Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
printebla versio
Strukturo de la Breviero |
Sabato ☐
Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 13a Ordinara Semajno > Sabato
Stato: 2020-09-07
Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato
Propraj:
► HORO DE LA LEGAĴOJ
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Unua Legaĵo – 2 Sam 11, 1-17. 26-27
El la dua libro de Samuelo
Post unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun ĉiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj sieĝis Raban. Sed David restis en Jerusalem.
Okazis, ke vespere David leviĝis de sia kuŝejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la reĝa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta. Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke ŝi estas Bat-Ŝeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la Ĥetido. Tiam David sendis senditojn, por preni ŝin; kaj ŝi venis al li, kaj li kuŝis kun ŝi; kiam ŝi repuriĝis de sia malpureco, ŝi revenis en sian domon. Kaj la virino gravediĝis, kaj ŝi sendis, por sciigi Davidon, dirante: Mi gravediĝis.
Tiam David sendis al Joab, por diri: Sendu al mi Urijan, la Ĥetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David. Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito. Kaj David diris al Urija: Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la reĝo, kaj lin sekvis donacoj de la reĝo. Sed Urija dormis ĉe la enirejo de la domo de la reĝo, kune kun ĉiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon.
Kaj oni raportis al David, dirante: Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija: Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon? Kaj Urija respondis al David: La kesto kaj Izrael kaj Jehuda troviĝas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj ĉu mi irus en mian domon, por manĝi kaj trinki, kaj kuŝi kun mia edzino? mi ĵuras per mia vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion. Tiam David diris al Urija: Restu ĉi tie ankoraŭ hodiaŭ, kaj morgaŭ mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan. Kaj David invitis lin, ke li manĝu kaj trinku ĉe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kuŝejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.
Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis ĝin per Urija. Kaj en la letero li skribis jenon: Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturniĝu de li, ke li estu frapita kaj mortu. Tial, kiam Joab sieĝis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj. Kiam la loĝantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraŭ Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaŭ Urija, la Ĥetido.
Kiam la edzino de Urija aŭdis, ke mortis ŝia edzo Urija, ŝi funebris pro sia edzo. Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis ŝin en sian domon; kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj ŝi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplaĉis al la Eternulo.
Unua Responsorio
Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon. Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj?
Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon. Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj?
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta. Ne mortigu. Ne adultu.
Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj?
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon. Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? – el 2 Sam 12, 9; Eli 20, 2.13-14
Dua Legaĵo – Kýrillos A' Ierosolýmon (Cyrillus Hierosolymitanus)
El la kateĥizoj de la sankta episkopo Cirilo el Jerusalemo
Si quis hic est peccati servus, paratus sit per fidem ad ingenuam adoptionis filiorum regenerationem; et deposita peccatorum servitute pessima, ac felicissimam Domini servitutem consecutus, regni caelestis hereditate potiunda dignus censeatur. Exuite per confessionem veterem hominem qui corrumpitur secundum desideria erroris, ut induatis novum qui renovatur secundum agnitionem eius qui creavit illum. Arrhabonem Spiritus Sancti acquirite per fidem, ut possitis in aeternas recipi mansiones. Accedite ad mysticum signaculum, ut ab hero favorabiliter agnosci possitis. Sancto ac ratione praedito Christi gregi accenseamini, ut olim ad dexteram eius segregati, paratam vobis vitam hereditate consequamini.
Quibus enim adhuc peccatorum asperitas in villosae cutis modum adhaerescit, illi a sinistris consistent, eo quod ad gratiam Dei, quae in lavacri regeneratione per Christum datur, non accesserint. Regenerationem porro non corporum dico, sed spiritalem animae iteratam nativitatem. Corpora enim per visibiles parentes generantur, animae vero regenerantur per fidem; nam Spiritus ubi vult spirat. Tumque si dignus efficiare, licebit tibi audire: Bene, serve bone et fidelis; cum videlicet nullam habens in conscientia simulationis impuritatem fueris deprehensus.
Si enim quispiam ex his, qui adsunt, gratiam Dei tentare se sperat, se ipse fallit, et virtutem rerum ignorat. Sinceram et fuci expertem, o homo, animam habe, propter eum qui scrutatur corda et renes.
Tempus praesens est tempus confessionis. Confitere quae perpetrasti, sive verbo sive opere, sive nocte sive die. Confitere in tempore acceptabili, et in die salutis suscipe caelestem thesaurum.
Munda vas tuum, ut gratiam capiat abundantiorem; remissio enim peccatorum ex aequo datur omnibus, communicatio vero Spiritus Sancti, secundum proportionem uniuscuiusque fidei conceditur. Si parum laboraveris, parum accipies; si vero multa operatus fueris, multa erit merces. Tibi ipsi curris, tibi convenientia prospice.
Si quid contra quemquam habes, remitte. Accedis, ut veniam peccatorum accipias: necesse est et te ei qui peccavit condonare.
Originala teksto: Cyrillus Hierosolymitanus († 386): Catechesis 1, 2-3.5-6; en: Patrologia Græca 33, 371. 375-378
Dua Responsorio
Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn.
Kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita. – el Sen 28, 13; el 1 Joh 1, 9
Preĝo
Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.