Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Epifanio: Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > Epifanio > Meza Horo



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


antaŭ-tagmeze:

Certum tenentes ordinem


La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.

Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.

Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.

Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, parte el la germana
Ŝi (strofoj 2 kaj 3): La hebrea vorto רוח (rúaĥ = spirito) estas in-seksa.

tagmeze:

Dicamus laudes Domino


Nin vokas al la meza preĝ'
la sesa horo de la tag'.
Fervore pretu la spirit'
laŭd-kanti nun al nia Di'.

Ĉi tiun horon Krist' Jesu',
Ŝafido Paska, Dia Fil',
surkruce pendis en mallum',
oferis Sin por nia sav'.

Dum la malhel' de l' sun-eklips'
la vera Sun', la Sun' de l' mond',
pli hele brilis ol la lum',
kaj superŝutis nin per grac'.

Glor' al la Patro kaj la Fil'
kaj al la sankta Di-Spirit';
samkiel prae en komenc',
tiele nun kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004

post-tagmeze:

Ternis horarum terminis


La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
de l' am' eterna Li la bild',
en tri personoj unu Di'.

La fonto Krist' de nia fort',
sam-kiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, el la germana

PSALMODIO


Ununura Antifono


antaŭ-tagmeze:

¶ La mistero,
silentigita tra eternaj tempoj,
nun elmontriĝis. – kp. Rom 16, 25-26

tagmeze:

¶ Kristo venis
kaj predikis pacon
al vi malproksimaj
kaj al la proksimaj. – Efe 2, 17

post-tagmeze:

¶ Mi faris vin lumo por la nacioj,
por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero. – kp. Jes 49, 6

Unua Psalmo – Psa 47 (46)


Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, *
kriu al Dio per voĉo de kanto.

Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; *
Li estas granda Reĝo super la tuta tero.

Li subigas al ni popolojn *
kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

Li elektas por ni nian heredon, *
la majeston de Jakob, kiun Li amas. ¶

Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, *
la Eternulo ĉe trumpetado. ¶

Kantu al Dio, kantu! *
Kantu al nia Reĝo, kantu!

Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: *
Kantu edifan kanton!

Dio reĝas super la popoloj; *
Dio sidas sur Sia sankta trono.

La princoj de la popoloj kolektiĝis, *
la popolo de la Dio de Abraham;

ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; *
Li estas tre alta. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 86 (85)


Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; *
ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.

Konservu mian animon, *
ĉar mi estas fidela.

Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, *
kiu fidas Vin. ¶

Kor-favoru min, ho mia Sinjoro, *
ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.

Ĝojigu la animon de Via sklavo, *
ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema *
kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas. ¶

Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, *
kaj atentu la voĉon de mia petego.

En tago de mia sufero mi Vin vokas, *
por ke Vi aŭskultu min.

Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, *
kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos / kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, *
kaj honoros Vian nomon.

Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; *
Vi sola estas Dio. ¶

Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, *
por ke mi iru en Via vero;

dediĉu mian koron *
al la respektado de Via nomo.

Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, / mia Dio, per mia tuta koro, *
kaj mi honoros Vian nomon eterne.

Ĉar granda estas Via boneco al mi; *
kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol. ¶

Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj anaro da premantoj serĉas mian animon *
kaj ne havas Vin antaŭ si.

Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favor-kora, *
longe-tolerema kaj tre bona kaj ver-ama.

Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, / donu Vian forton al Via sklavo, *
kaj helpu la filon de Via sklavino. ¶

Faru super mi signon por bono, / por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, *
ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 98 (97)


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
ĉar miraklojn Li faris;

helpis Lin Lia dekstra mano *
kaj Lia sankta brako.

La Eternulo aperigis Sian savon; *
antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.

Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon *
al la domo de Izrael.

Vidis ĉiuj finoj de la tero *
la helpon de nia Dio. ¶

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; *
kantu, gloru, kaj muziku.

Muziku al la Eternulo per harpo, *
per harpo kaj per sonoj de psalmo.

Per trumpetoj kaj per sono de korno *
ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. ¶

Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĝiaj loĝantoj.

La riveroj plaŭdu per la manoj, *
la montoj kune kantu ĝoje,

antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, *
por juĝi la teron;

Li juĝos la mondon kun justeco *
kaj la popolojn kun vereco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


antaŭ-tagmeze:

¶ La mistero,
silentigita tra eternaj tempoj,
nun elmontriĝis. – kp. Rom 16, 25-26

tagmeze:

¶ Kristo venis
kaj predikis pacon
al vi malproksimaj
kaj al la proksimaj. – Efe 2, 17

post-tagmeze:

¶ Mi faris vin lumo por la nacioj,
por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero. – kp. Jes 49, 6

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

VORTO DE DIO


antaŭ-tagmeze:

Legaĵo – el Apo 15, 4


Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon?
Ĉar Vi sola estas sankta;
ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi.

Versiklo


Videbla Li estis sur la tero.

Inter homoj Li loĝis.

tagmeze:

Legaĵo – Jes 49, 6


Dio diris al mi:
Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael;
sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.

Versiklo


La gentoj vidos Vian justulon,

kaj ĉiu reĝoj Vian gloraton.

post-tagmeze:

Legaĵo – Zeĥ 2, 15


Multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo,
kaj Mi ekloĝos meze de vi;
kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

Versiklo


Benu, popoloj, nian Dion.

Levu viajn voĉojn por laŭdu Lin.

PREĜO


Ni preĝu.
Dio,
kiu en ĉi tiu tago sub la gvidado de la stelo montris al la popoloj Vian unikan Filon,
gvidu, ni petas, ankaŭ nin, kiuj jam konas Vin per la kredo, al la kontemplo de Via granda gloro.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo