Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 10a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato: 2020-09-04


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jos 3, 1-17; 4, 14-19; 5, 10-12


El la libro Josuo

Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ili elmoviĝis de Ŝitim kaj alvenis al Jordan, li kaj ĉiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaŭ ol transiri. Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro, kaj ordonis al la popolo, dirante: Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas ĝin, tiam ekmoviĝu de viaj lokoj kaj iru post ili. Sed inter vi kaj ĝi devas esti interspaco de ĉirkaŭ du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimiĝu al ĝi, por ke vi sciu la vojon, laŭ kiu vi devas iri; ĉar vi ne iris laŭ tiu vojo antaŭe. Kaj Josuo diris al la popolo: Sanktigu vin, ĉar morgaŭ la Eternulo faros inter vi miraklojn. Kaj Josuo diris al la pastroj jene: Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaŭ la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaŭ la popolo.

Kaj la Eternulo diris al Josuo: En ĉi tiu tago Mi komencos altigi vin antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi. Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante: Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam stariĝu en Jordan. Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Aliru ĉi tien, kaj aŭskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio. Kaj Josuo diris: Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaŭ vi la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Ĥividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn: jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaŭ vi Jordanon. Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el ĉiu tribo. Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro.

Kaj kiam la popolo elmoviĝis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaŭ la popolo, kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempiĝis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena ĉe ĉiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado), tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo. Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon.

En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo. Kaj la Eternulo diris al Josuo jene: Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan. Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante: Supreniru el Jordan. Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj leviĝis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antaŭe laŭ ĉiuj siaj bordoj.

Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo.

Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jeriĥo. Kaj ili manĝis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la sama tago. Kaj la manao ĉesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili manĝis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili manĝis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.

Unua Responsorio


Sur seka tero Izrael transiris ĉi tiun Jordanon; ĉar la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan, kiel Li faris kun la Ruĝa Maro; por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta.

Sur seka tero Izrael transiris ĉi tiun Jordanon; ĉar la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan, kiel Li faris kun la Ruĝa Maro; por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta.

Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

Ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sur seka tero Izrael transiris ĉi tiun Jordanon; ĉar la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan, kiel Li faris kun la Ruĝa Maro; por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta. – el Jos 4, 22-25; Psa 114, 5

Dua Legaĵo – Origenes


El la predikoj de la sacerdoto Origeno pri la libro Josuo

De transitu Iordanis

In Iordane arca testamenti dŭ erat populo Dei. Consistit ordo sacerdotalis et leviticus, et aquae velut reverentiam quandam Dei ministris deferentes, cursum suum refrenant et coacervantur in cumulum, iter Dei populo innoxium concedentes. Et ne mireris cum haec gesta tibi erga priorem populum referuntur, tibi, christiane, qui per baptismi sacramentum Iordanis fluenta digressus es, divinus sermo maiora multo et celsiora promittit, iter tibi per aera ipsum et transitum pollicetur.

Audi etenim Paulum dicentem de iustis: Rapiemur, inquit, in nubibus obviam Christo in aera, et ita semper cum Domino erimus. Nihil omnino est quod metuat iustus, omnis ei creatura famulatur.

Audi denique quomodo etiam per prophetam promittit ei Deus dicens: Si transeas per ignem, flamma non aduret te, quoniam ego Dominus Deus tuus. Omnis igitur locus suscipit iustum, et omnis creatura exhibet debitum famulatum. Et ne existimes quod haec in prioribus quidem gesta sunt, in te vero qui nunc auditor horum es nihil tale geratur: omnia complentur in te secundum mysticam rationem. Etenim tu, qui nuper idololatriae tenebris derelictis, cupis ad audientiam divinae legis accedere, nunc primum AEgyptum derelinquis.

Cum catechumenorum aggregatus es numero et praeceptis ecclesiasticis parere coepisti, digressus es mare Rubrum, et in deserti stationibus positus, ad audiendam Dei legem et intuendum Moysis vultum per gloriam Domini revelatum cotidie vacas. Si vero ad mysticum baptismi veneris fontem et consistente sacerdotali et levitico ordine initiatus fueris venerandis illis magnificisque sacramentis, quae norunt illi quos nosse fas est, tunc etiam sacerdotum ministeriis Iordane digresso terram repromissionis intrabis, in qua te post Moysen suscipit Iesus et ipse tibi efficitur novi itineris dŭ.

Tu vero tantarum ac talium virtutum Dei memor, quod tibi mare divisum est, et quod aqua fluminis stetit, conversus ad ea dices: Quid tibi est, mare, quod fugisti? et tu Iordanis, quia conversus es retrorsum? Montes, quid exsultastis sicut arietes, et colles sicut agni ovium? Sed respondebit sermo divinus et dicet: A facie Domini commota est terra, a facie Dei Iacob, qui convertit petram in stagnum aquae et rupem in fontes aquarum.


Originala teksto: Origenes († ĉ. 254): Homilia in librum Iesu Nave 4, 1; en: Patrologia Græca 12, 842-843

Dua Responsorio


Grandaj estas Viaj juĝoj kaj ne facile klarigeblaj. Vi grandigis kaj glorigis Vian popolon.

Grandaj estas Viaj juĝoj kaj ne facile klarigeblaj. Vi grandigis kaj glorigis Vian popolon.

Sur la maro estis Via vojo, kaj Via irejo sur grandaj akvoj.

Vi grandigis kaj glorigis Vian popolon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Grandaj estas Viaj juĝoj kaj ne facile klarigeblaj. Vi grandigis kaj glorigis Vian popolon. – el Saĝ 17, 1; 19, 22; Psa 77, 20

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo