Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

25a de Decembro: Kristnasko: Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 25a de Decembro: Kristnasko > Meza Horo



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


antaŭ-tagmeze:

Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004

tagmeze:

Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

post-tagmeze:

Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio

PSALMODIO


Ununura Antifono


antaŭ-tagmeze:

¶ Jozefo kaj Maria, la patrino de Jesuo, miris pri tio,
kio estis parolita pri li. – kp. Luk 2, 33

tagmeze:

¶ Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn
kaj pripensis ilin en sia koro. – Luk 2, 19

post-tagmeze:

¶ Miaj okuloj vidis Vian savon,
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj. – kp. Luk 2, 31

Unua Psalmo – Psa 19 (18), 8-15


La instruo de la Eternulo estas perfekta, *
ĝojigas la animon.

La atesto de la Eternulo estas certa, *
ĝi saĝigas sensaĝulon.

La ordonoj de la Eternulo estas justaj, *
ĝojigas la koron.

La ordon-diro de la Eternulo estas klara, *
faras lumon antaŭ la okuloj. ¶

La timo antaŭ la Eternulo estas pura, *
restas eterne.

La juĝoj de la Eternulo estas veraj, *
kaj ĉiuj estas justaj.

Ili estas pli dezirindaj, ol oro *
kaj ol multe da plej pura oro.

Ili estas pli dolĉaj, ol mielo *
kaj ĉelaraj miel-gutoj. ¶

Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; *
kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

Kiu scias siajn erarojn? *
Purigu min de eraroj kaŝitaj.

Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, *
ke ili ne regu super mi.

Tiam mi estos perfekta, *
kaj pura de granda peko. ¶

Akceptu kore la vortojn el mia buŝo / kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, *
ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 47 (46)


Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, *
kriu al Dio per voĉo de kanto.

Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; *
Li estas granda Reĝo super la tuta tero.

Li subigas al ni popolojn *
kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

Li elektas por ni nian heredon, *
la majeston de Jakob, kiun Li amas. ¶

Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, *
la Eternulo ĉe trumpetado. ¶

Kantu al Dio, kantu! *
Kantu al nia Reĝo, kantu!

Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: *
Kantu edifan kanton!

Dio reĝas super la popoloj; *
Dio sidas sur Sia sankta trono.

La princoj de la popoloj kolektiĝis, *
la popolo de la Dio de Abraham;

ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; *
Li estas tre alta. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 48 (47)


Granda estas la Eternulo, kaj tre glora / en la urbo de nia Dio, *
sur Lia sankta monto.

Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero / estas la monto Cion, en la norda regiono, *
la urbo de la granda Reĝo.

Dio estas konata en ĝiaj palacoj, *
kiel rifuĝejo. ¶

Jen kolektiĝis la reĝoj, *
sed ĉiuj kune for-iris.

Ili vidis kaj ekmiris, *
konfuziĝis kaj for-kuris.

Teruro ilin atakis, *
tremo, kiel ĉe akuŝantino.

Per orienta vento *
Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ. ¶

Kion ni aŭdis, tion ni vidis *
en la urbo de la Eternulo Cebaot,

en la urbo de nia Dio; *
Dio fortikigu ĝin por ĉiam!

Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, *
interne de Via templo.

Kiel Via nomo, ho Dio, / tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; *
plena de justeco estas Via dekstra mano.

Ĝoju la monto Cion, / ĝoju la filinoj de Jehuda, *
pro Viaj juĝoj. ¶

Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭ-rigardu ĝin, *
kalkulu ĝiajn turojn.

Atentu ĝiajn fortikaĵojn, / vizitu ĝiajn palacojn, *
por ke vi rakontu al estonta generacio.

Ĉar jen estas Dio, nia Dio, / por ĉiam kaj eterne; *
Li estos nia kondukanto ĝis la morto. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


antaŭ-tagmeze:

¶ Jozefo kaj Maria, la patrino de Jesuo, miris pri tio,
kio estis parolita pri li. – kp. Luk 2, 33

tagmeze:

¶ Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn
kaj pripensis ilin en sia koro. – Luk 2, 19

post-tagmeze:

¶ Miaj okuloj vidis Vian savon,
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj. – kp. Luk 2, 31

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

VORTO DE DIO


antaŭ-tagmeze:

Legaĵo – Tit 2, 11-12


Jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj,
instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn,
ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3

tagmeze:

Legaĵo – 1 Joh 4, 9


Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni:
ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan,
por ke ni vivu per li.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3

post-tagmeze:

Legaĵo – Ago 10, 36


Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj,
predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo;
li estas Sinjoro de ĉiuj.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11

PREĜO


Ni preĝu.
Dio, kiu mirinde kreis la homon laŭ Via simileco,
kaj eĉ pli mirinde lin per la elaĉeto renovigis,
ebligu, ke ni partoprenu en la Dia vivo de Via Filo,
kiu hodiaŭ alprenis la homan naturon.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo