Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 21a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-05


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Simon Petro diris:
Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
Kaj Jesuo responde diris al li:
Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona. – el Mat 16, 16-17

Ciklo B

¶ La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas;
la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo. – Joh 6, 63

Ciklo C

¶ Strebu eniri tra la mallarĝa pordo;
ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. – Luk 13, 24

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Cef 1, 1-7; 1, 14 - 2, 3


Komenciĝas la libro Cefanja.

Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kuŝi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de Ĥizkija, en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo.

Mi forprenos ĉion de sur la tero, diras la Eternulo. Mi forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, [la delogilojn kune kun la malpiuloj;] Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la Eternulo. Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de ĉi tiu loko la restaĵon de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaŭ de la pastroj; tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorkliniĝas antaŭ la armeo de la ĉielo, kaj tiujn, kiuj, adorkliniĝante, ĵuras per la Eternulo kaj ĵuras ankaŭ per Malkam; kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne serĉis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.

Silentu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; ĉar la Eternulo pretigis buĉoferon kaj destinis la invitotojn.

Proksima estas la granda tago de la Eternulo, ĝi estas proksima kaj venos tre baldaŭ; oni aŭdas jam la tagon de la Eternulo; maldolĉe tiam plorkrios eĉ kuraĝulo. Tago de kolero estos tiu tago, tago de malĝojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego, tago de korno kaj de trumpetado kontraŭ la fortikigitaj urboj kaj kontraŭ la altaj turoj. Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaŭ la Eternulo; ilia sango estos disŝprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.

Nek ilia arĝento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; ĉar rapidan ekstermon Li faros al ĉiuj loĝantoj de la lando. Kolektiĝu kaj konsciiĝu, ho nacio ne aminda, antaŭ ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumaĵo), antaŭ ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaŭ ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.

Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn; serĉu veron, serĉu humilecon, por ke vi povu esti kaŝitaj en la tago de kolero de la Eternulo.

Unua Responsorio


Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn. Serĉu veron, serĉu humilecon.

Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn. Serĉu veron, serĉu humilecon.

Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio.

Serĉu veron, serĉu humilecon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn. Serĉu veron, serĉu humilecon. – el Cef 2, 3; el Luk 6, 20

Dua Legaĵo – Concilium Vaticanum II


El la konstitucio «Gaudium et spes» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio en la hodiaŭa mondo

Novi saeculi adumbratio

Terrae ac humanitatis consummandae tempus ignoramus, nec universi transformandi modum novimus. Transit quidem figura huius mundi per peccatum deformata, sed docemur Deum novam habitationem novamque terram parare in qua iustitia habitat, et cuius beatitudo omnia pacis desideria, quae in cordibus hominum ascendunt, implebit ac superabit. Tunc, morte devicta, filii Dei in Christo resuscitabuntur, et id quod seminatum fuit in infirmitate ac corruptione, incorruptionem induet; et, manente caritate eiusque opere, a servitute vanitatis liberabitur tota creatura illa, quam Deus propter hominem creavit.

Monemur sane nihil prodesse homini, si universum mundum lucretur, seipsum autem perdat. Exspectatio tamen novae terrae extenuare non debet, sed potius excitare, sollicitudinem hanc terram excolendi, ubi corpus illud novae familiae humanae crescit quod aliqualem novi saeculi adumbrationem iam praebere valet. Ideo, licet progressus terrenus a regni Christi augmento sedulo distinguendus sit, in quantum tamen ad societatem humanam melius ordinandam conferre potest, regni Dei magnopere interest.

Bona enim humanae dignitatis, communionis fraternae et libertatis, hos omnes scilicet bonos naturae ac industriae nostrae fructus, postquam in Spiritu Domini et iŭta eius mandatum in terris propagaverimus, postea denuo inveniemus, mundata tamen ab omni sorde, illuminata ac transfigurata, cum Christus Patri reddet regnum aeternum et universale: «regnum veritatis et vitae, regnum sanctitatis et gratiae, regnum iustitiae, amoris et pacis». His in terris regnum iam in mysterio adest; adveniente autem Domino consummabitur.


Originala teksto: Constitutio pastoralis Gaudium et spes Concilii Vaticani secundi de Ecclesia in mundo huius temporis n. 39

Dua Responsorio


Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo, nia Dio, venos. Li konsolos Siajn mizerulojn.

Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo, nia Dio, venos. Li konsolos Siajn mizerulojn.

En Liaj tagoj floros justeco kaj granda paco.

Li konsolos Siajn mizerulojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo, nia Dio, venos. Li konsolos Siajn mizerulojn. – kp. Jes 49, 13; kp. Psa 72, 7

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Vi estas Petro,
kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. – el Mat 16, 18

Ciklo B

¶ Neniu povas veni al mi,
se tio ne estas donita al li de mia Patro. – el Joh 6, 65

Ciklo C

¶ Multaj venos el la oriento kaj la okcidento,
kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo. – el Mat 8, 11

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo;
kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. – el Mat 16, 19

Ciklo B

¶ Sinjoro, al kiu ni iru?
Vi havas la vortojn de eterna vivo.
Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio. – el Joh 6, 68-69

Ciklo C

¶ Jen estas lastaj, kiuj estos unuaj;
kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj. – Luk 13, 30

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo