Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
printebla versio
Strukturo de la Breviero |
Ĵaŭdo ☐
Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 16a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato: 2020-09-11
Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo
Propraj:
► HORO DE LA LEGAĴOJ
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Unua Legaĵo – 2 Kor 4, 5-18
El la dua letero al la Korintanoj
Ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo. Ĉar Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.
Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem; ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo. Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia morta karno. La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.
Sed havante la saman spiriton de fido laŭ la skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaŭ kredas, kaj tial ankaŭ ni parolas; sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaŭ kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi. Ĉar ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio. Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.
Unua Responsorio
Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.
Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.
Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian voĉon ni aŭdis.
Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo. – 2 Kor 4, 6; el Rea 5, 24
Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis
El la klarigoj de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la psalmoj
Quare faciem tuam avertis? Avertere a nobis Deum faciem suam putamus, quando sumus in aliquibus afflictionibus constituti, ut tenebrae nostro offundantur affectui, quibus impediti fulgorem veritatis oculis nostris haurire nequeamus. Etenim si in nostrum Deus attendat ingenium et nostram mentem visitare dignetur, certi sumus quod nulla res nobis caliginem possit obducere. Etenim si vultus hominis ceteris membrorum partibus plus refulget et quemcumque intuemur vel incognitum agnoscimus vel cognitum recognoscimus, quem aspectus noster latere non patitur, quanto magis Dei vultus quem spectat illuminat?
De quo, ut cetera eius sunt, ita et hoc praeclarum sancti Apostoli qui vere interpres est Christi, ut aptiore eum sensu et sermone nostris infunderet mentibus. Unde ait: Quoniam Deus, qui dixit de tenebris lumen splendescere, illŭit in cordibus nostris ad illuminationem scientiae claritatis Domini in facie Christi Iesu. Ubi igitur in nobis reluceat Christus, audivimus. Est enim fulgor aeternus animorum, quem ideo Pater misit in terras, ut in eius illuminati vultu aeterna et caelestia spectare possemus, qui ante terrena caligine tenebamur.
Quid de Christo loquar, cum etiam Petrus apostolus dixerat ad illum claudum ex utero matris suae: Respice in nos? Qui respexit in Petrum et fidei illuminatus est gratia; neque enim accepisset remedium sanitatis, nisi fideliter credidisset.
Unde, cum tanta gloria esset in Apostolis, audiens transire Dominum Iesum Zachaeus ascendit in arborem, quia exiguus et pusillus in turba eum videre non poterat. Vidit Christum et lumen invenit, vidit eum et, qui ante aliena rapiebat, sua contulit.
Quare faciem tuam avertis? hoc est: Etsi avertis, Domine, faciem tuam a nobis, tamen signatum est in nobis lumen vultus tui, Domine. Tenemus illud in cordibus nostris et in intimo splendet affectu: neque enim quisquam potest subsistere, si tu avertas faciem tuam.
Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Explanationes Psalmorum, Ps 43, 89-90; en: CSEL 64, 324-326
Dua Responsorio
Iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro. Iru kiel infanoj de lumo, kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo.
Iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro. Iru kiel infanoj de lumo, kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo.
Memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj.
Iru kiel infanoj de lumo, kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro. Iru kiel infanoj de lumo, kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo. – el Efe 5, 8.11; Heb 10,32
Preĝo
Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.