Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 7a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Koh 8, 5 - 9, 10


El la libro Kohelet

Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de saĝulo. Ĉar por ĉiu afero estas ĝia tempo kaj ĝia maniero; kaj granda estas por la homo la malbono de tio, ke li ne scias, kio estos; ĉar kiu diros al vi, kiel estos? Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.

Ĉion ĉi tion mi vidis, kaj mi atentis ĉiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono. Kaj ankaŭ mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo. Ĉar ne baldaŭ estas farata juĝo kontraŭ malbonaj faroj, tial plene kuraĝas la koro de homidoj fari malbonon. Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin. Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos sin longe, simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion.

Ekzistas vantaĵo, kiu fariĝas sur la tero: ekzistas virtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio fariĝas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.

Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno. Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni saĝecon, kaj por ĉirkaŭrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis ĉiujn farojn de Dio: tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se eĉ saĝulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.

Al ĉio ĉi tio mi direktis mian koron, por esplori ĉion ĉi tion, ke la virtuloj kaj saĝuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas. Al ĉiuj estas la sama sorto: al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la ĵuranto kaj al tiu, kiu timas ĵuron.

Ĉi tio estas malbona en ĉio, kio fariĝas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por ĉiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencaĵo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj. Ĉar kiu troviĝas inter la vivuloj, tiu havas ankoraŭ esperon; ĉar eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita. Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio fariĝas sub la suno. Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn. En ĉiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.

Ĝuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por ĉiuj viaj vantaj tagoj; ĉar ĉi tio estas via apartenaĵo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno. Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion faru; ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo, en Ŝeol, kien vi iros.

Unua Responsorio


Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas. Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.

Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas. Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.

Homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj fariĝas sub la suno.

Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas. Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio. – el 1 Kor 2, 9-10; el Koh 8, 17

Dua Legaĵo – Gregorius Agrigentinuso


El la Komentario de la sankta episkopo Gregoro el Agrigento pri la libro Kohelet

Exsultet anima mea in Domino

Veni, cómede in lætítia panem tuum et bibe in corde bono vinum tuum, quóniam iam complacuérunt Deo ópera tua.

Si dictum hoc óbvio vulgatóque sensu declaráre velímus, haud impróprie dicámus iustam vidéri cohortatiónem, qua nos Ecclesiástes ádmonet, ut símplicem vivéndi ratiónem ampléxi ac sincéræ erga Deum fídei doctrínis addícti, panem in lætítia manducémus et vinum bibámus in corde bono; ut neque in verba malítiæ prolabámur, nec ullo in anfráctu versémur; sed pótius et recta semper cogitémus et, quantum fas est, misericórdia et liberalitáte egéntibus et mendícis subveniámus: iis nimírum et stúdiis déditi et factis, quibus Deus ipse delectátur.

At vero anagóges rátio ad altiórem cogitatiónem nos évehit, et cæléstem ac mýsticum panem reputáre docet, qui de cælo descéndit, et vitam áttulit mundo: et spiritále item vinum bíbere in corde bono, illud scílicet, quod e látere prófluit veræ vitis sub salutíferæ passiónis tempus. De quibus ait salútis nostræ Evangélium: Et cum accepísset Iesus panem, ac benedixísset, dixit sanctis discípulis et apóstolis suis: Accípite, manducáte: hoc est corpus meum, quod pro vobis frángitur in remissiónem peccatórum; simíliter et cálicem, et dixit: Bíbite ex eo omnes: hic est sanguis meus novi testaménti, qui pro vobis et multis effúnditur in remissiónem peccatórum. Qui enim hunc panem mandúcant et mýsticum bibunt vinum, lætántur revéra et exsúltant atque inclamáre possunt: Dedísti lætítiam in cor nostrum.

Porro hunc, ut árbitror, panem atque hoc vinum in Proverbiórum quoque libro designávit Dei sapiéntia per se ipsa subsístens, Christus servátor noster, cum ait: Veníte, comédite panem meum, et bíbite vinum, quod míscui vobis, mýsticam índicans Verbi participatiónem. Ad quos enim hæc pro dignitáte pertíneat, eórum omni témpore vestiménta, sive lucis ópera, non minus quam lŭ cándida inveniúntur, quemádmodum et in Evangéliis Dóminus ait: Sic lúceat lŭ vestra coram homínibus, ut vídeant ópera vestra bona et gloríficent Patrem vestrum, qui in cælis est. Quin et óleum in cápite eórum perpétuo redundáre vidébitur, Spíritus nempe veritátis, qui prótegat et ab omni peccáti iniúria víndicet.


Originala teksto: Gregorius Agrigentinus († post 603): Explanatio super Ecclesiasten, Liber 8, 6; en: Patrologia Græca 98, 1071-1074

Dua Responsorio


La Eternulon estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo.

La Eternulon estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo.

La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko.

Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulon estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo. – el Psa 16, 8-9.5

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo