Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 20a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato: 2020-09-11


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jes 11, 1-16


El la libro Jesaja

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo. Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro. En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro. Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.

Kaj malaperos la envio kontraŭ Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermiĝos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon. Sed ili flugos kune al la Filiŝtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos.

Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos ĝin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en ŝuoj. Kaj estos vojo por la restaĵo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.

Unua Responsorio


Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj. La montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj.

Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj. La montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj.

Kaj estos vojo por la restaĵo de Lia popolo, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.

La montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj. La montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj. – Jes 55, 12; el Jes 11, 16

Dua Legaĵo – Baldwin of Canterbury (Balduinus Cantuariensis)


El la traktatoj de la episkopo Baldueno el Kentanburgo

Flos ascendit de radice Iesse.

Angelicae salutationi, qua per singulos dies beatissimam Virginem ea qua datur devotione salutamus, adicere solemus: et benedictus fructus ventris tui. Quam clausulam Elisabeth post a Virgine salutata, quasi finem angelicae salutationis repetens adiecit dicens: Benedicta tu inter mulieres, et benedictus fructus ventris tui. Hic est fructus, de quo Isaias dicit: In illa die erit germen Domini in magnificentia et gloria, et fructus terrae sublimis. Quis est hic fructus, nisi sanctus Israel, qui et ipse semen est Abrahae, germen Domini et flos ascendens de radice Iesse, fructus vitae, quem communicavimus?

Benedictus plane in semine et benedictus in germine, benedictus in flore, benedictus in munere, benedictus denique in gratiarum actione et confessione. Christus semen Abrahae factus est ex semine David secundum carnem.

Solus iste inter homines consummatus invenitur in omni bono, cui Spiritus datus est non ad mensuram, ut solus possit implere omnem iustitiam. Huius enim iustitia sufficit universis gentibus, iŭta quod scriptum est: Sicut terra profert germen suum, et sicut hortus semen suum germinat; sic Dominus Deus germinabit iustitiam et laudem coram universis gentibus. Hoc est enim germen iustitiae, quod benedictione auctum adornat flos gloriae. At quantae gloriae? Quanta sublimior cogitari potest, immo quanta nullo modo cogitari potest. Flos enim ascendit de radice Iesse. Usquequo? Utique usque ad summum, quia Iesus Christus in gloria est Dei Patris. Elevata est magnificentia eius super caelos, ut sit germen Domini in magnificentia et gloria, et fructus terrae sublimis.

Sed quis nobis fructus in hoc fructu? Quis nisi fructus benedictionis de fructu benedicto? Ex hoc enim semine, germine, flore fructus benedictionis provenit; ad nos usque pervenit; primo quidem quasi in semine per gratiam veniae, deinde quasi in germine per incrementum iustitiae, demum et in flore per spem vel adeptionem gloriae. A Deo enim benedictus, et in Deo, hoc est ut glorificetur Deus in illo; nobis quoque benedictus est, ut ab eo benedicti glorificemur in illo, quia per repromissionem Abrahae dictam, benedictionem omnium gentium dedit illi Deus.


Originala teksto: Balduinus Cantuariensis († 1190): De Salutatione angelica, Tractatus 7; en: Patrologia Latina 204, 477-478

Dua Responsorio


Estos radiko de Jiŝaj, kaj la stariĝanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj. Lia nomo estu eterna.

Estos radiko de Jiŝaj, kaj la stariĝanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj. Lia nomo estu eterna.

En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco.

Lia nomo estu eterna.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estos radiko de Jiŝaj, kaj la stariĝanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj. Lia nomo estu eterna. – el Rom 15, 12; el Psa 72, 17.7

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo