Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 3a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 24, 1 - 25, 4


El la libro Readmono.

Tiam Moseo diris al la popolo:

Se iu prenos virinon kaj fariĝos ŝia edzo, kaj okazos, ke ŝi ne plaĉas al li, ĉar li trovis ĉe ŝi ion hontindan: tiam li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo. Kaj se ŝi eliros el lia domo kaj iros kaj edziniĝos kun alia viro; kaj tiu lasta edzo ŝin ekmalamos kaj skribos al ŝi eksedzigan leteron kaj donos en ŝian manon kaj forsendos ŝin el sia domo; aŭ mortos tiu lasta viro, kiu prenis ŝin kiel edzinon: tiam ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne povas preni ŝin denove kiel edzinon, post kiam ŝi estas malpurigita; ĉar tio estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredaĵon.

Se iu antaŭ nelonge edziĝis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.

Neniu prenu kiel garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon, ĉar tiam li prenus garantiaĵe animon.

Se oni trovos iun, kiu ŝtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu ŝtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu ĉion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi. Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.

Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiaĵon; staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiaĵon eksteren. Kaj se li estas malriĉulo, tiam ne dormu kun lia garantiaĵo; redonu al li la garantiaĵon ĉe la subiro de la suno, por ke li kuŝu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaŭ la Eternulo, via Dio.

Ne faru maljustaĵon al dungito, al malriĉulo kaj senhavulo el viaj fratoj aŭ el viaj fremduloj, kiuj loĝas en via lando, en viaj urboj: en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super ĝi, ĉar li estas malriĉa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraŭ vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.

Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj; ĉiu devas ricevi morton pro sia krimo.

Ne juĝu malĝuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiaĵe veston de vidvino. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel. Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni ĝin: ĝi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiuj faroj de viaj manoj. Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis fino: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino. Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon post vi: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.

Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu. Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia kulpeco, laŭ kalkulo. Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaŭ viaj okuloj.

Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta.

Unua Responsorio


Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; kaj ami Lin per la tuta koro, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem – tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj.

Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; kaj ami Lin per la tuta koro, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem – tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj.

Kiu donas almozon, tiu faras laŭdoferon. Plaĉas al la Sinjoro, se oni apartiĝas de la malbono,

kaj ami sian proksimulon kiel sin mem – tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; kaj ami Lin per la tuta koro, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem – tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj. – el Mar 12, 32-33; el Sir 35, 2-3

Dua Legaĵo – Concilium Vaticanum II


El la konstitucio «Gaudium et spes» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio en la hodiaŭa mondo

Sanctitas matrimonii et familiæ

Vir et múlier, qui fœdere coniugáli iam non sunt duo, sed una caro, íntima personárum atque óperum coniunctióne mútuum sibi adiutórium et servítium præstant, sensúmque suæ unitátis experiúntur et plénius in dies adipiscúntur.

Quæ íntima únio, útpote mútua duárum personárum donátio, sicut et bonum liberórum, plenam cóniugum fidem éxigunt atque indissolúbilem eórum unitátem urgent.

Christus Dóminus huic multifórmi dilectióni, e divíno caritátis fonte exórtæ et ad exémplar suæ cum Ecclésia uniónis constitútæ, abundánter benedíxit.

Sicut enim Deus olim fœdere dilectiónis et fidelitátis pópulo suo occúrrit, ita nunc hóminum Salvátor Ecclesiæque Sponsus per sacraméntum matrimónii christifidélibus coniúgibus óbviam venit. Manet porro cum eis, ut quemádmodum ipse diléxit Ecclésiam et semetípsum pro ea trádidit, ita et cóniuges, mútua deditióne, se ínvicem perpétua fidelitáte díligant.

Germánus amor coniugális in divínum amórem assúmitur atque virtúte redemptíva Christi et salvífica actióne Ecclésiæ régitur ac ditátur, ut cóniuges efficáciter ad Deum ducántur atque in sublími múnere patris et matris adiuvéntur et conforténtur.

Quaprópter cóniuges christiáni ad sui status offícia et dignitátem peculiári sacraménto roborántur et véluti consecrántur; cuius virtúte munus suum coniugále et familiáre expléntes, spíritu Christi imbúti, quo tota eórum vita fide, spe et caritáte perváditur, magis ac magis ad própriam suam perfectiónem mutuámque sanctificatiónem, ideóque commúniter ad Dei glorificatiónem accédunt.

Unde, ipsis paréntibus exémplo et oratióne familiári prægrediéntibus, fílii, immo et omnes in famíliæ convíctu degéntes, humanitátis, salútis atque sanctitátis viam facílius invénient. Cóniuges autem, dignitáte ac múnere paternitátis et maternitátis ornáti, offícium educatiónis præsértim religiósæ, quod ad ipsos imprímis spectat, diligénter adimplébunt.

Líberi, ut viva famíliæ membra, ad sanctificatiónem paréntum suo modo cónferunt. Gratæ enim mentis afféctu, pietáte atque fidúcia benefíciis paréntum respondébunt ipsísque in rebus advérsis necnon in senectútis solitúdine filiórum more assístent.


Originala teksto: Constitutio pastoralis Gaudium et spes Concilii Vaticani secundi de Ecclesia in mundo huius témporis n. 48

Dua Responsorio


Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis.

Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis.

Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis. – Efe 5, 32.25b.33

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo