Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 19a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-08-14


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Miĥ 6, 1-15


El la libro Miĥa

Aŭskultu, kion diras la Eternulo: Leviĝu, havu juĝan disputon kun la montoj, kaj la montetoj aŭdu vian voĉon. Aŭskultu, ho montoj, la juĝan disputon de la Eternulo, kaj ankaŭ vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.

Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustaĵon? respondu al Mi. Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elaĉetis, kaj Mi sendis antaŭ vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon. Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis Balak, reĝo de Moab, kaj kion respondis al li Bileam, filo de Beor; de Ŝitim ĝis Gilgal, por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo.

Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo, kliniĝi antaŭ Dio en la alto? ĉu mi stariĝu antaŭ Li kun bruloferoj, kun jaraĝaj bovidoj? Ĉu al la Eternulo faros plezuron miloj da ŝafoj aŭ sennombraj torentoj da oleo? ĉu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo?

Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

La voĉo de la Eternulo vokas al la urbo, [kaj saĝuloj timas Vian nomon.] Humiliĝu antaŭ la puno, kaj antaŭ Tiu, kiu ĝin destinis. Ankoraŭ restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malĝusta mezurilo.

Ĉu Mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo? Ĉar la riĉuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj ĝiaj loĝantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia buŝo estas falsaĵo, tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj. Vi manĝos, sed ne fariĝos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kaŝos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo. Vi semos, sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne ŝmiros vin per oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon.

Unua Responsorio


Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Fidu la Eternulon kaj faru bonon; loĝu sur la tero kaj konservu honestecon:

nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. – Miĥ 6, 8; Psa 37, 3

Dua Legaĵo – Pacianus


El la prediko de la sankta episkopo Paciano pri la bapto

Novos per Spiritum mores sequamur in Christo

Peccatum Adae in genus omne transierat: Per unum enim hominem, sicut Apostolus dicit, delictum introivit, et per delictum mors: sic et in omnes homines devenit. Ergo et iustitia Christi necesse est ut in genus transeat; ac sicut ille per peccatum stirpem suam perdidit, ita Christus per iustitiam genus suum omne vivificet. Hoc urget Apostolus dicens: Ut sicut per inoboedientiam unius peccatores constituti sunt multi, sic per dicto audientiam unius, iusti constituantur multi: ac sicut regnavit delictum in mortem, similiter et gratia regnet per iustitiam in vitam aeternam.

Dicet mihi aliquis: «Sed peccatum Adae merito transivit in posteros, quia ex ipso geniti erant; et numquid nos a Christo geniti sumus, ut propter ipsum salvi esse possimus?». Carnalia cogitare nolite: iam videbitis qualiter Christo parente generemur. Novissimis temporibus animam utique cum carne accepit Christus ex Maria: hanc venit salvam facere, hanc apud inferos non reliquit, hanc spiritui suo coniunxit et suam fecit. Et hae sunt nuptiae Domini, uni carni coniunctae, ut secundum illud magnum sacramentum fierent duo in carne una, Christus et Ecclesia.

Ex his nuptiis christiana plebs nascitur, veniente desuper Spiritu Domini; nostrarumque animarum substantiae, superfuso et admixto protinus semente caelesti, visceribus matris inolescimus, alvoque eius effusi vivificamur in Christo. Unde Apostolus: Primus Adam, in animam viventem; novissimus Adam, in spiritum vivificantem. Sic generat Christus in Ecclesia per suos sacerdotes, ut idem Apostolus: Christo autem ego vos genui. Atque ita Christi semen, id est Dei Spiritus novum hominem alvo matris agitatum, et partu fontis exceptum, manibus sacerdotis effundit, fide tamen pronuba.

Recipiendus est ergo Christus ut generet, quia sic Ioannes apostolus dicit: Quotquot eum receperunt, dedit eis potestatem filios Dei fieri. Haec autem compleri alias nequeunt, nisi lavacri et chrismatis et antistitis sacramento. Lavacro enim peccata purgantur; chrismate Sanctus Spiritus superfunditur; utraque vero ista manu et ore antistitis impetramus: atque ita totus homo renascitur et innovatur in Christo; ut sicut resurrexit Christus a mortuis, sic et nos in novitate vitae ambulemus; id est, ut depositis vitae veteris erroribus, novos per Spiritum mores sequamur in Christo.


Originala teksto: Pacianus († antaŭ 392): Sermo De baptismo, nn. 5-6; en: Patrologia Latina 13, 1092-1093

Dua Responsorio


Kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj; por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj; por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Dio sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj;

por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj; por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. – Rom 5, 19.21; kp. 1 Joh 4, 10

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo