Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 1a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-08-12


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sir 1, 1-25


Komenciĝas la libro Siraĥido.

La Saĝeco de Jesuo, filo de Siraĥ

Ĉiu saĝo venas de la Sinjoro, kaj estas kun Li ĝis eterne. La sablon de la maro, la gutojn de la pluvo kaj la tagojn de eterneco: kiu povas nombri? La altecon de la ĉielo, la larĝecon de la tero, la profundaĵon aŭ la saĝon: kiu povas eltrovi? La saĝeco estis kreita antaŭ ĉiuj aferoj, kaj la prudenta kompreno de eterne. Fonto de saĝeco estas la vorto de Dio, ĝiaj vojoj estas la eternaj ordonoj. La radiko de saĝeco: al kiu ĝi malkaŝiĝis? Kaj ĝiajn planojn: kiu scias?

La scio de saĝeco: al kiu ĝi sin manifestas? Kaj kiu komprenas ĝiajn multajn vojojn? Unu estas saĝa, tre timinda, la Sinjoro sidanta sur Sia trono. Li mem kreis ĝin kaj vidis kaj nombris kaj disverŝis ĝin sur ĉiujn Siajn laborojn. En ĉio vivanta ĝi estas laŭ Lia donaco; Li atribuis ĝin al tiuj, kiuj Lin amas.

La timo antaŭ la Sinjoro estas honoro kaj gloro kaj ĝojo kaj krono plezurega. La timo antaŭ la Sinjoro ĝuigas la koron, ĝi donas ĝojon, gajon kaj longvivecon. Kiu timas antaŭ la Sinjoro, al tiu estos bone, kiam venos la fino, kaj en la tago de sia morto li estos laŭdata.

Timo antaŭ la Sinjoro estas apogeo de saĝeco, kaj kune kun la piuloj ĝi kreiĝis en la ventro. Ĉe la homoj ĝi ennestiĝis ĝis eterne, kaj ĝi konfidos je ilia posteularo. Timo antaŭ la Sinjoro estas pleneco de saĝo kaj ĝi satigas la homojn per siaj fruktoj; ilian tutan domon ĝi plenigas per dezirindaĵoj kaj iliajn tenejojn per siaj kreskaĵoj.

Krono de saĝeco estas timo antaŭ la Sinjoro: ĝi burĝonigas pacon kaj sanon senmankan. Li vidis ĝin kaj elnombris, scion kaj komprenon Li pluvigis kaj Li altigis la gloron de kiuj ĝin regas. Radiko de saĝeco estas timo antaŭ la Sinjoro kaj ĝiaj branĉoj estas longviveco.

[Timo antaŭ la Sinjoro forpelas pekojn kaj kie ĝi ĉeestas, ĝi ekzilas koleron. Maljusta kolero ne estas justigebla; la impeto de la kolero faligas. Pacienculo atendas la konvenan momenton, sed tiam li ricevos sian ĝojon. Ĝis konvena momento li retenas siajn vortojn, kaj la lipoj de multaj laŭdos lian sagacon. En la trezorejo de saĝeco estas profundaj sentencoj, sed abomeninda estas por la pekulo timo antaŭ Dio.]

Unua Responsorio


La scio de saĝeco: al kiu ĝi sin manifestas? En ĉio vivanta ĝi estas laŭ Lia donaco; Li atribuis ĝin al tiuj, kiuj Lin amas.

La scio de saĝeco: al kiu ĝi sin manifestas? En ĉio vivanta ĝi estas laŭ Lia donaco; Li atribuis ĝin al tiuj, kiuj Lin amas.

Ĉiu saĝo venas de la Sinjoro. Li mem kreis ĝin en la Sankta Spirito.

Li atribuis ĝin al tiuj, kiuj Lin amas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La scio de saĝeco: al kiu ĝi sin manifestas? En ĉio vivanta ĝi estas laŭ Lia donaco; Li atribuis ĝin al tiuj, kiuj Lin amas. – Sir 1, 7a.10.1a. kp. 9a

Dua Legaĵo – Clemens I


El la letero de la sankta papo Klemento la 1a al la Korintanoj

Fonto de la saĝeco estas la Vorto de Dio en la altoj

Sed ni restos senkulpaj pri tiu peko kaj insiste ni preĝos kaj petegos la Kreinton de la universo, ke la nombron kalkulitan de Liaj elektitoj tra la tuta mondo Li gardu sendamaĝa per Sia amata sklavo Jesuo Kristo, per kiu Li vokis nin el obskuro al lumo, el senscio al scio pri Lia glora Nomo.

[Donu al ni], ke ni metu nian esperon sur vian Nomon, kiu estas la unua fonto de la tuta kreo. Malfermu la okulojn de nia koro, por ke ni konu nur vin, la Plejaltan en la plejaltaĵoj, la Sanktan, kiu loĝas inter la sanktaj, vi, kiu humiligas la fieron de la orgojluloj, neniigas la arogantecon de la gojoj, vi, kiu altigas la humilulojn, kaj humiligas la altulojn, vi, kiu riĉigas kaj faras malriĉaj, vi kiu mortigas kaj faras vivaj, vi, sola Bonfaranto de spiritoj, kaj Dio de ĉiu karno; vi, kiu rigardas en la abismojn, vi, kiu rigardas la agojn de la homoj, la Helpanto de ĉiuj en danĝeroj, la Savanto de malesperantoj, Kreanto kaj Reganto de ĉiuj spiritoj, vi, kiu kreskigas la popolojn de la tero, vi, kiu elektas ĉiujn, kiuj vin amas per Jesuo Kristo, via amata sklavo, per kiu vi edukis, sanktigis kaj honoris nin.

Ni petas vin, Sinjoro: estu nia Helpanto kaj Protektanto. Savu tiujn inter ni, kiuj estas en mizero, levu la falintojn kaj la kurbigitojn. La malfortajn sanigu, la erarantojn de via popolo rekonduku, nutru la malsatantojn, liberigu tiujn inter ni en katenoj, restarigu la malfortajn, kuraĝigu la timemulojn. Ĉar eksciu ĉiuj popoloj, ke Vi estas la Sola Dio, kaj Jesuo Kristo via filo, kaj ni Via popolo kaj la ŝafoj de Via grego.

Per viaj faroj vi konigis la eternan strukturon de la mondo; vi, Sinjoro, kreis la teron, vi estas fidela tra la generacioj, justa en viaj verdiktoj, mirinda en via forto kaj via grandeco, saĝa en la kreado kaj prudenta ĉe la ordinado de viaj faroj, bona ĉe la videblaĵoj, bonvolema al tiuj, kiuj fidas je vi, pardonema kaj kompatema: pardonu al ni niajn ŝuldojn kaj niajn pekojn kaj neglektojn.

Ne kalkulu ĉiujn pekojn de viaj sklavoj kaj sklavinoj, sed purigu nin per la purigo de via vero, kaj gvidu niajn paŝojn por iri en sankteco de koro kaj por fari, kio estas bona kaj deca antaŭ vi, kaj antaŭ niaj estroj.

Jes, Sinjoro, montru vian vizaĝon super ni en paco por nia bono, por protekti nin per via fortika mano, por ŝirmi nin kontraŭ ĉio malbona per via levita brako, kaj savu nin de ĉiuj, kiuj malprave malamas nin.

Donu konkordon kaj pacon al ni kaj al ĉiuj, kiuj vivas sur la tero, kiel vi donis al niaj patroj, kiam ili alvokis vin en sankteco, fido kaj vero.

Ho vi, kiu sola kapablas fari tion kaj ankoraŭ multe pli da bonaj aferoj al ni, ni laŭdas vin per via Ĉefpastro kaj Protektanto de niaj animoj, Jesuo Kristo, per kiu estu al vi la gloro kaj la majesto nun kaj de generacio al generacio, kaj por eterna eterneco. Amen.

Originala teksto: Clemens papa Primus († ĉ. 100): Epístola ad Corínthios, nn. 59, 2 - 60, 4; 61, 3; en: Funk 1, 135-141 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn.

Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn.

Vi montris Vian forton inter la popoloj. Vi liberigis per Via brako Vian popolon.

Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn. – el Psa 77, 14b-16

Preĝo


Elaŭdu, Dio, favore la petegon de Via popolo,
por ke ni vidu, kio estas farenda,
kaj havu la forton plenumi ĝin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo