Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Epifanio: Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > Epifanio > Horo de la Legaĵoj


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Magi videntes parvulum


La magoj venas al la beb'
kun donoj el la orient',
laŭvote regalante Lin
per oro, mirho, oliban'.

El tiuj signoj, ho infan',
ekkonu, ke la Patro Vin
destinis por triopa stat',
provizis per triopa don':

Or' montras, ke Vi estas Reĝ',
incenso, ke Vi estas Di',
kaj mirho, ke Vi estas hom'
entombigota kun balzam'.

Ho granda urbo Betleĥem,
el ĉiuj urboj sola vi
sukcesis, ke naskiĝis Li
en vi, la elĉiela Sav'.

Lin, kiun la profeta vort'
anoncis en la Sankta Skrib',
la Patro nomas Sia Fil',
de l' Dia Regno heredant':

De regno, kiu sternas sin
tra ter', ĉiel', aer' kaj mar',
de sunleviĝo ĝis subir',
kaj de Tartar' ĝis en sublim'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent'.
La Patro kaj la Di-Spirit'
gloratu same en etern'. Amen.

latina T: Prudentius • E: Albrecht Kronenberger 2008, 5-a strofo parte laŭ la germana

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn
al la Reĝo, la Sinjoro.

Unua Psalmo – Psa 72 (71), 1-11


Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo *
kaj Vian justecon al la reĝido.

Li juĝu Vian popolon kun vero *
kaj Viajn prematojn kun justeco.

La montoj alportu al la popolo pacon, *
ankaŭ la montetoj, per justeco. ¶

Li juĝu la prematojn en la popolo, / li savu la filojn de senhavulo, *
kaj li dispremu la premanton.

Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, *
de generacioj al generacioj.

Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; *
kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, *
ĝis ne plu ekzistos la luno. ¶

Li regu de maro ĝis maro *
kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.

Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, *
kaj liaj malamikoj leku polvon. ¶

La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; *
la reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; *
ĉiuj popoloj lin servu. ¶

Ĉar li savos ploregantan malriĉulon *
kaj senhelpan mizerulon.

Li estos favor-kora por malriĉulo kaj senhavulo, *
kaj li savos la animojn de mizeruloj.

De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; *
kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj. ¶

Kaj li vivu, / kaj oni donu al li *
el la oro de Ŝeba;

kaj oni ĉiam preĝu por li, *
kaj ĉiutage oni lin benu.

Estu multe da greno en la lando; *
sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon';

kaj en la urboj ĉio floru, *
kiel herbo sur la tero.

Lia nomo estu eterna; *
tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;

ĉiuj popoloj *
sin benu per li kaj gloru lin. ¶

Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael', *
kiu sola faras miraklojn.

Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; / kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. *
Amen, kaj amen! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn
al la Reĝo, la Sinjoro.

Dua Antifono


¶ Alportu donacon
kaj venu en Liajn kortojn.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 96 (95)


Kantu al la Eternulo novan kanton; *
kantu al la Eternulo la tuta tero.

Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, *
proklamu de tago al tago Lian savon.

Rakontu inter la popoloj Lian gloron, *
inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. ¶

Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, *
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.

Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; *
sed la Eternulo kreis la ĉielon.

Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, *
forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. ¶

Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; *
tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; *
alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; *
tremu antaŭ Li la tuta tero. ¶

Diru inter la popoloj: *
La Eternulo reĝas.

Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; *
Li juĝas la popolojn en justeco. ¶

Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, *
bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; *
tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro

antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, *
ĉar Li venas, por juĝi la teron;

Li juĝos la mondon kun justeco *
kaj la popolojn kun Sia fideleco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Alportu donacon
kaj venu en Liajn kortojn.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 97 (96)


La Eternulo reĝas; / ĝoju la tero; *
estu gajaj la multaj insuloj.

Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; *
vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

Fajro iras antaŭ Li, *
kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.

Liaj fulmoj lumigas la mondon; *
la tero vidas, kaj tremas.

Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, *
antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.

La ĉielo rakontas Lian veron, *
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. ¶

Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, / kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. *
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.

Aŭdis kaj ekĝojis Cion, / kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda *
pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.

Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, *
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. ¶

Amantoj de la Eternulo, *
malamu malbonon.

Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; *
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

Lumo verŝiĝas sur virtulon, *
kaj ĝojo sur pur-korulojn.

Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, *
kaj gloru Lian sanktan nomon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
Haleluja.

VERSIKLO


La ĉielo rakontas Lian veron,

kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. – Psa 97, 6

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 60, 1-22


El la libro Jesaja

Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.

Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.

Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj.

Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.

Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi. Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo.

Ĉiuj ŝafoj de Kedar kolektiĝos ĉe vi; la virŝafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.

Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj?

Al Mi celas la insuloj, kaj la ŝipoj de Tarŝiŝ estas antaŭe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian arĝenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.

Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj reĝoj servos al vi; ĉar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.

Kaj ĉiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos ŝlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn reĝojn.

Ĉar popolo aŭ regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.

La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata.

Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj ĵetos sin antaŭ viajn piedojn ĉiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

Anstataŭ tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindaĵo de la mondo, ĝojo de ĉiuj generacioj.

Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundaĵo de la reĝoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Anstataŭ kupro Mi alportos oron, kaj anstataŭ fero Mi alportos arĝenton, anstataŭ ligno kupron, kaj anstataŭ ŝtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.

Oni ne plu aŭdos pri perforto en via lando, pri malfeliĉo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn laŭda kanto.

La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.

Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kaŝiĝos; ĉar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finiĝos.

Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros.

El la plej malgranda fariĝos milo, kaj el la plej sensignifa fariĝos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en ĝia tempo.

Unua Responsorio


Leviĝu, lumiĝu, ho Jerusalemo; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.

Leviĝu, lumiĝu, ho Jerusalemo; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.

Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj,

kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Leviĝu, lumiĝu, ho Jerusalemo; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. – Jes 60, 1.3

Dua Legaĵo – Leono la Granda


El la predikoj de la sankta papo Leono la Granda

La Sinjoro anoncis sian savon tra la tuta mondo

La mizerikorda providenco de Dio decidiĝis savi la pereantan mondon en la pleneco de la tempo kaj antaŭe fiksis, ke la savo efektiviĝos en Kristo. Al beata Abraham iam estis promesite, ke li havos sennombran idaron, kiu naskiĝos ne el la karna semo, sed el la fekunda pleneco de forta kredo. Ĝi estis komparata al la sennombro de steloj, pro tio, ke de la patro de ĉiuj nacioj estos atendata ne surtera, sed ĉiela posteularo.

Eniru, jes, eniru en la familion de la patriarkoj ĉiuj popoloj, kaj kiel filoj de la promeso ili ricevu en la posteularo de Abraham la benon, kiun liaj laŭkorpaj filoj rifuzas. Kliniĝu ĉiuj gentoj en la tri saĝuloj antaŭ la Kreanto de la kosmo, kaj Dio estu konata ne nur en Judujo, sed en la tuta mondo, por ke ĉie «en Izrael estu granda Lia nomo». [kp. Psa 76,2]

Amataj, instruitaj per tiuj misteroj de la Dia graco, ni solenu kun vera ĝojo la tagon de niaj primicoj kaj la komencon de la alvokiĝo de la paganoj. Ni esprimu dankojn al la mizerikorda Dio, kiu «faris nin indaj», laŭ la esprimo de la Apostolo, «partopreni la destinon de la sanktuloj en la lumo. Li elŝiris nin el la potenco de la mallumo kaj translokigis nin en la reĝlandon de sia amata Filo.» [Kol 1,12-13] Laŭ la antaŭdiro de profeto Jesaja: «La gento pagana sidanta en la mallumo ekvidos grandan lumon, kaj super homoj sidantaj en lando de morta ombro ekbrilos lumo.» [Jes 9,1] La sama profeto diras pri ili al la Sinjoro: «Petpreĝos vin la popoloj, kiuj nenion sciis pri vi, la popoloj kiuj vin ne konis, alkuros al vi.» [Jes 55,5 (Vg.)]

Tiun tagon «ekvidis Abraham kaj ekĝojegis», [kp. Joh 8,56] kiam li eksciis, ke la filoj de lia kredo estos benitaj en lia posteulo, en Kristo. Kaj kiam li vidis, ke pro sia kredo li fariĝos patro de ĉiuj nacioj, [kp. Rom 4,18] «li esprimis gloron al Dio, forte konvinkita, ke Dio havas la povon plenumi ĉion, kion Li promesis.» [Rom 4,20-21]

Tiun tagon prikantis David en la psalmoj tiel: «Ĉiuj popoloj, kiujn vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ via vizaĝo, ho mia Sinjoro, kaj honoros vian nomon.» [Psa 86,9] Kaj aliloke: «La Eternulo aperigis sian savon; antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis sian justecon.» [Psa 98,2]

Ni scias, ke tio efektiviĝis tiam, kiam la stelo alvokis la tri saĝulojn el ilia fora lando kaj alkondukis ilin al la Reĝo de la ĉielo kaj tero, por ke ili ekkonu Lin kaj adorkliniĝu antaŭ Li. Kaj la servo de la stelo fariĝis ekzemplo de komplezemo por obei plej bone tiun gracon, kiu ĉiujn vokas al Kristo.

Vi devas, amataj, reciproke helpadi unu al la alia en tiu fervoro, por ke vi en la Dia regno, kien oni eniras nur pere de vera kredo kaj bonaj agoj, brilu kiel filoj de la lumo: [kp. Joh 12,36; Efe 3,9] per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu kun Dio la Patro kaj kun la Sankta Spirito vivas kaj regas dum ĉiuj jarcentoj. Amen.

Originala teksto: Leo Magnus († 461): Sermo 3 in Epiphania Domini, 1-3.5; en: Patrologia Latina 54, 240-244; Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 138, 170ss • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000

Dua Responsorio


Hodiaŭ estas tago elstara. Hodiaŭ aperis la Savanto de la mondo, kiun la profetoj antaŭdiris, la anĝeloj adoris; kies stelon la magoj vidis kun ĝojo; al kiu ili prezentis donacojn.

Hodiaŭ estas tago elstara. Hodiaŭ aperis la Savanto de la mondo, kiun la profetoj antaŭdiris, la anĝeloj adoris; kies stelon la magoj vidis kun ĝojo; al kiu ili prezentis donacojn.

Tago sankta ekbrilas al ni. Venu, popoloj, adoru la Sinjoron,

kies stelon la magoj vidis kun ĝojo; al kiu ili prezentis donacojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Hodiaŭ estas tago elstara. Hodiaŭ aperis la Savanto de la mondo, kiun la profetoj antaŭdiris, la anĝeloj adoris; kies stelon la magoj vidis kun ĝojo; al kiu ili prezentis donacojn.

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Ni preĝu.
Dio,
kiu en ĉi tiu tago sub la gvidado de la stelo montris al la popoloj Vian unikan Filon,
gvidu, ni petas, ankaŭ nin, kiuj jam konas Vin per la kredo, al la kontemplo de Via granda gloro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo