Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 1a Ordinara Semajno > Sabato
Stato: 2020-09-02


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sir 44, 1b-2. 16 - 45, 5


El la libro Siraĥido.

Nun ni laŭdu la famulojn, niajn patrojn, generacion post generacio. Multe da gloro donis la Sinjoro, kaj el Sia grandeco Li donacis, de eterne.

Ĥanoĥ iradis kun la Sinjoro, kaj li estis forprenita: ekzemplo instrua por la generacioj.

Noa montriĝis virta kaj senmakula, en la tempo de la kolero li fariĝis nova komenco. Pro li al la tero iu restaĵo estis lasita, kiam okazis la diluvo. Kun li estis starigita interligo eterna, ke ne ekstermiĝos ĉiu karno per akvo de diluvo.

Abraham estas la granda patro de multe da popoloj, kaj ne troviĝas iu egala al li en gloro. Li observis la leĝon de la Plejaltulo kaj starigis interligon kun Li; sur sia karno li starigis la interligon kaj en la elproviĝo li montriĝis fidela. Tial la Sinjoro ĵure promesis al li, ke per lia idaro beniĝos ĉiuj popoloj, ke Li multigos lian idaron simile al la polvo de la tero, ke Li altigos ilin simile al la steloj de la ĉielo, kaj ke ilia heredaĵo estos de maro ĝis maro, de la rivero ĝis la fino de la tero.

Ankaŭ al Isaak Li promesis tion, pro Abraham, lia patro. La benon de ĉiuj homoj kaj la interligon Li ripozigis sur la kapo de Jakob. Li firmigis lin en Sia beno kaj donis al li la heredaĵon; tion Li dividis en partojn kaj destinis ilin al la dek du triboj.

El li Li devenigis viron de kompato, kiu akiris plaĉon en la okuloj de ĉiu karno. Li estis en graco ĉe Dio kaj homoj, Moseo: benata estu lia memoro! En gloro Li egaligis lin je la sanktuloj, kaj Li grandigis lin per la timo de la malamikoj. Laŭ liaj paroloj Li ĉesigis la miraklojn, kaj Li gloris lin antaŭ reĝoj. Li donis al li ordonojn por lia popolo kaj montris al li Sian gloron. Pro lia fido kaj lia mildeco Li sanktigis lin; Li elektis lin super ĉiu karno. Li igis lin aŭskulti Lian voĉon, Li kondukis lin en la malluman nubon kaj donis al li Siajn ordonojn, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, la leĝon de vivo kaj de scio, por instrui la interligon al Jakob, kaj al Izrael Liajn decidojn.

Unua Responsorio


Aŭskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, kion diris al vi la Eternulo. Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj.

Aŭskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, kion diris al vi la Eternulo. Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj.

Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.

Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aŭskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, kion diris al vi la Eternulo. Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj. – kp. Rea 6, 3; 7, 9; 6, 5

Dua Legaĵo – Clemens I


El la letero de la sankta papo Klemento la 1a al la Korintanoj

De komence Dio pravigis ĉiujn per la fido

Ni do ligiĝu al Lia beno, kaj ni rigardu, kiuj estas la vojoj de la beno. Ni pristudu la okazaĵojn dekomence. Pro kio estis benata nia patro Abraham, ĉu ne ĉar justecon kaj veron li faris per la fido? Isaak konfide sciis, kio okazos, kaj libervole estis kondukata kiel ofero. Jakob elmigris kun humileco el sia lando pro sia frato, kaj li iris al Laban kaj estis sklavo, kaj estis donata al li la dekduopa sceptro de Izrael.

Se iu konsiderus ilin unuope sincere, tiu komprenus la grandecon de la donoj, kiujn ili ricevis. Ĉar el li devenas ĉiuj pastroj kaj levidoj, kiuj oficas ĉe la altaro de Dio; de li devenas la Sinjoro Jesuo laŭ la karno; de li la reĝoj, regantoj kaj gvidantoj laŭ Jehuda; ankaŭ la ceteraj sceptroj de liaj triboj ne estas en malgranda honoro, ĉar Dio promesis: Via semo estos kiel la steloj de la ĉielo. Ĉiuj do estis honorataj kaj grandigitaj, ne de si mem kaj de propraj faroj aŭ de la justeco, kiun ili faris, sed de Lia volo. Kaj tiel ankaŭ ni, vokitaj de Lia volo en Kristo Jesuo, ne estas justigitaj de ni mem nek de nia saĝeco, kompreno, pieco aŭ agoj, kiujn ni faris en sankteco de la koro, sed per la fido, per kiu de eterneco justigis ĉiujn homojn la Ĉiopova Dio. Al Li estu la gloro por eterna eterneco. Amen.

Kion do ni faru, fratoj? Ĉu senfare ni restu antaŭ la bono kaj retenu nin de la agoj de amo? Neniam la Sinjoro permesu, ke tio okazu al ni, sed ni rapidu sindediĉe kaj volonte plenumi ĉiajn bonajn agojn! Ĉar la Kreinto kaj Sinjoro de la universo ĝojas pri Siaj faroj. Ĉar per Sia ekstreme granda potenco Li fiksis la ĉielojn, kaj per Sia nekomprenebla saĝeco Li ordigis ilin; Li apartigis la teron de la akvo, kiu ĝin ĉirkaŭas kaj Li stabiligis ĝin sur la firma fundamento de Sia volo; la vivulaĵojn, kiuj iras sur ĝi, per Sia ordono Li igis esti. Antaŭe Li kreis la maron kaj la bestojn en ĝi, kaj per Sia potenco Li limigis ĝian lokon.

Super ĉiuj ĉi estaĵoj kiel stampon de Sia bildo per Siaj sanktaj kaj seneraraj manoj Li formis la plej eminentan kaj plej grandan kreaĵon, la homon. Tiel ja diras Dio: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj Dio kreis la homon, vira kaj virina Li kreis ilin. Fininte do ĉion ĉi, Li laŭdis ilin kaj benis, kaj diris: Fruktu kaj multiĝu. Ni vidis, kiel ĉiuj justuloj estis ornamitaj per bonaj agoj, kaj ankaŭ la Sinjoro mem ĝojis, ornamante Sin per ili. Ĉar ni do havas tiun modelon, senhezite ni konformiĝu al Lia volo, el tuta nia forto ni plenumu agojn de justeco.

Originala teksto: Clemens papa Primus († ĉ. 100): Epístola ad Corínthios, nn. 31-33; en: Funk 1, 99-103 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Dio, la granda kaj timinda, konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj, al la plenumantoj de Liaj ordonoj.

Dio, la granda kaj timinda, konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj, al la plenumantoj de Liaj ordonoj.

Al tiuj, kiuj amas Dion, ĉio kunlaboras al bono,

al la plenumantoj de Liaj ordonoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio, la granda kaj timinda, konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj, al la plenumantoj de Liaj ordonoj. – kp. Dan 9, 4b; Rom 8, 28

Preĝo


Elaŭdu, Dio, favore la petegon de Via popolo,
por ke ni vidu, kio estas farenda,
kaj havu la forton plenumi ĝin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo