Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 9a Ordinara Semajno > Sabato
Stato: 2020-09-04


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 42, 7-16


El la libro Ijob

Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:

Mia kolero ekflamis kontraŭ vi kaj kontraŭ viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob. Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.

Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.

Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe. Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo.

Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil ŝafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn. Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn. Al unu el ĉi tiuj li donis la nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuĥ. Kaj en la tuta lando ne troviĝis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedaĵon inter iliaj fratoj.

Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn ĝis la kvara generacio.

Unua Responsorio


La Eternulo diris al Elifaz: Vi kaj viaj du amikoj, ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob. Li preĝos por vi.

La Eternulo diris al Elifaz: Vi kaj viaj du amikoj, ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob. Li preĝos por vi.

Nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro via stulteco.

Li preĝos por vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo diris al Elifaz: Vi kaj viaj du amikoj, ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob. Li preĝos por vi. – kp. Ijo 42, 7-8

Dua Legaĵo – Tommaso d’Aquino (Thomas Aquinas)


El la ekzegezo de la sankta sacerdoto Tomaso el Akvino pri la evangelio laŭ Johano

Via perveniendi ad veram vitam

Via est ipse Christus, et ideo dicit: Ego sum via. Quod quidem satis habet rationem, nam per ipsum accessum habemus ad Patrem.
Sed quia ista via non est distans a termino, sed coniuncta, addit: Veritas et vita; et sic ipse simul est via et terminus. Via quidem secundum humanitatem, terminus secundum divinitatem. Sic ergo secundum quod homo, dicit: Ego sum via; secundum quod Deus, addit: Veritas et vita. Per quae duo terminus huius viae convenienter designatur.
Nam terminus huius viae finis est desiderii humani, homo autem duo praecipue desiderat: primo quidem veritatis cognitionem, quae est sibi propria; secundo sui esse continuationem, quod est commune omnibus rebus. Christus autem est via perveniendi ad veritatis cognitionem, cum tamen ipse sit veritas: Deduc me, Domine, in veritate, et ingrediar in via tua. Christus etiam est via perveniendi ad vitam, cum tamen ipse sit vita: Notas fecisti vias vitae.
Et ideo huius viae terminum per veritatem et vitam designavit; quae duo supra de Christo dicta sunt. Primo quidem quod ipse sit vita: unde in ipso vita erat; deinde quod sit veritas, quia erat lŭ hominum; lŭ autem veritas est.
Si ergo quaeras qua transeas, accipe Christum, quia ipse est via: Haec est via, ambulate in ea. Et Augustinus dicit: Ambula per hominem et pervenies ad Deum. Melius est enim in via claudicare, quam praeter viam fortiter ambulare. Nam qui in via claudicat, etiam si parum proficiscatur, appropinquat ad terminum; qui vero extra viam ambulat, quanto fortius currit, tanto magis a termino elongatur.
Si vero quaeras quo vadis, adhaere Christo, quia ipse est veritas, ad quam desideramus pervenire: Veritatem meditabitur guttur meum. Si quaeris quo permaneas, adhaere Christo, quia ipse est vita: Qui me inveniet, inveniet vitam, et hauriet salutem a Domino.
Adhaere ergo Christo, si vis esse securus: non enim poteris deviare, quia ipse est via. Unde qui ei adhaerent, non ambulant in invio, sed per viam rectam. Item non potest decipi, quia ipse est veritas, et docet omnem veritatem; dicit enim: In hoc natus sum et ad hoc veni, ut testimonium perhibeam veritati. Item non potest perturbari, quia ipse est vita et vitam dans, sicut dicit: Ego veni ut vitam habeant, et abundantius habeant.


Originala teksto: Thomas de Aquino († 1274): Expositio in Ioannem, Cap. 14, lect. 2

Dua Responsorio


Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe. Kaj liaj gefratoj konsolis lin. Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn.

Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe. Kaj liaj gefratoj konsolis lin. Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn.

Fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon.

Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe. Kaj liaj gefratoj konsolis lin. Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn. – el Ijo 42, 10-12; 1 Kor 10, 13b

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo