Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 14a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato: 2020-09-09


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Sam 24, 1-4.10-18.24b-25


El la dua libro de Samuelo

La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraŭ ili, dirante: Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan. Kaj la reĝo diris al Joab, la militestro, kiu estis ĉe li: Iru, mi petas, tra ĉiuj triboj de Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo. Tiam Joab diris al la reĝo: La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la reĝo deziras tiun aferon? Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la reĝo, por kalkuli la popolon Izraelan.

Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo: Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; ĉar mi agis tre malsaĝe. David leviĝis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante: Iru kaj diru al David: Tiele diris la Eternulo: Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi. Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li: Ĉu venu al vi sepjara malsato en via lando? aŭ dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aŭ estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto. Tiam David diris al Gad: Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, ĉar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.

Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno ĝis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan ĝis Beer-Ŝeba sepdek mil homoj. Kaj la anĝelo etendis sian manon kontraŭ Jerusalemon, por pereigi ĝin; sed la Eternulo bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo, kiu ekstermis la popolon: Sufiĉe! nun haltigu vian manon!

La anĝelo de la Eternulo estis tiam ĉe la draŝejo de Aravna, la Jebusido. Kaj, ekvidinte la anĝelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante: Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.

En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li: Iru, starigu altaron al la Eternulo en la draŝejo de Aravna, la Jebusido.

Kaj David aĉetis la draŝejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento. Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn.

Kaj la Eternulo repaciĝis kun la lando; kaj ĉesiĝis la pesto inter la Izraelidoj.

Unua Responsorio


Memoru, Dio, Vian interligon, kaj diru al la anĝelo-ekstermanto: Sufiĉe! Nun haltigu vian manon! Por ke ne ekstermiĝu la tero kun ĉio vivanta.

Memoru, Dio, Vian interligon, kaj diru al la anĝelo-ekstermanto: Sufiĉe! Nun haltigu vian manon! Por ke ne ekstermiĝu la tero kun ĉio vivanta.

Jen estas mi, kiu pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Turnu do, mi petegas, Vian koleron for de Via popolo.

Por ke ne ekstermiĝu la tero kun ĉio vivanta.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Memoru, Dio, Vian interligon, kaj diru al la anĝelo-ekstermanto: Sufiĉe! Nun haltigu vian manon! Por ke ne ekstermiĝu la tero kun ĉio vivanta. – kp. 1 Kro 21, 15; kp. 2 Sam 24, 17

Dua Legaĵo – Didache (Doctrina duodecim Apostolorum)


El la Instruo de la dek du Apostoloj

Pri la dankdiro (eŭkaristio)

Kaj pri la dankdiro tiel vi danku: unue pri la pokalo: Ni dankdiras al vi, Patro nia, pro la sankta vito de Davido via sklavo, kiun vi konigis al ni per Jesuo via sklavo: al vi la gloro en la tempegojn.

Kaj pri la rompitaĵo: Ni dankdiras al vi, Patro nia, pro la vivo kaj la kono, kiun vi konigis al ni per Jesuo via sklavo: al vi la gloro en la tempegojn. Kiel tiu ĉi rompitaĵo antaŭe troviĝis dise tra la montoj kaj, kunigite, unuiĝis, tiel ankaŭ via eklezio estu kunigita el la limoj de l' tero en vian Regnon: ĉar Via estas la gloro kaj la forto per Jesuo Kristo en la tempegojn.

Neniu manĝu nek trinku el via dankdiro krom la baptitoj je la nomo de l' Sinjoro: ĉar ja pri tio diris la Sinjoro: ne donu la sanktaĵon al la hundoj.

Kaj kiam vi estas sataj, tiel vi dankdiru: Ni dankdiras al Vi, Patro sankta, pro via sankta nomo kiun vi enloĝigis en niajn korojn kaj pro la kono kaj fido kaj senmorteco kiun vi konigis al ni per Jesuo via sklavo: al Vi la gloro en la tempegojn.

Vi, reganto ĉiodisponanta, kreis ĉion pro via nomo, manĝon kaj trinkon vi donis al la homoj en ĝuon, por ke ili dankdiru al Vi, kaj al ni Vi donacis spiritan manĝon kaj trinkon kaj vivon tempegan per Via sklavo. Antaŭ ĉio ni dankdiras al Vi, ĉar Vi estas multpova: al Vi la gloro en la tempegojn.

Memoru, Sinjoro, vian eklezion, ke Vi liberigu ĝin el ĉiu malbono kaj ke Vi perfektigu ĝin en Via amo kaj kunigu ĝin de la kvar ventoj, sanktigitan, en Vian regnon, kiun Vi preparis por ĝi: ĉar Via estas la forto kaj la gloro en la tempegojn.

Venu la graco kaj forpasu ĉi tiu kosmo. Hosanna al la Dio de Davido. Se iu estas sankta, li proksimiĝu: se iu ne estas, li konvertiĝu. Maranatha. Amen.

Ĉiun dimanĉon de l' Sinjoro vi kunvenu, rompu la panon kaj dankdiru, antaŭe eldirinte la pekojn viajn, por ke pura estu via ofero. Ĉiu, kiu havas malpacon kun sia kamarado, ne kuniĝu kun vi, ĝis ili repaciĝis, por ke via ofero ne profaniĝu. Tiu ĉi ja estas la diraĵo de l' Sinjoro: En ĉiu loko kaj tempo proponi al Mi oferon puran; ĉar Reĝo granda Mi estas, diras la Sinjoro, kaj Mia nomo estas admirinda por la popoloj.

Originala teksto: Doctrina duodecim Apostolorum (1a jarcento): nn. 9,1 - 10,6; 14,1-3; en: Funk 2, 19-22.26 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?

Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?

Pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano.

Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? – 1 Kor 10, 16-17

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo