Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 21a Ordinara Semajno > Sabato
Stato: 2020-09-05


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 7, 1-20


El la libro Jeremia

Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:

Stariĝu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu ĉi tiun vorton, kaj diru:

Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj venas en ĉi tiun pordegon, por adorkliniĝi al la Eternulo. Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko. Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo. Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian, se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfeliĉo: tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne.

Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas. Ŝtelante, mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas, vi poste venas kaj stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras: Ni saviĝis – kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn! Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj?

Mi bone vidas tion, diras la Eternulo. Iru do al Mia loko en Ŝilo, kie Mi antaŭe loĝigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al ĝi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael. Kaj nun, ĉar vi faras ĉiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno ĉiam parolas al vi, kaj vi ne aŭskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas; tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al Ŝilo. Mi forpuŝos vin de antaŭ Mi, kiel Mi forpuŝis ĉiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.

Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj preĝon kaj ne klopodu antaŭ Mi, ĉar Mi ne aŭskultos vin. Ĉu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem? La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min. Sed ĉu Min ili ĉagrenas? diras la Eternulo; ĉu ne sin mem, por hontigi sian vizaĝon? Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.

Unua Responsorio


Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.

Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.

Ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.

Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj. – el Jer 7, 11; el Jes 56, 7; el Joh 2, 16

Dua Legaĵo – Ioannes Chrysostomus


El la homilioj de la sankta episkopo Johano Krizostomo pri la evangelio laŭ Mateo

Ne, dum templum exornas, afflictum fratrem despicias.

Vis corpus Christi honorare? Non despicias ipsum nudum: neque hic sericis vestibus honores, foris autem frigore ac nuditate afflictum neglegas. Nam is qui dixit: Hoc est corpus meum, et verbo rem firmavit, idem ipse dixit: Esurientem me vidistis et non nutrivistis; et: In quantum non fecistis uni horum minimorum, nec mihi fecistis. Hoc certe non opus habet amictu, sed puro animo; illud autem magna opus habet cura.

Discamus itaque philosophari et Christum honorare ut ipse vult; nam ei, qui honoratur, honor ille suavissimus, quem ipse optat, non quem nos putamus. Siquidem Petrus se illum honorare putabat, cum cohiberet ne pedes suos lavaret, sed id quod volebat non erat honor, sed secus omnino. Sic et tu illum ipsi exhibe honorem quem lege praecepit, divitias tuas pauperibus erogans. Neque enim vasis aureis opus habet Deus, sed animabus aureis.

Hoc porro dico, non quod prohibeam ne talia munera apparentur, sed postulans ut cum his et ante haec eleemosyna erogetur. Nam haec quidem accipit, sed multo magis illa. In his enim is qui offert solus utilitatem habet, ibi vero etiam is qui accipit. Hic videtur donum esse ostentationis occasio; ibi eleemosyna et benignitas tantum est.

Quae enim utilitas si mensa Christi sit aureis poculis onusta, ipse vero fame pereat? Primo esurientem imple, et tunc ex superabundanti mensam eius exorna. Aureum calicem facis, et calicem aquae non das? Et quid opus est auro intexta velamina mensae apparare, ipsi vero ne quidem necessarium tegumentum praebere? quid inde lucri? Nam dic mihi: Si quem videres necessario egentem cibo, et ipso sic relicto, mensam auro circumdares tantum, an tibi gratias haberet, annon potius indignaretur? Quid vero, si illum videres detritis pannis indutum et frigore rigentem et, missis vestibus, aureas ipsi columnas erigere, dicens id te in eius honorem facere? Annon se derideri putaret atque extrema contumelia affici?

Hoc etiam circa Christum reputa, cum errabundus et peregrinus circumit, tecto indigens; tu autem illo in hospitem non admisso, pavimentum exornas et parietes columnarumque capitella et argenteas catenas lampadibus alligas, ipsum vero in carcere ligatum ne videre quidem sustines. Haec porro dico non prohibes ut haec ornamenta adhibeantur; sed ut haec etiam cum aliis curentur; immo hortor ut haec prius quam alia fiant. Nemo enim, quod isthaec non faceret, accusatus umquam fuit; illa vero neglegentibus gehenna destinatur et ignis inexstinguibilis et supplicium cum daemonibus sustinendum. Ne itaque dum domum exornas, afflictum fratrem despicias: nam hoc templum illo pretiosius.


Originala teksto: Ioannes Chrysostomus († 407): Homiliæ in Matthaeum: Hom. 50, 3-4; en: Patrologia Græca 58, 508-509

Dua Responsorio


Mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min. Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min. Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo.

Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min. Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. – Mat 25, 35. el 40; el Sen 19, 17

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo