Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Epifanio: Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > Epifanio > Vespera Laŭdo (2)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Hostis Herodes impie


Herodo, kion timas vi,
ho malamik' de l' Krist-infan'?
Ne timu, ke l' ĉiela Reĝ'
surterajn regnojn prenos for.

La magoj vidas antaŭ si
la stelon, sekvas ĝin kun ĝoj',
elpetas lumon, trovas ĝin,
konfesas Dion kun donac'.

La Di-Ŝafido venas al
la bapto en Jordan-river'.
Puriĝi, kvankam pura, Li
permesas por purigi nin.

Kaj nova pruv' de Lia fort':
Jen akvo en la kuvoj laŭ
ordon' de Krist' fariĝas vin',
abunde riĉa ruĝa ond'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent'.
La Patro kaj la Di-Spirit'
gloratu same en etern'. Amen.

latina T: Sedulius († ĉ. 450) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Granda estas la Reĝo de paco,
super ĉiuj reĝoj de la tuta tero.

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Granda estas la Reĝo de paco,
super ĉiuj reĝoj de la tuta tero.

Dua Antifono


¶ En mallumo leviĝas lumo por la virtulo.
Li estas kompatema, favor-kora, kaj justa.

Dua Psalmo – Psa 112 (111)


Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
kaj tre amas Liajn ordonojn.

Forta sur la tero estos lia semo; *
la gento de virtuloj estos benita.

Bon-stato kaj riĉeco estas en lia domo; *
kaj lia justeco restas eterne.

En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
li estas kompatema, favor-kora, kaj justa. ¶

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj prunte-donas, *
kiu pesas siajn farojn per justeco.

Ĉar neniam li falos; *
virtulo estos memorata eterne.

Malbonan famon li ne timos; / fortika estas lia koro, *
ĝi fidas la Eternulon.

Sen-ŝanceliĝa estas lia koro; *
li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj mal-amikoj.

Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / lia justeco restas eterne, *
lia korno altiĝos en honoro. ¶

La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ En mallumo leviĝas lumo por la virtulo.
Li estas kompatema, favor-kora, kaj justa.

Tria Antifono


¶ Ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi.

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Tit 3,4-5


Aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj.
Ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin,
per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito.

Responsorio


Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Ĉiuj gentoj gloru lin,

ĉiuj popoloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sin benu per li ĉiuj popoloj. – kp. Psa 72, 17

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Per tri mirakloj ĉi tiu tago estas ornamita:
Hodiaŭ la stelo gvidas la magojn al la infano.
Hodiaŭ akvo fariĝas vino dum la edziĝ-festo.
Hodiaŭ Kristo baptiĝas de Johano en Jordano por savi nin.
Haleluja.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Per tri mirakloj ĉi tiu tago estas ornamita:
Hodiaŭ la stelo gvidas la magojn al la infano.
Hodiaŭ akvo fariĝas vino dum la edziĝ-festo.
Hodiaŭ Kristo baptiĝas de Johano en Jordano por savi nin.
Haleluja.

PREĜADO


Petoj


Kun granda ĝojo ni gloras nian Savanton, kiun la magoj hodiaŭ adoris.
Lin ni petas:
Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Reĝo de la gentoj, kiu vokis la magojn kvazaŭ la unuajn el la popoloj:
– Donacu al ni la spiriton de adorado kaj servado.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Reĝo de gloro, kiu juĝas Sian popolon kun justeco:
– Donu al la homaro la plenon de Via paco.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Reĝo de eterno, kiu restas la sama tra ĉiuj generacioj:
– Sendu Vian vorton en niajn korojn kiel fruktodonan pluvon.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Reĝo de justeco, kiu liberigas la malriĉulon, kiu ne havas helpanton:
– Estu favora al ĉiuj, kiuj estas mizeraj kaj afliktitaj.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Sinjoro, kies nomo eterne estas benata:
– Niaj mortintajn gefratojn partoprenigu en Via gloro.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
kiu en ĉi tiu tago sub la gvidado de la stelo montris al la popoloj Vian unikan Filon,
gvidu, ni petas, ankaŭ nin, kiuj jam konas Vin per la kredo, al la kontemplo de Via granda gloro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo