Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 20a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato: 2020-08-14


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jes 30, 1-18


El la libro Jesaja

Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko, kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian buŝon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kaŝi sin en la ombro de Egiptujo!

Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kaŝiĝo en la ombro de Egiptujo – malhonoro. Ĉar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en Ĥaneson. Ĉiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.

Jen oni vidas ŝarĝojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn kaj sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili. La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio: Ili fanfaronas, sidante hejme. Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por ĉiam, por eterne.

Ĉar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas aŭskulti instruon de la Eternulo. Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon; flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael. Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael: Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj trompon kaj apogas vin sur ĉi tio: tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita. Kaj Li frakasos ĝin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aŭ ĉerpi akvon el akvujo

Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael: Per pento kaj trankvileco vi saviĝus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis. Vi diris: Ne, ni forkuros sur ĉevaloj; tial vi forkuros; kaj: Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.

De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto. Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

Unua Responsorio


Per pento kaj trankvileco vi saviĝus. En kvieteco kaj fido estus via forto.

Per pento kaj trankvileco vi saviĝus. En kvieteco kaj fido estus via forto.

La Eternulo vin korfavoros. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

En kvieteco kaj fido estus via forto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Per pento kaj trankvileco vi saviĝus. En kvieteco kaj fido estus via forto. – el Jes 30, 15; kp. Jes 30, 18

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la klarigoj de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la psalmoj

Unus mediator Dei et hominum, homo Christus Iesus.

Frater non redimit, redimet homo; nec dabit Deo propitiationem suam, et pretium redemptionis animae suae; hoc est, ut quid timebo in die mala? Quid enim potest mihi nocere, qui non solum non indigeo redemptore, sed ipse omnium sum redemptor? Alios liberos faciam, et pro me ipso ipse trepidabo? Ecce faciam nova omnia, quae supra ipsum germanitatis affectum sint atque pietatem. Quem frater eodem matris utero effusus in lucem redimere non potest, quia parilis naturae infirmitate retinetur, redimet homo; sed ille homo de quo scriptum est: quia mittet illis Dominus hominem, qui salvabit eos; qui de se ipso dixit: Quaeritis me occidere, hominem qui veritatem locutus sum vobis.

Sed quamvis homo sit, quis cognoscet eum? Quare nemo cognoscet? Quia sicut unus Deus, ita et unus mediator Dei et hominum, homo Christus Iesus. Ipse est solus qui redimet hominem, vincens pietate germanos; quia pro alienis sanguinem suum fudit, quem nemo potest offerre pro fratre. Itaque corpori proprio non pepercit, ut nos redimeret a peccato: et dedit semetipsum redemptionem pro omnibus; sicut verus eius testis asseruit apostolus Paulus, qui ait: Veritatem dico, non mentior.

Sed quare solus hic redimet? Quia nemo potest eum aequare pietate: ut pro servulis suis animam suam ponat; nemo integritate: omnes enim sub peccato, omnes Adae illius subiacent prolapsioni. Solus Redemptor eligitur, qui peccato veteri obnoxius esse non possit. Ergo per hominem, Dominum Iesum intellegamus, qui suscepit hominis condicionem, ut in carne sua peccatum omnium crucifigeret et chirographum universorum suo cruore deleret.

Sed forte dicas: Quomodo redempturus frater negatur, cum ipse dixerit: Narrabo nomen tuum fratribus meis? Sed non quasi frater nobis, sed quasi homo Christus Iesus, in quo Deus erat, nobis peccata dimisit. Sic enim scriptum est: Deus erat in Christo mundum reconcilians sibi. In illo Christo Iesu, de quo solo dictum est, quia Verbum caro factum est et habitavit in nobis. Non ergo quasi frater, sed quasi Dominus habitavit in nobis, cum habitaret in carne.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Explanationes Psalmorum, Ps 48, 13-14; en: CSEL 64, 367-368

Dua Responsorio


Li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj. Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj. Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras.

Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj. Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj. – el Jes 53, 12; el Luk 23, 34

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo