Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 19a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-11


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Miĥ 3, 1-12


El la libro Miĥa

Mi diris: Aŭskultu, ho ĉefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron; tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi deŝiras de ili ilian haŭton kaj la karnon de iliaj ostoj. Kaj kiam ili manĝas la karnon de mia popolo, deŝiras de ili ilian haŭton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaŭ por poto kaj la karnon kvazaŭ por kaldrono: tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kaŝos antaŭ ili Sian vizaĝon en tiu tempo, ĉar ili faris siajn malbonajn agojn.

Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiuj erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraŭ tiu, kiu ne donas ion en ilian buŝon, ili predikas militon: Tial estos ĉe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne antaŭdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumiĝos super ili la tago. Hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon; ĉar ili ne havas respondon de Dio.

Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuraĝo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon. Aŭskultu ĉi tion, ho ĉefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan, kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustaĵoj. Ĝiaj ĉefoj juĝas pro subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras: La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo. Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.

Unua Responsorio


Ho Dio! Venis idolanoj en Vian heredon, malpurigis Vian sanktan templon, faris el Jerusalem ruinojn. Ne hontigu nin! Sed agu kun ni laŭ la pleneco de Via kompatemo.

Ho Dio! Venis idolanoj en Vian heredon, malpurigis Vian sanktan templon, faris el Jerusalem ruinojn. Ne hontigu nin! Sed agu kun ni laŭ la pleneco de Via kompatemo.

Ni pekis kaj agis malpie, ni forlasis Vin.

Ne hontigu nin! Sed agu kun ni laŭ la pleneco de Via kompatemo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Dio! Venis idolanoj en Vian heredon, malpurigis Vian sanktan templon, faris el Jerusalem ruinojn. Ne hontigu nin! Sed agu kun ni laŭ la pleneco de Via kompatemo. – Psa 79, 1; el Dan 3, 42.29

Dua Legaĵo – Theodoretus Cyrensis


El la traktato de la episkopo Teodoreto de Kiro pri la enkarniĝo de la Sinjoro

Livore eius nos sanati sumus.

Pharmaca nostra sunt Servatoris nostri cruciatus. Quod Propheta docens ait: Ipse peccata nostra perfert, et pro nobis dolet; nos autem reputavimus eum in labore et plaga atque afflictione versari. Ipse vulneratus est propter peccata nostra, attritus est propter scelera nostra; disciplina pacis nostrae super eum; livore eius nos sanati sumus. Omnes quasi oves erravimus; ideo tamquam ovis ad occisionem ductus est, et sicut agnus coram tondente se obmutuit.

Et sicut pastor dispersas oves cernens, unam ex ovibus manu tenens et ad placitum sibi pascuum ducens, reliquas etiam huius exemplo ad se pertrahit; sic Deus Verbum cum genus hominum errabundum vidisset, servi forma assumpta eaque sibi copulata, ad se per illam convertit universam hominum naturam atque ad divina pascua dedŭit eos qui male pascebantur et lupis erant obiecti.

Propterea Servator noster naturam nostram assumpsit: propterea Christus Dominus salutiferam excepit passionem mortique deditus, sepulcro traditus, antiquam illam tyrannidem depulit et corruptela detentis incorruptibilitatem promisit. Nam dissolutum templum restaurans et resuscitans, mortuis quoque atque eius resurrectionem exspectantibus veras firmasque promissiones ostendit.

«Nam quemadmodum, inquit, sumpta ex vobis natura, deitatis inhabitatione atque adunatione, resurrectionem obtinuit et, corruptibilitate passionibusque depositis, ad incorruptibilitatem immortalitatemque transivit, sic et vos dura mortis servitute absolvemini abiectaque corruptione cum passionibus impassibilitate vestiemini».

Idcirco et baptismi donum cunctis hominibus per Apostolos misit. Euntes enim, inquit, docete omnes gentes, baptizantes eas in nomine Patris et Filii et Spiritus Sancti. Baptismus adumbratio quaedam est et typus mortis dominicae. Nam si complantati, inquit Paulus, fuimus similitudini mortis Filii eius, erimus et resurrectionis.


Originala teksto: Theodoretus Cyrensis († ĉ. 457): Tractatus De incarnatione Domini, nn. 28; en: Patrologia Græca 75, 1467-1470

Dua Responsorio


Mi demetas mian vivon por la ŝafoj. Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole.

Mi demetas mian vivon por la ŝafoj. Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole.

Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj malamikoj.

Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi demetas mian vivon por la ŝafoj. Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. – el Joh 10, 15.18; Jer 12, 7

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo