Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 22a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato: 2020-09-05


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 26, 1-15


El la libro Jeremia

En la komenco de la reĝado de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis jena vorto de la Eternulo: Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri ĉiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorkliniĝi, ĉiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu eĉ unu vorton. Eble ili aŭskultos kaj returnos sin ĉiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj. Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Se vi ne obeos Min, por agadi laŭ Mia instruo, kiun Mi donis al vi, por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne aŭskultis: tiam Mi agos kun ĉi tiu domo kiel kun Ŝilo, kaj ĉi tiun urbon Mi faros malbeno por ĉiuj popoloj de la tero.

Kaj aŭdis la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn vortojn en la domo de la Eternulo. Kiam Jeremia finis la paroladon de ĉio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante: Vi devas morti! Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante: Ĉi tiu domo fariĝos kiel Ŝilo, kaj ĉi tiu urbo dezertiĝos tiel, ke estos en ĝi neniu loĝanto?

Kaj la tuta popolo amasiĝis ĉirkaŭ Jeremia en la domo de la Eternulo. Kiam la eminentuloj de Judujo aŭdis pri tio, ili iris el la reĝa domo en la domon de la Eternulo kaj sidiĝis ĉe la enirejo de la nova pordego de la domo de la Eternulo. Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene: Al morto estas kondamninda ĉi tiu homo, ĉar li profetis kontraŭ ĉi tiu urbo, kiel vi aŭdis per viaj oreloj. Tiam Jeremia diris al ĉiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene: La Eternulo sendis min, por profeti kontraŭ ĉi tiu domo kaj ĉi tiu urbo ĉion, kion vi aŭdis. Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la voĉon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi. Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona kaj justa. Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi ŝarĝos per senkulpa sango vin kaj ĉi tiun urbon kaj ĝiajn loĝantojn; ĉar vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn ĉiujn tiujn vortojn.

Unua Responsorio


Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi ŝarĝos per senkulpa sango vin kaj ĉi tiun urbon kaj ĝiajn loĝantojn.

Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi ŝarĝos per senkulpa sango vin kaj ĉi tiun urbon kaj ĝiajn loĝantojn.

Pilato lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:

vi ŝarĝos per senkulpa sango vin kaj ĉi tiun urbon kaj ĝiajn loĝantojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi ŝarĝos per senkulpa sango vin kaj ĉi tiun urbon kaj ĝiajn loĝantojn. – el Jer 26, 15; el Mat 27, 24

Dua Legaĵo – Origenes


El la Johano-Komentario de la sacerdoto Origeno

Christus loquebatur de templo corporis sui.

Destruite templum hoc, et in tribus diebus erigam illud. Corporis amantes ac rerum sensibilium, nunc iam mihi videntur innui Iudaei, qui aegre ferentes expulsos fuisse a Iesu eos qui domum Patris faciebant domum mercatus rebus ab ipsis gestis, signum postulant, ex quo signo Filius Dei, quem illi non recipiunt, videatur haec decenter facere. Sed coniungens Servator sermonem de corpore suo, perinde quasi loqueretur de templo illo, interrogantibus: Quod signum ostendis, quod haec facias, respondet: Destruite templum hoc, et in tribus diebus erigam illud.

Attamen utraque, tum templum tum corpus Iesu, iŭta unam intellegentiam figura mihi esse videntur Ecclesiae; eo quod haec aedificata sit ex viventibus lapidibus; facta domus spiritalis in sacerdotium sanctum: superaedificata supra fundamentum Apostolorum et prophetarum, summo angulari lapide Christo Iesu, revera templum exsistente. Sin vero propter illud: Vos autem estis corpus Christi et membra ex parte, videatur iunctura et convenientia lapidum templi destrui, dissiparique, ut in primo et vicesimo scriptum est psalmo, omnia Christi ossa ab insidiis, quae sunt in persecutionibus et tribulationibus, et ab his qui bellum inferunt unitatem templi ob persecutiones, erigetur templum et suscitabitur corpus tertia die post diem malitiae in ipso instantem atque post diem consummationis hac posteriorem.

Tertia enim in caelo novo et terra nova instabit dies, quando ossa haec, nempe omnis domus Israel, in magna dominica excitabuntur, morte devicta, adeo ut facta resurrectio Christi a crucis passione, contineat mysterium resurrectionis totius corporis Christi. Ut autem corpus illud Iesu, sensibus obnoxium, cruci affixum est sepultumque et postea excitum, sic totum sanctorum Christi corpus cum Christo cruci affixum est et nunc non amplius vivit. Unusquisque enim illorum, perinde atque Paulus, in nulla re alia gloriatur praeterquam in cruce Domini nostri Iesu Christi, per quem ipse mundo crucifixus est et mundus illi.

Quamobrem non tantum una cum Christo cruci fuit affixus unusquisque ac mundo, sed etiam una cum Christo sepelitur: Consepulti enim sumus cum Christo, inquit Paulus, addens etiam, veluti ad quempiam resurrectionis arrhabonem pervenisset, Et cum ipso consurreximus.


Originala teksto: Origenes († ĉ. 254): Commentarius in Ioannem, Tomus 10, 20; en: Patrologia Græca 14, 370-371

Dua Responsorio


Via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio. Vi ne apartenas al vi mem. Vi estas aĉetitaj per prezo. Gloru do Dion en via korpo.

Via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio. Vi ne apartenas al vi mem. Vi estas aĉetitaj per prezo. Gloru do Dion en via korpo.

Ne abomenindigu viajn animojn. Estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta.

Gloru do Dion en via korpo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio. Vi ne apartenas al vi mem. Vi estas aĉetitaj per prezo. Gloru do Dion en via korpo. – el 1 Kor 6, 19-20; el Lev 11, 43-44

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo