Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 17a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-09-11


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 11, 30 - 12, 13


El la dua letero al la Korintanoj

Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco. La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas. En Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti; kaj tra fenestro oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo, kaj mi eliĝis de liaj manoj.

Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkaŝoj de la Sinjoro. Mi konas viron en Kristo, antaŭ dek kvar jaroj (ĉu en la korpo, mi ne scias, ĉu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan ĝis en la trian ĉielon; kaj mi scias pri la tiela viro (ĉu en la korpo, aŭ ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias), ke li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli. Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortaĵoj. Ĉar se mi deziros fieri, mi ne estos malsaĝa; ĉar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aŭ aŭdas ĉe mi. Kaj pro la treega grandeco de la malkaŝoj – por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altiĝu. Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke ĝi foriru de mi. Kaj li diris al mi: Mia graco sufiĉas por vi, ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco. Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. Mi do plezuron havas en malfortaĵoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; ĉar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Mi malsaĝiĝis; vi min devigis; ĉar mi devus esti laŭdata de vi; ĉar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio. Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj potencaĵoj. Ĉar en kio vi fariĝis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne ŝarĝiĝis al vi? pardonu al mi ĉi tiun maljustaĵon.

Unua Responsorio


Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. Lia potenco perfektiĝas en malforteco.

Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. Lia potenco perfektiĝas en malforteco.

Ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio.

Lia potenco perfektiĝas en malforteco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. Lia potenco perfektiĝas en malforteco. – kp. 2 Kor 12, 9; 4, 7

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


Komenciĝas la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al Polikarpo.

Ni ĉion eltenu pro Dio, por ke Li ankaŭ eltenu nin.

Ignacio, ankaŭ nomata Teoforo, al Polikarpo, episkopo de la eklezio de la Smirnanoj, aŭ pli bone: kiu estis sub episkopado de Dio la Patro kaj la Sinjoro Jesuo Kristo, saluton al vi.

Laŭdante vian certecon en Dio, kvazaŭ sur neskuebla roko, mi vin gloras, ĉar mi estis konsiderata inda je via sendifekta vizaĝo, kiun mi ĝojas en Dio. Mi vin petas, je la graco, per kiu vi estas vestita, plirapidigi vian vojon kaj peti ĉiujn, ke ili saviĝu. Retenu vian pozicion kun ĉiu zorgemo, karna kaj spirita; atentu pri la unueco, ĉar nenio estas pli grava. Ĉiujn eltenu, ĉar la Sinjoro ankaŭ vin eltenis; ĉiujn eltenu en la amo, kiel vi ankaŭ ja faras. Dediĉu vin daŭre al preĝado; petu pli bonan komprenon ol vi jam havas: estu atenta kun via sendorma spirito. Al ĉiu homo unuope vi parolu, kiel Dio donas al vi. Portu ĉies malforton, kvazaŭ perfekta atleto: kie grandas la penado, pli grandas la gajno.

Se la bonajn disĉiplojn vi amas, tiurilate nenio estas via merito; sed prefere serĉu per malforto submeti la pli ĝenajn. Ne ĉiu vundo estas sanigita per la sama plastro. La paroksismojn kalmigu per softaj aplikoj. Fariĝu en ĉio prudenta kiel la serpento kaj senkulpa kiel la kolombo. Ĉar pro tio ĉi vi estas karna kaj spirita, por ke vi ame rilatu al ambaŭ, kiuj prezentas sin videble antaŭ vi. La nevideblaĵoj – petu Dion, ke li malkaŝu ilin al vi, por ke nenio manku al vi, sed ke abunde vi ricevu tiujn donaĵojn. La tempo vin vokas, kiel pilotoj la ventojn, kaj kiel ŝtormopelatoj serĉas la havenon, por ke vi atingu Dion. Estu sobra kiel atleto de Dio; la premio starigita por vi estas senmorteco kaj eterna vivo, pri kio vi ja estas konvinkita. En ĉio mi estas via elaĉetpago, miaj katanoj, kiujn vi amas.

Homoj, kiuj ŝajnigas sin indaj je kredo sed instruas doktrinojn fremdajn al la fido, ne timigu vin. Firme vi staru, kiel amboso batata. Karakterizas la mirindan atleton senhaŭtiĝi sed venki. Speciale ni ĉion eltenu pro Dio, por ke Li ankaŭ eltenu nin. Ĉiam fariĝu pli mirinda ol vi jam estas. Atente elprovu la tempon. Atentu pri Li, kiu estas super la tempo, la sentempan, la nevideblan, la pro ni videblan, la nepalpeblan, la sensuferan, la pro ni suferkapablan, la pro ni ĉiumaniere suferintan.

Vidvinoj ne neglektiĝu; krom la Sinjoro vi estu ilia protektanto. Nenio okazu sen via scio, nenion vi faru sen Dio, kion efektive vi ne faras: staru firme! Ofte okazu viaj kunvenoj; laŭnome ĉiujn vi serĉu. Nek viran nek inan sklavon vi traktu fiere; sed ili ankaŭ ne pufiĝu, sed je laŭdo de Dio ili des pli submetiĝu, por ke pli bonan liberon de Dio ili ricevu. Ili ne deziru esti liberigitaj je publikaj kostoj, por ke ili ne montriĝu sklavoj de sia propra deziro.

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento), Epistola ad Polycarpum, Inscriptio; nn. 1, 1 - 4, 3; en: Funk 1, 247-249 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon. Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon.

Sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon. Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon.

Ĉion mi suferas pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la savon.

Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon. Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon. – el 1 Tim 6, 11-12; el 2 Tim 2, 10

Preĝo


Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo