Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 9a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato: 2020-09-04


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 38, 1-30


El la libro Ijob

La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:

Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon
Per vortoj sensencaj?
Zonu kiel viro viajn lumbojn;
Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron?
Diru, se vi havas scion.
Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias?
Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron?
Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj,
Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon,
Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj
Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?
Kiu fermis la maron per pordoj,
Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino;
Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto
Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj,
Kaj starigis al ĝi limon
Kaj faris riglilojn kaj pordojn,
Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu,
Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?

Ĉu vi en via vivo iam ordonis al la mateno,
Montris al la matenruĝo ĝian lokon,
Ke ĝi kaptu la randojn de la tero,
Kaj ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi;
Ke ilia internaĵo renversiĝu kiel koto,
Kaj ke ili tute konfuziĝu;
Ke de la malpiuloj forpreniĝu ilia lumo,
Kaj ilia malhumila brako estu rompita?
Ĉu vi venis ĝis la fontoj de la maro?
Kaj ĉu vi iradis sur la fundo de la abismo?
Ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto?
Kaj ĉu vi vidis la pordegon de la mallumego?
Ĉu vi pririgardis la larĝon de la tero?
Diru, ĉu vi scias ĉion ĉi tion?
Kie estas la vojo al la loĝejo de la lumo,
Kaj kie estas la loko de la mallumo,
Ke vi konduku ĝin al ĝia limo,
Kaj ke vi rimarku la vojeton al ĝia domo?
Ĉu vi sciis, kiam vi naskiĝos
Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?

Ĉu vi venis al la devenejo de la neĝo,
Kaj ĉu vi vidis la devenejon de la hajlo,
Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado,
Por la tago de batalo kaj milito?
Kie estas la vojo, laŭ kiu dividiĝas la lumo,
Diskuras la orienta vento super la teron?
Kiu destinis direkton por la fluo
Kaj vojon por la tondra fulmo,
Por doni pluvon sur teron, kie neniu troviĝas,
Sur dezerton senhoman,
Por nutri dezerton kaj stepon
Kaj kreskigi verdan herbon?
Ĉu la pluvo havas patron?
Aŭ kiu naskigis la gutojn de roso?
El kies ventro eliris la glacio?
Kaj kiu naskis la prujnon sub la ĉielo?
Simile al ŝtono malmoliĝas la akvo,
Kaj la supraĵo de la abismo kunfirmiĝas.

Unua Responsorio


Homo, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel?

Homo, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel?

Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel?

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Homo, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel? – laŭ Rom 9, 20; Ijo 38, 3

Dua Legaĵo – Gregorius Magnus


El la libroj pri moralo de la sankta papo Gregoro la unua, la Granda, koncerne Ijobon

Ecclesia progreditur quasi aurora consurgens.

Quia diluculum vel aurora a tenebris in lucem vertitur, non immerito diluculi vel aurorae nomine omnis electorum Ecclesia designatur. Ipsa namque dum ab infidelitatis nocte ad lucem fidei ducitur, velut aurorae more in diem post tenebras splendore supernae claritatis aperitur. Unde et bene in Canticis canticorum dicitur: Quae est ista quae progreditur quasi aurora consurgens? Sancta enim Ecclesia caelestis vitae praemia appetens, aurora vocata est, quia dum peccatorum tenebras deserit, iustitiae luce fulgescit.
Habemus tamen subtilius aliquid quod considerata qualitate diluculi vel aurorae pensemus. Aurora namque vel diluculum noctem quidem praeterisse nuntiant, nec tamen diei claritatem integram ostentant; sed dum illam pellunt, hanc suscipiunt, lucem tenebris permixtam tenent. Quid itaque in hac vita omnes qui veritatem sequimur, nisi aurora vel diluculum sumus? quia et quaedam iam quae lucis sunt agimus, et tamen in quibusdam adhuc tenebrarum reliquiis non caremus. Per Prophetam quippe Deo dicitur: Non iustificabitur in conspectu tuo omnis vivens. Rursumque scriptum est: In multis offendimus omnes.
Unde Paulus cum diceret: Nox praecessit, nequaquam subdidit: Dies venit, sed: Dies autem appropinquavit. Qui enim post discessum noctis iam non venisse sed appropinquasse diem insinuat, esse se procul dubio ante solem post tenebras adhuc in aurora demonstrat.
Tunc autem plene sancta electorum Ecclesia dies erit, cum ei admixta peccati umbra iam non erit. Tunc plene dies erit, quando interni luminis perfecto fervore claruerit. Unde et bene haec aurora quasi adhuc in transitu demonstratur, cum dicitur: Et ostendisti aurorae locum suum. Cui enim locus suus ostenditur, profecto ex alio ad aliud vocatur. Quid est enim locus aurorae, nisi perfecta claritas visionis aeternae? Ad quem cum perducta venerit, iam de transactae noctis tenebris nihil habet. Ad locum suum pertingere aurora satagebat, cum Psalmista diceret: Sitivit anima mea ad Deum vivum; quando veniam et apparebo ante faciem Dei? Ad hunc locum quem cognoverat pervenire aurora festinabat, cum Paulus desiderium habere se diceret dissolvi et cum Christo esse. Et rursum: Mihi vivere Christus est, et mori lucrum.


Originala teksto: Gregorius Magnus († 604), Libri Moralium in Iob, Lib. 29, 2-4; en: Patrologia Latina 76, 478-480

Dua Responsorio


Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi, pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo.

Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi, pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo.

Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo,

pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi, pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo. – Flp 1, 3.6.9

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo