Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 9a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-09-04


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 40, 1-14; 42, 1-6


El la libro Ijob

Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:

Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo?
La mallaŭdanto de Dio tion respondu.

Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:

Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi?
Mi metas mian manon sur mian buŝon.
Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos;
Tion mi ne faros duan fojon.)

Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:

Zonu kiel viro viajn lumbojn;
Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton,
Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
Se vi havas tian brakon, kiel Dio,
Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu,
Vestu vin per gloro kaj belegeco;
Elverŝu la furiozon de via kolero;
Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin;
Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
Kaŝu ilin ĉiujn en la tero;
Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
Tiam Mi gloros vin,
Se via dekstra mano vin helpos.

Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:

Mi scias, ke Vi ĉion povas fari,
Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.
Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon?
Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj,
Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.
Aŭskultu, kaj mi parolos;
Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.
Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi;
Sed nun mia okulo Vin vidis.
Tial mi faras al mi riproĉon,
Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

Unua Responsorio


Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi; sed nun mia okulo Vin vidis. Tial mi faras al mi riproĉon, kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi; sed nun mia okulo Vin vidis. Tial mi faras al mi riproĉon, kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; tion mi ne faros duan fojon. Mi metas mian manon sur mian buŝon,

kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi; sed nun mia okulo Vin vidis. Tial mi faras al mi riproĉon, kaj mi pentas en polvo kaj cindro. – Ijo 42, 5-6; 40, 5.4b

Dua Legaĵo – Balduinus Cantuariensis


El la traktatoj de la episkopo Baldueno el Kantuario (Kanterburo)

Dominus discretor cogitationum et intentionum cordis

Novit Dominus cogitationes et intentiones cordis nostri, haud dubium quin sibi omnes, nobis vero illas novit, quas per gratiam discretionis nos discernere facit, quales sint. Spiritus autem, qui est in homine, non totum novit quod est in homine et de cogitationibus suis, quas consentiens vel non consentiens sentit, non semper ut in re est, ita sentit. Et quas ante oculos mentis cernit, oculis caligantibus subtiliter non discernit.

Saepe enim a propria cogitatione, vel ab homine, vel a tentatore, sub specie pietatis ingeritur, quod praemium virtutis ante oculos Dei non meretur. Sunt enim quaedam verarum virtutum similitudines et similiter vitiorum, quae oculis cordis illudunt, et quasi quibusdam praestigiis aciem mentis ita perstringunt, ut saepe species boni apparere videatur in re non bona, et item species mali in re non mala: quae est pars miseriae et ignorantiae nostrae, multum nobis dolenda multumque timenda.

Scriptum est enim: Sunt viae, quae videntur homini rectae, quarum finis ad inferna deducit. Pro quo vitando periculo beatus Ioannes nos admonet dicens: Probate spiritus, si ex Deo sunt. Quis autem probare potest, si ex Deo sunt spiritus, nisi a Deo data sit ei discretio spirituum, ut spiritales cogitationes, affectiones et intentiones subtiliter et vero iudicio examinare queat? Discretio vero mater omnium virtutum, et ipsa singulis necessaria est, sive in regimine alienae vitae, sive in directione vel correctione propriae.

Recta est cogitatio faciendorum, quae Dei nutu regitur, pia est intentio quae simpliciter in ipsum dirigitur. Ita demum totum corpus vitae nostrae vel cuiuscumque actionis nostrae lucidum erit, si fuerit oculus simplex. Oculus autem simplex et oculus est, et simplex, quia per rectam cogitationem videt, quid faciendum est, et per piam intentionem simpliciter agit, quod dupliciter faciendum non est. Recta cogitatio errorem non admittit; pia intentio fictionem excludit. Haec est autem vera discretio, rectae cogitationis et piae intentionis coniunctio.

Omnia ergo in luce discretionis agenda sunt, sicut in Deo et coram Deo.


Originala teksto: Balduinus Cantuariensis († 1190): Tractatus 6; en: Patrologia Latina 204, 466-467

Dua Responsorio


Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Fidu la Eternulon kaj faru bonon; loĝu sur la tero kaj konservu honestecon:

agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. – Miĥ 6, 8; Psa 37, 3

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo