Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 2a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 7, 6-14; 8, 1-6


El la libro Readmono.

Tiam Moseo diris al la popolo:

Popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero. Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el ĉiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, ĉar vi estas ja malpli grandnombra ol ĉiuj popoloj; sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo. Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj, kaj kiu repagas al Siaj malamantoj persone, pereigante ilin, ne prokrastas al Sia malamanto, al li persone Li repagas. Observu do la ordonojn kaj la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por plenumi ilin.

Kaj pro tio, ke vi aŭskultos tiujn regulojn kaj observos ilin kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li ĵuris al viaj patroj; kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj ŝafinoj, sur la tero, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi. Vi estos benita pli ol ĉiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aŭ senfruktulino, ankaŭ inter viaj brutoj.

Ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj. Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne. Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi. Via vesto ne sentaŭgiĝis sur vi kaj via piedo ne ŝvelis dum ĉiuj kvardek jaroj. Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin. Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.

Unua Responsorio


Dio amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni.

Dio amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni.

Dio fariĝis nia Savanto. En Sia amo Li liberigis nin.

Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. – kp. 1 Joh 4, 10.16; Jes 63, 8-9

Dua Legaĵo – Concilium Vaticanum II


El la konstitucio «Lumen gentium» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio

Ecce ego salvabo populum meum

Ætérnus Pater, libérrimo et arcáno sapiéntiæ ac bonitátis suæ consílio, mundum univérsum creávit, hómines ad participándam vitam divínam eleváre decrévit, eósque lapsos in Adámo non derelíquit, semper eis aŭília ad salútem præbens, intúitu Christi redemptóris, qui est imágo Dei invisíbilis, primogénitus omnis creatúræ. Omnes autem eléctos Pater ante sæcula præscívit et prædestinávit confórmes fíeri imáginis Fílii sui, ut sit ipse primogénitus in multis frátribus.

Credéntes autem in Christum convocáre státuit in sancta Ecclésia, quæ iam ab orígine mundi præfiguráta, in história pópuli Israel ac fœdere antíquo mirabíliter præparáta, in novíssimis tempóribus constitúta, effúso Spíritu est manifestáta, et in fine sæculórum glorióse consummábitur. Tunc autem, sicut apud sanctos Patres légitur, omnes iusti inde ab Adam, ab Abel iusto usque ad últimum eléctum in Ecclésia universáli apud Patrem congregabúntur.

Ii tandem qui Evangélium nondum accepérunt, ad pópulum Dei divérsis ratiónibus ordinántur.

In primis quidem pópulus ille cui data fuérunt testaménta et promíssa et ex quo Christus ortus est secúndum carnem, pópulus secúndum electiónem caríssimus propter patres: sine pæniténtia enim sunt dona et vocátio Dei.

Sed propósitum salútis et eos ampléctitur, qui Creatórem agnóscunt, inter quos imprímis Musulmános, qui fidem Abrahæ se tenére profiténtes, nobíscum Deum adórant únicum, misericórdem, hómines die novíssimo iudicatúrum.

Neque ab áliis, qui in umbris et imagínibus Deum ignótum quærunt, ab huiúsmodi Deus ipse longe est, cum det ómnibus vitam et inspiratiónem et ómnia, et Salvátor velit omnes hómines salvos fíeri.

Qui enim Evangélium Christi eiúsque Ecclésiam sine culpa ignorántes, Deum tamen sincéro corde quærunt, eiúsque voluntátem per consciéntiæ dictámen ágnitam, opéribus adimplére, sub grátiæ inflúxu, conántur, ætérnam salútem cónsequi possunt. Nec divína Providéntia aŭília ad salútem necessária dénegat his qui sine culpa ad expréssam agnitiónem Dei nondum pervenérunt et rectam vitam non sine divína grátia ássequi nitúntur.

Quidquid enim boni et veri apud illos invenítur, ab Ecclésia tamquam præparátio evangélica æstimátur et ab illo datum qui illúminat omnem hóminem, ut tandem vitam hábeat.


Originala teksto: Constitutio dogmatica Lumen gentium Concilii Vaticani secundi de Ecclesia nn. 2.16

Dua Responsorio


Dio decidis, en la pleneco de la tempo ĉion sumigi en Kristo: Ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero.

Dio decidis, en la pleneco de la tempo ĉion sumigi en Kristo: Ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero.

La Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu; kaj Li volis per li kunakordigi ĉion al Si mem:

Ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio decidis, en la pleneco de la tempo ĉion sumigi en Kristo: Ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. – kp. Efe 1, 9-10; Kol 1, 19-20a

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo