Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 5a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Gal 5, 1-25


El la letero al la Galatoj

Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco. Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos. Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon. Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco. Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido. Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron? Ĉi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas. Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason. Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas. Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita. Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu.

Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos. Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi tiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.

Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo. Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio. Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezemo, bonkoreco, fideleco, mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.

Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj. Se ni vivas per la Sinjoro, en la Spirito ni ankaŭ iradu.

Unua Responsorio


Se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo. La frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco.

Se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo. La frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco.

Se ni vivas per la Sinjoro, en la Spirito ni ankaŭ iradu.

La frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo. La frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco. – Gal 5, 18.22a.25

Dua Legaĵo – Leo Magnus


El la predikoj de la sankta papo Leono la Granda

Dignitatem tuæ cognosce naturæ

Nascens Dóminus noster Iesus Christus homo verus, qui numquam déstitit esse Deus verus, novæ creatúræ in se fecit exórdium, et in ortus sui forma dedit humáno géneri spiritále princípium. Quæ hoc sacraméntum mens comprehéndere, quæ hanc grátiam váleat lingua narráre? Redit in innocéntiam iníquitas, et in novitátem vetústas; in adoptiónem véniunt aliéni, et in hereditátem ingrediúntur extránei.

Expergíscere, o homo, et dignitátem tuæ cognósce natúræ. Recordáre te factum ad imáginem Dei; quæ, etsi in Adam corrúpta, in Christo tamen est reformáta. Utere quómodo uténdum est visibílibus creatúris, sicut úteris terra, mari, cælo, áere, fóntibus atque flumínibus; et quidquid in eis pulchrum atque mirábile est, refer ad laudem et glóriam Conditóris.

Lucem corpóream sensu tange corpóreo, et toto mentis afféctu illud verum lumen ampléctere quod illúminat omnem hóminem veniéntem in hunc mundum, et de quo dicit Prophéta: Accédite ad eum, et illuminámini, et vultus vestri non erubéscent. Si enim templum Dei sumus, et Spíritus Dei hábitat in nobis, plus est quod fidélis quisque in suo habet ánimo, quam quod mirátur in cælo.

Non ítaque vobis, dilectíssimi, hoc aut indícimus, aut suadémus, ut despiciátis ópera Dei, aut contrárium áliquid fídei vestræ, in iis quæ Deus bonus bona cóndidit, æstimétis; sed ut omni creaturárum spécie et univérso huius mundi ornátu rationabíliter et temperánter utámini: Quæ enim vidéntur, sicut ait Apóstolus, temporália sunt; quæ autem non vidéntur ætérna sunt.

Unde quia ad præséntia sumus nati, ad futúra autem renáti, non temporálibus bonis déditi, sed ætérnis simus inténti; et ut spem nostram possímus própius intuéri, cogitémus quid natúræ nostræ grátia divína contúlerit. Audiámus Apóstolum dicéntem: Mórtui enim estis, et vita vestra abscóndita est cum Christo in Deo. Cum autem Christus apparúerit vita vestra, tunc et vos apparébitis cum ipso in glória, qui vivit et regnat cum Patre et Spíritu Sancto per ómnia sæcula sæculórum. Amen.


Originala teksto: Leo Magnus († 461): Sermo 7 in Nativitate Domini, 2.6; en: Patrologia Latina 54, 217-218. 220-221

Dua Responsorio


Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi. Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi.

Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi. Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi.

Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; mia Dio, Vin mi altigas.

Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi. Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi. – el Tob 12, 16

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo