Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 6a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sen 10, 6-32


El la libro de la Sentencoj

Beno estas sur la kapo de piulo;
Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
La memoro de piulo estas benata;
Sed la nomo de malpiuloj forputros.
Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn;
Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.

Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere;
Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.
Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon;
Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.
La buŝo de piulo estas fonto de vivo;
Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
Malamo kaŭzas malpacon;
Sed amo kovras ĉiujn pekojn.
Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo;
Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo.

Saĝuloj konservas la scion;
Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo.
La havo de riĉulo estas lia fortika urbo;
Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo.
La laborpago de piulo estas por la vivo;
La enspezoj de malpiulo estas por peko.
Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo;
Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro.

Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon;
Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo.
Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko;
Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa.
La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento;
La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
La lipoj de piulo gvidas multajn;
Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo.

La beno de la Eternulo riĉigas,
Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi.
Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon;
Kaj saĝo, por saĝulo.
Kio timigas malpiulon, tio trafos lin;
Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.
Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas;
Sed piulo havas eternan fundamenton.
Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj,
Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.

La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn;
Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.
La atendo de piuloj fariĝos ĝojo;
Sed la espero de malpiuloj pereos.
La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo,
Sed pereo por la malbonfarantoj.
Piulo neniam falpuŝiĝos;
Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.
La buŝo de piulo eligas saĝon;
Sed lango falsema estos ekstermita.
La lipoj de piulo anoncas favoraĵon,
Kaj la buŝo de malpiuloj malicaĵon.

Unua Responsorio


La buŝo de virtulo parolas saĝon, kaj lia lango diras justecon. La ordonoj de lia Dio estas en lia koro.

La buŝo de virtulo parolas saĝon, kaj lia lango diras justecon. La ordonoj de lia Dio estas en lia koro.

Virtulo estos memorata eterne. Malbonan famon li ne timos.

La ordonoj de lia Dio estas en lia koro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La buŝo de virtulo parolas saĝon, kaj lia lango diras justecon. La ordonoj de lia Dio estas en lia koro. – el Psa 37, 30-31; 112, 6-7

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la klarigoj de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la psalmoj

Aperi os tuum Dei verbo

Sit nobis semper in corde et ore meditátio sapiéntiæ et lingua tua loquátur iudícium, lex Dei tui in corde sit tuo. Ideo tibi dicit Scriptúra: Loquéris in illis sedens in domo, ámbulans in via, dormítans, resúrgens. Loquámur ergo Dóminum Iesum, quia ipse est sapiéntia, ipse est verbum, et Verbum Dei.

Nam et hoc scriptum est: Aperi os tuum verbo Dei. Ipsum spirat qui sermónes eius résonat et verba meditátur. Ipsum semper loquámur. Cum de sapiéntia lóquimur, ipse est; cum de virtúte lóquimur, ipse est; cum de iustítia lóquimur, ipse est; cum de pace lóquimur, ipse est; cum de veritáte et vita et redemptióne lóquimur, ipse est.

Aperi os tuum Dei verbo, scriptum est. Tu áperi, ille lóquitur. Ideo dixit David: Audiam quid loquátur in me Dóminus et ipse Dei Fílius dicit: Aperi os tuum, et adimplébo illud. Sed non omnes ut Sálomon possunt percípere sapiéntiæ perfectiónem, non omnes ut Dániel; ómnibus tamen pro possibilitáte infúnditur spíritus sapiéntiæ, sed ómnibus qui fidéles sunt. Si credas, habes spíritum sapiéntiæ.

Ideo meditáre semper, lóquere quæ Dei sunt, sedens in domo. Domum póssumus accípere ecclésiam, póssumus domum accípere interiórem in nobis, ut intra nos loquámur. Cum consílio lóquere, ut effúgias peccátum, ne íncidas per multilóquium. Sedens lóquere tecum quasi qui iúdices. In via lóquere, ne umquam vaces. In via lóqueris, si in Christo loquáris, quia via Christus est. In via lóquere tibi, lóquere Christo. Audi quómodo illi loquáris: Volo, inquit, viros in omni loco oráre, levántes puras manus suas sine ira et disceptatióne. Lóquere, o homo, dormítans, ne tibi somnus mortis obrépat. Audi quómodo dormítans loquáris: Si dédero somnum óculis meis et pálpebris meis dormitatiónem, donec invéniam locum Dómino, tabernáculum Deo Iacob.

Cum surges vel resúrges, ipsum lóquere, ut ímpleas quod iubéris. Audi quómodo te Christus, éxcitet. Anima tua dicit: Vox fratris mei pulsat ad iánuam, et Christus ait: Aperi mihi, soror mea sponsa. Audi quómodo tu exsúscites Christum. Anima dicit: Adiurávi vos, fíliæ Ierúsalem, si suscitavéritis et resuscitavéritis caritátem. Cáritas Christus est.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Explanationes Psalmorom, Ps 36, 65-66; en: CSEL 64, 123-125

Dua Responsorio


Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto; por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto; por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco,

por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto; por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo. – el 1 Kor 1, 30-31; Joh 1, 16

Preĝo


Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas Vian vorton,
igu nin indaj fariĝi daŭra loĝejo por Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo