Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 15a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-09-09


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Reĝ 18, 16b-40


El la unua libro de la Reĝoj

Tiam Aĥab iris renkonte al Elija. Kaj kiam Aĥab ekvidis Elijan, Aĥab diris al li: Ĉu tio estas vi, kiu senordigis Izraelon? Sed li respondis: Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn. Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaŭ la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Aŝtar, kiuj estas nutrataj ĉe la tablo de Izebel.

Kaj Aĥab sendis al ĉiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel. Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li. Kaj Elija diris al la popolo: Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj. Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku ĝin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos. Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris: Bone.

Kaj Elija diris al la profetoj de Baal: Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antaŭe, ĉar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu. Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno ĝis la tagmezo, dirante: Ho Baal, aŭskultu nin! Sed aperis nenia voĉo nek respondo. Kaj ili saltadis ĉirkaŭ la altaro, kiun ili faris. Kiam fariĝis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris: Kriu per laŭta voĉo, ĉar li estas dio; eble li havas interparoladon, aŭ eble li foriris, aŭ eble li vojaĝas; eble li dormas, li do vekiĝos. Kaj ili kriis per laŭta voĉo, kaj pikis sin laŭ sia kutimo per glavoj kaj lancoj, ĝis sango verŝiĝis sur ili.

Kiam pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn, ĝis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia voĉo, nenia respondo, nenia atento. Tiam Elija diris al la tuta popolo: Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo. Kaj Elija prenis dek du ŝtonojn, laŭ la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante: Via nomo estu Izrael. Kaj li konstruis el la ŝtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj. Kaj li aranĝis la lignon, kaj dishakis la bovon kaj metis ĝin sur la lignon. Kaj li diris: Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni verŝu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris: Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris: Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon. Kaj la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro, kaj ankaŭ la tuta foso pleniĝis de akvo.

Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas Dio ĉe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi faris ĉion ĉi tion. Aŭskultu min, ho Eternulo, aŭskultu min, por ke ĉi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.

Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis. Kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio. Tiam Elija diris al ili: Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj buĉis ilin tie.

Unua Responsorio


Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? Se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin.

Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? Se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin.

Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? Se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin. – el 1 Reĝ 18, 21; el Mat 6, 24

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la sakramentoj

Renascimur ex aqua et Spiritu Sancto.

Quid vidisti in baptisterio? Aquas utique sed non solas: levitas illic ministrantes, summum sacerdotem interrogantem et consecrantem. Primum omnium docuit te Apostolus non ea contemplanda nobis quae videntur sed quae non videntur, quoniam quae videntur temporalia sunt, quae autem non videntur aeterna. Nam et alibi habes quia invisibilia Dei a creatura mundi per ea quae facta sunt comprehenduntur, sempiterna quoque virtus eius et divinitas operibus aestimatur. Unde et ipse Dominus ait: Si mihi non creditis, vel operibus credite. Crede ergo divinitatis illic adesse praesentiam. Operationem credis, non credis praesentiam? Unde sequeretur operatio nisi praecederet ante praesentia?

Considera autem quam vetus mysterium sit et in ipsius mundi praefiguratum origine. In principio ipso, quando fecit Deus caelum et terram, spiritus, inquit, superferebatur super aquas. Non operabatur qui superferebatur? Cognosce quia operabatur in illa mundi fabrica, quando tibi dicit Propheta: Verbo Domini caeli firmati sunt et spiritu oris eius omnis virtus eorum. Utrumque prophetico subnixum est testimonio, et quia superferebatur et quia operabatur. Quia superferebatur Moyses dicit, quia operabatur David testificatur.

Accipe aliud testimonium. Corrupta erat caro omnis ab iniquitatibus suis. Non permanebit, inquit, spiritus meus in hominibus quoniam carnes sunt. Quo ostendit Deus quia carnali immunditia et gravioris labe peccati gratia spiritalis avertitur. Unde volens Deus reparare quod dederat, diluvium fecit et iustum Noe in arcam iussit ascendere. Quando decidente diluvio corvum dimisit prius, postea dimisit columbam, quae cum ramo oleae legitur revertisse. Vides aquam, vides lignum, columbam aspicis, et dubitas de mysterio?

Aqua est qua caro mergitur, ut omne abluatur carnale peccatum. Sepelitur illic omne flagitium. Lignum est in quo suffixus est Dominus Iesus cum pateretur pro nobis. Columba est in cuius specie descendit Spiritus Sanctus, sicut didicisti in novo testamento, qui tibi pacem animae, tranquillitatem mentis inspirat.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Tractatus De mysteriis, nn. 8-11; en: SCh 25bis, 158-160

Dua Responsorio


Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron. Mi verŝos Mian spiriton sur ilin, por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.

Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron. Mi verŝos Mian spiriton sur ilin, por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.

La akvo, kiun mi donos, fariĝos fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo,

por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron. Mi verŝos Mian spiriton sur ilin, por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo. – kp. Jes 44, 43-44; el Joh 4, 14

Preĝo


Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo