et in terram venísti ad salvándos hómines,
—Evangélii tui nos éffice testes.

Sol iustítiæ, qui fulsísti de sinu Patris et univérsum illuminásti mundum,
—omnes illústra, qui in ténebris mortis sedent.

Qui párvulus factus es, et in præsépio pósitus,
—simplicitátem in nobis rénova parvulórum.

Qui pro nobis factus es panis vivus ad vitam ætérnam,
—per sacraméntum altáris tui corda nostra lætífica.


¶ Benata Vi estu, Sinjoro.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu iluminas ĉiun gentojn,
donu, ke Viaj popoloj ĝoju pri daŭra paco.
Enverŝu en nian korojn jenan splendan lumon,
kiun Vi jam pli frue elŝutis en la mensojn de niaj patroj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Tim 1, 15


Fidinda estas la diro,
kaj inda je plena akcepto,
ke Kristo Jesuo envenis en la mondon,
por savi pekantojn.

Versiklo


Videbla Li estis sur la tero.

Inter homoj Li loĝis.



►► TAGMEZE


Legaĵo – Apo 21, 23-24


Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi;
ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Ŝafido.
Kaj la nacioj promenos per ĝia lumo;
kaj la reĝoj de la tero alportas en ĝin sian gloron.

Versiklo


La gentoj vidos Vian justulon,

kaj ĉiu reĝoj Vian gloraton.



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Joh 1, 5


Kaj jen estas la anonco,
kiun ni aŭdis de Li kaj anoncas al vi,
ke Dio estas lumo,
kaj da mallumo estas en Li neniom.

Versiklo


Benu, popoloj, nian Dion.

Levu viajn voĉojn por laŭdu Lin.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio, kiu iluminas ĉiun gentojn,
donu, ke Viaj popoloj ĝoju pri daŭra paco.
Enverŝu en nian korojn jenan splendan lumon,
kiun Vi jam pli frue elŝutis en la mensojn de niaj patroj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Kol 1, 13-15


La Patro liberigis nin el la potenco de mallumo,
kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;
en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj;
li estas bildo de la nevidebla Dio,
la unuenaskito inter la tuta kreitaro.

Responsorio


Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Ĉiuj gentoj gloru lin,

ĉiuj popoloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sin benu per li ĉiuj popoloj. – kp. Psa 72, 17

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Herodo demandis la magojn:
Kiun signon vi vidis pri la naskita reĝo? –
Ni vidis stelon brilantan,
kies splendo heligas la mondon.

PREĜADO


Petoj


Láudibus Verbum Dei prosequámur, qui venit ut ómnia peccáta nostra in mare proíceret, et hac certitúdine confirmáti ipsum exorémus, dicéntes: Manifésta misericórdiam tuam, Dómine.

Sacérdos ætérne, qui mundum ingrédiens, cultus plenitúdinem instituísti,
—per Ecclésiam tuam huius liturgíæ omnes fac partícipes.

Médice animárum et córporum, qui omnes nos ægrótos visitáre venísti,
—infírmos sana et róbora.

Qui in nativitáte tua causam cunctis commúnis lætítiæ præstitísti,
—míseris et peccatóribus succúrre, ut in te gáudeant.

Rex fortis qui véteris servitútis víncula confregísti,
—solve compedítos et deténtis cónsule cárcere.

Qui véniens, factus es óstium cæli patens,
—per illud in cælum defúnctos admítte.


¶ Montru, Sinjoro, Vian kompaton.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu iluminas ĉiun gentojn,
donu, ke Viaj popoloj ĝoju pri daŭra paco.
Enverŝu en nian korojn jenan splendan lumon,
kiun Vi jam pli frue elŝutis en la mensojn de niaj patroj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo