Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 10a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato: 2020-09-04


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jos 5, 13 - 6, 21


El la libro Josuo

Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jeriĥo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaŭ li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li: Ĉu vi estas nia, aŭ ĉu el niaj malamikoj? Kaj tiu diris: Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li: Kion mia sinjoro diros al sia sklavo? Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo: Demetu viajn ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.

Kaj Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita kontraŭ la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.

Kaj la Eternulo diris al Josuo: Vidu, Mi transdonis en vian manon Jeriĥon kaj ĝian reĝon kaj ĝiajn fortajn militistojn. Ĉirkaŭiru la urbon ĉiuj militistoj, ĉirkaŭiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj. Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj. Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekaŭdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per laŭta voĉo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, ĉiu rekte antaŭen.

Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili: Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo. Kaj li diris al la popolo: Iru, kaj ĉirkaŭiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaŭ la kesto de la Eternulo.

Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaŭ la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili. Kaj la armitoj iris antaŭ la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj. Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante: Ne kriu, kaj ne aŭdigu vian voĉon, kaj neniu vorto eliru el via buŝo, ĝis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios. Kaj la kesto de la Eternulo ekiris ĉirkaŭ la urbo, ĉirkaŭiris ĝin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro.

Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo. Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo, iris kaj senĉese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaŭ ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni senĉese trumpetis per trumpetoj. Kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj.

En la sepa tago ili leviĝis frue, kiam montriĝis la matena ĉielruĝo, kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili ĉirkaŭiris la urbon sep fojojn. Kaj ĉe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo: Ekkriu, ĉar la Eternulo transdonis al vi la urbon. Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, ĝi kaj ĉio, kio estas en ĝi; nur la malĉastistino Raĥab restu viva, ŝi kaj ĉiu, kiu estas kun ŝi en la domo; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn ni sendis. Sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin. Kaj la tuta arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.

Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekaŭdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per laŭta voĉo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, ĉiu rekte antaŭen, kaj ili prenis la urbon. Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.

Unua Responsorio


Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar urbon fortikigitan Vi faris ruino, kaj neniam ĝi rekonstruiĝos.

Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar urbon fortikigitan Vi faris ruino, kaj neniam ĝi rekonstruiĝos.

Per la fido la muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn.

Urbon fortikigitan Vi faris ruino, kaj neniam ĝi rekonstruiĝos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar urbon fortikigitan Vi faris ruino, kaj neniam ĝi rekonstruiĝos. – kp. Jes 25, 1-2; Heb 11, 30

Dua Legaĵo – Origenes


El la predikoj de la sacerdoto Origeno pri la libro Josuo

De expugnatione Iericho

Circumdatur Iericho, expugnari eam necesse est. Quomodo ergo expugnatur Iericho? Gladius non educitur adversus eam, aries non dirigitur, nec tela vibrantur, tubae solummodo sacerdotales adhibentur, et his Iericho muri subruuntur.

In figura enim mundi poni Iericho in Scripturis frequenter invenimus. Nam et in Evangelio quod dicitur homo de Ierusalem in Iericho descendisse et in latrones incurrisse, forma sine dubio erat illius Adae, qui de paradiso in huius mundi exsilium trusus est. Sed et caeci qui erant in Iericho, ad quos venit Iesus ut faceret eos videre, formam gerebant eorum qui in hoc mundo caecitate ignorantiae premebantur, ad quos venit Filius Dei. Haec ergo Iericho, id est mundus hic casurus est. Consummatio etenim saeculi iam dudum sanctis voluminibus pervulgata est.

Quomodo ergo ei consummatio dabitur? quibus organis? Vocibus, inquit, tubarum. Quarum tubarum? Paulus tibi secreti huius prodat arcanum. Audi ipse quid dicat: Canet, inquit, tuba, et mortui qui in Christo sunt, resurgent incorrupti, et ipse Dominus in iussu, in voce archangeli, et in tuba Dei descendet de caelo. Tunc ergo Iesus Dominus noster cum tubis vincet Iericho et prosternet eam, ita ut ex ea meretrix sola salvetur et omnis domus eius. Veniet, inquit, Dominus noster Iesus, et in tubarum voce veniet.

Salvet autem hanc solam quae exploratores eius suscepit, quae Apostolos eius in fide et oboedientia receptos in superioribus collocavit, et adiungat et societ meretricem hanc cum domo Israel. Sed iam non repetamus, nec reputemus ei veterem culpam. Aliquando meretrix fuit, nunc autem uni viro casto virgo casta copulata est Christo. Audi Apostolum dicentem de ea: Statui autem hoc ipsum, uni viro virginem castam vos exhibere Christo. Ex ipsa erat et ille ipse qui dicebat: Fuimus enim et nos aliquando insipientes, increduli, errantes, servientes desideriis et voluptatibus variis.

Vis adhuc copiosius discere, quomodo meretrix iam non sit meretrix? Audi adhuc Paulum dicentem: Et haec quidem fuistis, sed abluti estis, sed sanctificati estis in nomine Domini nostri Iesu Christi et in Spiritu Dei nostri. Ut enim posset evadere, ne cum Iericho interiret, validissimum ab exploratoribus signum salutis accepit, spartum coccineum. Per Christi etenim sanguinem Ecclesia haec universa salvatur, in ipso Iesu Christo Domino nostro, cui est gloria et imperium in saecula saeculorum. Amen.


Originala teksto: Origenes († ĉ. 254): Homilia in librum Iesu Nave 6, 4; en: Patrologia Græca 12, 855-856

Dua Responsorio


Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon. Kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon. Kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas.

Kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon. Kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob. – el Jes 49, 22.26; Joh 8, 28

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo