Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 5a Ordinara Semajno > Sabato
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Gal 5, 25 - 6, 18


El la letero al la Galatoj

Se ni vivas per la Sinjoro, en la Spirito ni ankaŭ iradu. Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas. Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo. Ĉar ĉiu devas subteni sian propran portaĵon.

Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj. Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos. Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane.

Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidiĝi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo. Ĉar eĉ tiuj mem, kiuj cirkumcidiĝas, ne observas la leĝon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidiĝu, por ke ili fanfaronu pri via karno. Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.

Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo. Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.

De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.

La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.

Unua Responsorio


Ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

Ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas.

Kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. – Gal 6, 7b-8; Joh 6,63a

Dua Legaĵo – Isaac de Stella


El prediko de la beata abato Isaak el Stella

De caritatis præeminentia

Quare parum sollíciti sumus, fratres, occasiónes salútis quærere in altérutrum, ut ubi magis necessárium vidérimus magis ínvicem subveniámus et altérutrum ónera fratérna portémus? Hoc enim ádmonens beátus Apóstolus ait: Alter alteríus ónera portáte, et sic adimplébitis legem Christi; et álibi: Supportántes, inquit, ínvicem in caritáte. Ipsa nimírum lex Christi est.

Quod in fratre meo — aut ex necessitáte, aut ex infirmitáte córporis sive morum — incorrigíbile cerno, quare non porto patiénter, consólor libénter, sicut scriptum est: Púeri eórum in úmeris portabúntur et super génua consolabúntur? An quia illa mihi deest quæ ómnia suffert, quæ pátiens est ut portet, benígna ut amet?

Hæc útique lex Christi est qui vere languóres nostros tulit passióne et dolóres portávit compassióne, amans quos portávit, portans quos amávit. Qui autem fratrem in necessitáte aggréditur, qui infirmitáti eius cuiuscúmque géneris insidiátur, legi diáboli se procul dúbio subdit et eam implet. Compatiéntes ítaque ínvicem simus et fraternitátis amatóres, infirmitátum portatóres, vitiórum insectatóres.

Omnis enim disciplína quæ caritátem Dei et ob ipsum próximi caritátem sectátur sincérius, quibuscúmque observántiis vel hábitu vivat, a Deo plus acceptátur. Ipsa enim est cáritas propter quam fíeri vel non fíeri, mutári vel non mutári ómnia debent. Ipsa enim est et princípium quare et finis ad quem dírigi ómnia decet. Nihil enim fit culpabíliter quod pro ea et secúndum eam fit veráciter.

Quam nobis ipse præstáre dignétur, cui sine hac placére non póssumus, et sine quo omníno nihil póssumus, qui vivit et regnat Deus per immortália sæcula. Amen.


Originala teksto: Isaac de Stella († 1169): Sermo 31; en: Patrologia Latina 194, 1292-1293

Dua Responsorio


Jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian.

Jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian.

La tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene:

ke ni amu unu la alian.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian. – 1 Joh 3, 11; Gal 5, 14

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo