Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 14a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato: 2020-09-09


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Kro 22, 5-19


El la unua libro de la Kroniko

Kaj David diris: Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en ĉiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaŭ sia morto.

Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj David diris al Salomono: Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio; sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante: Multe da sango vi verŝis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; ĉar multe da sango vi verŝis antaŭ Mi sur la teron. Jen filo naskiĝos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al ĉiuj liaj malamikoj ĉirkaŭe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo. Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia reĝado super Izrael por ĉiam. Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi. La Eternulo donu al vi saĝon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio. Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la leĝojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuraĝa; ne timu, kaj ne tremu. Jen mi en mia malriĉeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da arĝento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, ĉar estas multe da ĝi; ankaŭ lignon kaj ŝtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio. Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj ĉarpentistojn kaj kompetentulojn pri ĉiaj aferoj. La oro, arĝento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; leviĝu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

Kaj David ordonis al ĉiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono: La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon ĉiuflanke ĉirkaŭe; ĉar Li transdonis en miajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj la lando humiliĝis antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia popolo. Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

Unua Responsorio


Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio. Ni iru en Lian loĝejon. Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.

Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio. Ni iru en Lian loĝejon. Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.

Diras la Eternulo: Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.

Ni iru en Lian loĝejon. Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio. Ni iru en Lian loĝejon. Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. – el 1 Kro 22, 19; Psa 132, 7; el Jes 56, 7

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la klarigoj de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la psalmoj

Templum Dei sanctum est, quod estis vos.

Ego et Pater veniemus et mansionem apud eum faciemus. Pateat advenienti ianua tua, aperi animam tuam, expande gremium mentis tuae, ut videat divitias simplicitatis, thesauros pacis, suavitatem gratiae. Dilata cor tuum, occurre soli lucis aeternae, quae illuminat omnem hominem. Et illud quidem verum lumen omnibus lucet; sed si quis fenestras suas clauserit, aeterno lumine se ipse fraudabit. Excluditur ergo et Christus, si tu mentis tuae ianuam claudas. Etsi possit intrare, non vult tamen importunus irruere, non vult invitos cogere.

Ortus ex Virgine processit ex alvo, universa totius orbis irradians, ut luceret omnibus. Capiunt, qui desiderant fulgoris perpetui claritatem, quam nox nulla interpolat. Soli enim huic quem cotidie cernimus, nox tenebrosa succedit; sol autem iustitiae numquam occidit, quia sapientiae non succedit malitia.

Beatus ergo ille, cuius pulsat ianuam Christus. Ianua nostra est fides, quae totam domum, si fuerit robusta, communit. Per istam ianuam Christus ingreditur. Unde et Ecclesia dicit in Canticis: Vox fratris mei pulsat ad ianuam. Audi pulsantem, audi introire cupientem: Aperi mihi, soror mea sponsa, columba mea, perfecta mea, quia caput meum repletum est rore et crines mei guttis noctis.

Considera quando maxime pulsat ianuam tuam Deus Verbum, cum repletum est caput eius rore nocturno. In tribulatione etenim et tentationibus positos visitare dignatur, ne quis forte succumbat victus aerumnis. Repletur ergo caput eius rore, vel guttis, quando corpus eius laborat. Tunc ergo vigilandum, ne cum Sponsus venerit, recedat exclusus. Si enim dormias et cor tuum non vigilet, discedit antequam pulset; si cor tuum vigilet, pulsat et aperiri sibi ianuam poscit.

Habemus ergo animae nostrae ianuam, habemus et portas de quibus dictum est: Tollite portas principes vestras, et elevamini, portae aeternales, et introibit Rex gloriae. Si has fidei tuae portas velis attollere, intrabit ad te Rex gloriae, triumphum portans propriae passionis. Habet etiam iustitia portas. Nam etiam de his legimus scriptum, dicente Domino Iesu per Prophetam suum: Aperite mihi portas iustitiae.

Est ergo anima quae habet ianuam, est quae habet portas. Ad hanc ianuam venit Christus et pulsat, pulsat ad portas. Aperi ergo illi: vult introire, vult Sponsam invenire vigilantem.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Explanationes Psalmorom, Ps 118, nn. 12-14; en: CSEL 62, 258-259

Dua Responsorio


Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.

Mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi. – Apo 3, 20; Mat 24, 46

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo