Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 6a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sen 15, 8-9.16-17.25-26.29.33; 16, 1-9; 17, 5


El la libro de la Sentencoj

Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo;
Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.
Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo;
Sed kiu celas virton, tiun Li amas.
Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo,
Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi.
Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo,
Ol grasa bovo, sed kun malamo.

La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas;
Sed Li gardas la limojn de vidvino.
Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo;
Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.
La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj;
Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas.
La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon,
Kaj humileco troviĝas antaŭ honoro.

Al la homo apartenas la projektoj de la koro;
Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.
Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj;
Sed la Eternulo esploras la spiritojn.
Transdonu al la Eternulo viajn farojn;
Tiam viaj entreprenoj staros forte.
Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon;
Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono.

Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo;
Kaj li certe ne restos ne punita.
Per bono kaj vero pardoniĝas peko;
Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.

Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo,
Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.
Pli bona estas malmulto, sed kun justeco,
Ol granda profito, sed maljusta.
La koro de homo pripensas sian vojon;
Sed la Eternulo direktas lian iradon.

Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton;
Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.

Unua Responsorio


Ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu.

Ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu.

La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon, kaj humileco troviĝas antaŭ honoro.

La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu. – el Rea 6, 12-13; Sen 15,33

Dua Legaĵo – Augustinus


El komentario de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la letero al la Galatoj

Desiderium cordis in Deum fertur

Quid nobis promíssum est? Símiles ei érimus, quóniam vidébimus eum sícuti est. Quómodo pótuit, lingua sónuit; cétera corde cogiténtur. Quid enim vel ipse Ioánnes dixit ad comparatiónem eius qui est, vel quid a nobis potest dici homínibus longe impáribus méritis ipsíus?

Redeámus ergo ad illam unctiónem ipsíus, redeámus ad illam unctiónem quæ intus docet, quod loqui non póssumus, et quia modo vidére non potéstis, offícium vestrum in desidério sit.

Tota vita christiáni boni sanctum desidérium est. Quod autem desíderas, nondum vides: sed desiderándo capax effíceris, ut cum vénerit, quod vídeas, impleáris.

Sicut enim si velis implére áliquem sinum, et nosti quam magnum est quod dábitur, exténdis sinum vel sacci vel utris vel alicúius rei: nosti quantum missúrus es, et vides quia angústus est sinus; extendéndo facis capaciórem: sic Deus differéndo exténdit desidérium, desiderándo exténdit ánimum, extendéndo facit capácem.

Desiderémus ergo, fratres, quia impléndi sumus. Vidéte Paulum extendéntem sinum, ut possit cápere quod ventúrum est. Ait enim: Non quia iam accéperim, aut iam perféctus sim: fratres, ego me non árbitror apprehendísse.

Quid ergo agis in hac vita, si nondum apprehendísti? Unum autem, quæ retro oblítus, in ea quæ ante sunt exténtus, secúndum intentiónem sequor ad palmam supérnæ vocatiónis. Exténtum se dixit et secúndum intentiónem sequi se dixit. Minórem se sentiébat ad capiéndum, quod óculus non vidit nec auris audívit nec in cor hóminis ascéndit.

Hæc est vita nostra, ut desiderándo exerceámur. Tantum autem nos exércet sanctum desidérium, quantum desidéria nostra amputavérimus ab amóre sæculi. Iam díximus aliquándo: Exináni quod impléndum est. Bono impléndus es, funde malum.

Puta quia melle te vult implére Deus: si acéto plenus es, ubi mel pones? Fundéndum est quod portábat vas: mundándum est ipsum vas; mundándum est, etsi cum labóre, cum tritúra, ut fiat aptum cuídam rei.

Mel dicámus, aurum dicámus, vinum dicámus; quidquid dícimus quod dici non potest, quidquid vólumus dícere: Deus vocátur. Et quod dícimus Deus, quid díximus? Duæ istæ sýllabæ sunt totum quod exspectámus. Quidquid ergo dícere valúimus, infra est: extendámus nos in eum, ut, cum vénerit, ímpleat. Símiles enim ei érimus; quóniam vidébimus eum sícuti est.


Originala teksto: Augustinus († 430): Tractatus in Epistolam primam Ioannis, 4, 6; en: Patrologia Latina 35, 2008-2009

Dua Responsorio


Serĉu plezuron ĉe la Eternulo. Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

Serĉu plezuron ĉe la Eternulo. Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin.

Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Serĉu plezuron ĉe la Eternulo. Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro. – el Psa 37, 4-5

Preĝo


Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas Vian vorton,
igu nin indaj fariĝi daŭra loĝejo por Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo