Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 5a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Gal 2, 11 - 3, 14


El la letero al la Galatoj

Sed kiam venis Kefas al Antioĥia, mi lin rezistis vizaĝon kontraŭ vizaĝo, ĉar li estis mallaŭdinda. Ĉar antaŭ ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmanĝis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido. Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke eĉ Barnabas mem fortiriĝis per ilia hipokriteco. Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laŭ la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaŭ ĉiuj: Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laŭ Judismo? Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj, sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo; tial, ke per faroj de la leĝo neniu karno praviĝos.

Sed se, dezirante praviĝi en Kristo, ni mem montriĝis pekuloj, ĉu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne! Ĉar se mi rekonstruas tion, kion mi detruis, mi montras min pekulo. Ĉar per la leĝo mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu. Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi. Mi ne vanigas la gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis.

Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita. Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido? Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas? Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana. Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?

Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham. Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante: Beniĝos per vi ĉiuj gentoj. Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abraham. Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin. Sed ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la leĝo, estas evidente; ĉar: La virtulo vivos per fido; kaj la leĝo ne rilatas al fido; sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili. Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo; por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

Unua Responsorio


Praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo. Ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo.

Praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo. Ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo.

Se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis.

Ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo. Ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo. – el Gal 2, 16.21

Dua Legaĵo – Origenes


El la predikoj de la sacerdoto Origeno pri la Genezo

Sacrificium Abrahæ

Accépit Abraham ligna ad holocáustum, et superpósuit ea Isaac fílio suo, et accépit ignem in mánibus suis et gládium, et abiérunt simul. Quod ipse sibi ligna ad holocáustum portat Isaac, illa figúra est, quod et Christus ipse sibi baiulávit crucem et tamen portáre ligna ad holocáustum sacerdótis offícium est. Fit ergo ipse hóstia et sacérdos. Sed et quod ádditur: et abiérunt ambo simul, ad hoc refértur. Cum enim Abraham velut sacrificatúrus ignem portáret et cultrum, Isaac non vadit post ipsum, sed cum ipso, ut ostendátur cum ipso páriter fungi sacerdótio.

Quid post hæc? Dixit, inquit, Isaac ad Abraham patrem suum: Pater. Et hæc pro témpore a fílio proláta tentatiónis est vox. Quómodo enim putas immolándus fílius per hanc vocem víscera patérna concússit? Et quamvis Abraham rigídior esset pro fide, reddit tamen étiam ipse affectiónis vocem et respóndit: Quid est, fili? At ille: Ecce, inquit, ignis et ligna, ubi ovis est ad holocáustum? Ad hæc respóndit Abraham: Deus providébit sibi ovem ad holocáustum, fili.

Movet me Abrahæ satis díligens et cauta respónsio. Néscio quid vidébat in spíritu, quia non de præsénti, sed de futúro dicit: Deus providébit ipse sibi ovem; futúra respóndit fílio de præséntibus requirénti. Ipse namque sibi Dóminus ovem providébat in Christo.

Exténdit Abraham manum suam, ut accíperet gládium, et iuguláret fílium suum, et vocávit eum ángelus Dómini de cælo, et dixit: Abraham, Abraham. At ille dixit: Ecce ego. Et dixit: Ne inícias manum tuam super púerum, neque fácias ei quidquam. Nunc enim cognóvi quia tu times Deum. Conferámus hæc cum Apóstoli dictis, ubi dicit de Deo: Qui próprio Fílio suo non pepércit, sed pro nobis ómnibus trádidit illum. Vide Deum magnífica cum homínibus liberalitáte certántem. Abraham mortálem fílium non moritúrum óbtulit Deo, Deus immortálem Fílium pro ómnibus trádidit morti.

Et respíciens Abraham óculis suis vidit, et ecce áries tenebátur córnibus in virgúlto Sabech. Díximus, puto, in superióribus quod Isaac formam géreret Christi, sed et áries hic nihilóminus formam Christi gérere vidétur. Sed quómodo Christo utérque convéniat, et Isaac qui non est iugulátus, et áries qui iugulátus est, óperæ prétium est nóscere. Christus Verbum Dei est, sed Verbum caro factum est.

Pátitur ergo Christus, sed in carne; et pértulit mortem, sed caro, cuius hic áries forma est: sicut et Ioánnes dicébat: Ecce Agnus Dei, ecce qui tollit peccáta mundi. Verbum vero in incorruptióne permánsit, quod est secúndum spíritum Christus, cuius imágo est Isaac. Ideo ipse et hóstia est et póntifex secúndum spíritum. Nam qui offert hóstiam Patri secúndum carnem, ipse in altári crucis offértur.


Originala teksto: Origenes († ĉ. 254): Homilia in Genesim 8, 6.8.9; en: Patrologia Græca 12, 206-209

Dua Responsorio


Ili prenis Jesuon por krucumi lin. Kaj Jesuo eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota.

Ili prenis Jesuon por krucumi lin. Kaj Jesuo eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota.

Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis ĝin sur sian filon Isaak.

Kaj Jesuo eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ili prenis Jesuon por krucumi lin. Kaj Jesuo eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota. – kp. Joh 19, 16-17; Gen 22, 6a

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo