Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 5a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Vi estas la salo de la tero;
sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? – el Mat 5, 13

Ciklo B

¶ Kaj vespere oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj.
Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj. – el Mar 1, 32.34

Ciklo C

¶ Jesuo eniris en unu el la ŝipetoj.
Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason. – el Luk 5, 3

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Gal 1, 1-12


Komenciĝas la Epistolo al la Galatoj.

Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj), kaj ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo: Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro; al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo. Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo.

Unua Responsorio


Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu sin donis pro niaj pekoj.

Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu sin donis pro niaj pekoj.

Se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo,

kiu sin donis pro niaj pekoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu sin donis pro niaj pekoj. – el Gal 1, 3-4.10

Dua Legaĵo – Augustinus


El komentario de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la letero al la Galatoj

Gratiam Dei intellegamus

Causa propter quam scribit Apóstolus ad Gálatas, hæc est, ut intéllegant grátiam Dei id secum ágere, ut sub lege iam non sint. Cum enim prædicáta eis esset Evangélii grátia, non defuérunt quidam ex circumcisióne, quamvis christiáni nómine, nondum tamen tenéntes ipsum grátiæ benefícium, et adhuc voléntes esse sub onéribus legis, quæ Dóminus Deus imposúerat, non iustítiæ serviéntibus, sed peccáto, iustam scílicet legem iniústis homínibus dando ad demonstránda peccáta eórum, non auferénda; non enim aufert peccáta nisi grátia fídei, quæ per dilectiónem operátur; sub hac ergo grátia iam Gálatas constitútos, illi volébant constitúere sub onéribus legis, asseverántes nihil eis prodésse Evangélium, nisi circumcideréntur, et céteras carnáles iudáici ritus observatiónes subírent.

Et ídeo Paulum apóstolum suspéctum habére cœperant, a quo illis Evangélium prædicátum erat, tamquam non tenéntem disciplínam ceterórum Apostolórum, qui gentes cogébant iudaizáre. Césserat enim tálium hóminum scándalis apóstolus Petrus, et in simulatiónem ductus erat, tamquam et ipse hoc sentíret, nihil prodésse géntibus Evangélium nisi ónera legis implérent; a qua simulatióne idem apóstolus Paulus eum révocat, sicut in hac ipsa epístola docet. Talis quidem quæstio est et in epístola ad Romános; verúmtamen vidétur áliquid interésse quod ibi contentiónem ipsam dírimit litémque compónit, quæ inter eos qui ex Iudæis, et eos qui ex Géntibus credíderant, orta erat.

In hac vero epístola ad eos scribit, qui iam commóti erant auctoritáte illórum qui ex Iudæis erant et ad observatiónes legis cogébant; cœperant enim eis crédere, tamquam Paulus apóstolus non vera prædicásset, quod eos circumcídi noluísset. Et ídeo sic cœpit: Miror quod sic tam cito transferímini ab eo, qui vos vocávit in glóriam Christi, in áliud evangélium.

Hoc ergo exórdio, causæ quæstiónem bréviter insinuávit. Quamquam et ipsa salutatióne, cum dicit se apóstolum, non ab homínibus, neque per hóminem, quod in nulla ália epístola dixísse invenítur, satis osténdit, et illos qui tália persuadébant, non esse a Deo, sed ab homínibus; et céteris Apóstolis, quantum ad auctoritátem testimónii evangélici pértinet, ímparem se habéri non oportére: quandóquidem non ab homínibus, neque per hóminem, sed per Iesum Christum et Deum Patrem se apóstolum nóverit.


Originala teksto: Augustinus († 430): Expositio sancti Augustini episcopi in Epistolam ad Galatas, Præfatio; en: Patrologia Latina 35, 2105-2107

Dua Responsorio


Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

Antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota.

Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. – Gal 3, 24-25.23

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Vi estas la lumo de la mondo.
Via lumo lumu antaŭ homoj,
por ke ili vidu viajn bonajn farojn,
kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo. – el Mat 5, 14.16

Ciklo B

¶ Matene, antaŭ ol la nokto pasis,
Jesuo leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon,
kaj tie preĝadis. – Mar 1, 35

Ciklo C

¶ Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion;
tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. – el Luk 5, 5

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Via lumo lumu kiel lampo,
kiun oni metas sur la lampingon,
por ke ĝi lumu sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. – kp. Mat 5, 15-16

Ciklo B

¶ Kaj Simon kaj liaj kunuloj diris al li: Ĉiuj vin serĉas.
Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn,
por ke mi tie ankaŭ prediku;
ĉar por tio mi venis. – el Mar 1, 36-38

Ciklo C

¶ Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo. –
Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj. – el Luk 5, 8.10

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo