Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 10a Ordinara Semajno > Sabato
Stato: 2020-09-04


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jos 24, 1-7. 13-28


El la libro Josuo

Kaj Josuo kunvenigis ĉiujn tribojn de Izrael en Ŝeĥemon, kaj alvokis la plejaĝulojn de Izrael kaj iliajn ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn; kaj ili stariĝis antaŭ Dio. Kaj Josuo diris al la tuta popolo:

Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Transe de la Rivero loĝis viaj patroj en la tempo antikva, Teraĥ, patro de Abraham kaj patro de Naĥor; kaj ili servis al aliaj dioj. Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon. Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu ĝin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon. Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin. Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro. Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo.

Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili; de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas. Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo. Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi: ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

Tiam la popolo respondis kaj diris: Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj; ĉar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis. Kaj la Eternulo forpelis antaŭ vi ĉiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj loĝis en la lando. Ni do ankaŭ servos al la Eternulo; ĉar Li estas nia Dio.

Kaj Josuo diris al la popolo: Vi ne povas servi al la Eternulo; ĉar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraŭ viaj malbonagoj kaj pekoj. Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon. Kaj la popolo diris al Josuo: Ne, nur al la Eternulo ni servos. Kaj Josuo diris al la popolo: Vi estas atestantoj por vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis: Ni estas atestantoj. Nun forpuŝu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la popolo diris al Josuo: Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos.

Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al ĝi leĝojn kaj regulojn en Ŝeĥem. Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan ŝtonon, kaj starigis ĝin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo. Kaj Josuo diris al la tuta popolo: Jen ĉi tiu ŝtono estos por ni atestanto; ĉar ĝi aŭdis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj ĝi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion. Kaj Josuo forliberigis la popolon, ĉiun al lia posedaĵo.

Unua Responsorio


Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj. Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos.

Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj. Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos.

Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, tamen por ni estas unu Dio.

Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj. Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos. – el Jos 24, 16.24; el 1 Kor 8, 5-6

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la klarigoj de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la psalmoj

Psallam spiritu, psallam et mente.

Quid psalmo gratius? Unde pulchre ipse David: Laudate, inquit, Dominum, quoniam bonus est psalmus: Deo nostro sit iucunda decoraque laudatio. Et vere; psalmus enim benedictio populi est, Dei laus, plebis laudatio, plausus omnium, sermo universorum, vox Ecclesiae, fidei canora confessio, auctoritatis plena devotio, libertatis laetitia, clamor iucunditatis, laetitiae resultatio. Ab iracundia mitigat, a sollicitudine abdicat, a maerore allevat. Nocturna arma, diurna magisteria; scutum in timore, festum in sanctitate, imago tranquillitatis, pignus pacis atque concordiae, citharae modo ex diversis et disparibus vocibus unam exprimens cantilenam. Diei ortus psalmum resultat, psalmum resonat occasus.

Certat in psalmo doctrina cum gratia; simul cantatur ad delectationem, discitur ad eruditionem. Quid est quod non tibi occurrat psalmos legenti? In his lego: Canticum pro dilecto, et sacrae desiderio caritatis inflammor; in his revelationum gratiam, resurrectionis recenseo testimonia, repromissionis munera; in his disco vitare peccatum, dedisco erubescere paenitentiam delictorum.

Quid igitur psalmus, nisi virtutum est organum, quod Sancti Spiritus plectro pangens Propheta venerabilis, caelestis sonitus fecit in terris dulcedinem resultare? Simul cum ille in fidibus et chordis, hoc est in reliquiis mortuis diversarum vocum modulatus discrimina divinae laudationis ad caelestia dirigeret cantilenam; docuit utique prius nobis peccato esse moriendum, et tunc demum in hoc corpore diversa opera discriminanda virtutum, quibus ad Dominum devotionis nostrae gratia perveniret.

Docuit ergo David intus nos canere oportere, intus psallere, quemadmodum canebat et Paulus, dicens: Orabo spiritu, orabo et mente; psallam spiritu, psallam et mente, et ad superiorum intuitum vitam nostram actusque formare, ne delectatio dulcedinis excitet corporis passiones, quibus non redimitur nostra anima, sed gravatur; cum ad redemptionem animae suae psallere se sanctus Propheta memoraverit dicens: Psallam tibi, Deus, in cithara, sanctus Israel; gaudebunt labia mea cum cantavero tibi, et anima mea quam redemisti.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Explanationes Psalmorom, Ps 1, 9-12; en: CSEL 64, 7.9-10

Dua Responsorio


Bone estas glori la Eternulon kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo.

Bone estas glori la Eternulon kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo.

Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, per solenaj sonoj de harpo

prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Bone estas glori la Eternulon kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo. – Psa 92, 2.4

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo