Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 15a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-09


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Reĝ 19, 1-9a.11-21


El la unua libro de la Reĝoj

Aĥab rakontis al Izebel ĉion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis ĉiujn profetojn per glavo. Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri: La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaŭ en ĉi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de ĉiu el ili.

Li ektimis, kaj leviĝis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-Ŝeban, kiu troviĝas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon. Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidiĝis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris: Sufiĉas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, ĉar mi ne estas pli bona ol miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis kaj endormiĝis sub la genisto; kaj jen anĝelo ektuŝis lin, kaj diris al li: Leviĝu, manĝu. Li ekrigardis, kaj jen ĉe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj kruĉon kun akvo. Kaj li manĝis kaj trinkis, kaj denove kuŝiĝis, por dormi. Kaj la anĝelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektuŝis lin, kaj diris: Leviĝu, manĝu, ĉar vin atendas granda vojo. Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio. Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie.

Kaj la Eternulo diris: Eliru kaj stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo. Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro aŭdiĝis blovado de delikata venteto. Kiam Elija tion ekaŭdis, li kovris sian vizaĝon per sia mantelo, kaj eliris kaj stariĝis ĉe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li voĉo, kaj diris: Kion vi faras ĉi tie, Elija? Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.

Kaj la Eternulo diris al li: Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu Ĥazaelon kiel reĝon super Sirio; kaj Jehun, filon de Nimŝi, sanktoleu kiel reĝon super Izrael; kaj Eliŝan, filon de Ŝafat, el Abel-Meĥola, sanktoleu kiel profeton anstataŭ vi. Kaj estos, ke kiu saviĝos de la glavo de Ĥazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu saviĝos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Eliŝa. Mi restigos el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis lin.

Kaj li foriris de tie, kaj trovis Eliŝan, filon de Ŝafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaŭ li, kaj li mem estis ĉe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj ĵetis al li sian mantelon. Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris: Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li: Iru kaj revenu, ĉar kion mi faris al vi? Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj buĉis ilin, kaj sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili manĝis. Kaj li leviĝis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.

Unua Responsorio


Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi pasos; ĉar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi pasos; ĉar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.

Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris;

ĉar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi pasos; ĉar ne povas homo vidi Min kaj resti viva. – el Eli 33, 20-22; Joh 1, 18

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la sakramentoj

Omnia in figura contingebant illis.

Te Apostolus docet quoniam patres nostri omnes sub nube fuerunt et omnes mare transierunt et omnes in Moysen baptizati sunt in nube et in mari. Denique et ipse Moyses dicit in cantico: Misisti spiritum tuum et cooperuit eos mare. Advertis quod in illo Hebraeorum transitu iam tunc sacri baptismatis figura praecesserit, in quo AEgyptius interiit et Hebraeus evasit. Quid enim aliud in hoc cotidie sacramento docemur, nisi quia culpa demergitur et error aboletur, pietas autem et innocentia tota pertransit?

Audis quia sub nube fuerunt patres nostri, et bona nube quae carnalium refrigeravit incendia passionum, bona nube: obumbrat quos revisit Spiritus Sanctus. Denique supervenit in Mariam Virginem, et virtus Altissimi obumbravit ei, quando redemptionem genti generavit humanae. Et illud miraculum per Moysen in figura factum est. Si ergo in figura fuit Spiritus, non adest in veritate cum Scriptura tibi dicat quia lex per Moysen data est, gratia autem et veritas per Iesum Christum facta est?

Mara fons amarus erat, misit in eum Moyses lignum et dulcis est factus. Aqua enim sine praedicatione dominicae crucis ad nullos usus futurae salutis est; cum vero salutaris fuerit crucis mysterio consecrata, tunc ad usum spiritalis lavacri et salutaris poculi temperatur. Sicut ergo in illum fontem Moyses lignum misit, hoc est propheta, et in hunc fontem sacerdos praedicationem dominicae crucis mittit et aqua fit ad gratiam dulcis.

Non ergo solis corporis tui credas oculis: magis videtur quod non videtur, quia istud temporale illud aeternum. Magis aspicitur quod oculis non comprehenditur, animo autem ac mente cernitur.

Denique doceat te decursa Regnorum lectio. Naaman Syrus erat et lepram habebat nec ab ullo mundari poterat. Tunc ait puella ex captivis quoniam esset propheta in Israel qui posset eum a leprae contagione mundare. Sumpto, inquit, auro et argento perrexit ad regem Israel. Qui, cognita adventus eius causa, scidit vestimenta sua, dicens quod tentaretur magis cum de se ea quae non essent potestatis regiae poscerentur. Eliseus autem regi intimavit ut ad se dirigeret Syrum, quo cognosceret quod esset Deus in Israel. Et cum venisset, mandavit ei ut septies mergeret in Iordane fluvio. Tunc ille secum tractare coepit quod meliores aquas flumina haberent patriae suae in quibus saepe mersisset et numquam a lepra esset ablutus, eoque revocatus non oboediebat mandatis prophetae. Sed admonitu et persuasionibus servulorum acquievit et mersit, mundatusque illico intellexit non aquarum esse quod unusquisque mundatur, sed gratiae.

Et ille dubitavit antequam sanaretur; tu iam sanatus es et ideo dubitare non debes.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Tractatus De mysteriis, nn. 12-16.19; en: SCh 25bis, 162-164

Dua Responsorio


La Eternulo kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis. Kaj iliajn malamikojn kovris la maro.

La Eternulo kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis. Kaj iliajn malamikojn kovris la maro.

Ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro.

Kaj iliajn malamikojn kovris la maro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis. Kaj iliajn malamikojn kovris la maro. – el Psa 78, 52-53; 1 Kor 10, 2

Preĝo


Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo