Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 22a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato: 2020-09-05


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 29, 1-14


El la libro Jeremia

Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejaĝuloj, kiuj estis forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon (post kiam la reĝo Jeĥonja, kaj la reĝino, kaj la korteganoj, la eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la ĉarpentistoj kaj forĝistoj foriris el Jerusalem); per Eleasa, filo de Ŝafan, kaj Gemarja, filo de Ĥilkija (kiujn Cidkija, reĝo de Judujo, sendis en Babelon, al Nebukadnecar, reĝo de Babel), li sendis jenajn vortojn:

Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, al ĉiuj elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon: Konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn; prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multiĝu tie kaj ne malmultiĝu. Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi transloĝigis vin, kaj preĝu por ĝi al la Eternulo; ĉar ĉe ĝia bonstato vi ankaŭ havos bonstaton. Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas; ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo. Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur ĉi tiun lokon. Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin. Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro. Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi transloĝigis vin.

Unua Responsorio


Gloru la Eternulon, voku Lian nomon. Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.

Gloru la Eternulon, voku Lian nomon. Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.

Ĉu estis iu, kiu fidis je Dio kaj estis seniluziita?

Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gloru la Eternulon, voku Lian nomon. Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon. – el Psa 105, 1.4; el Sir 2, 10

Dua Legaĵo – Leo Magnus


Komenciĝas la prediko de la sankta papo Leono la Granda pri la Feliĉ-anoncoj.

Dabo leges meas in sensu ipsorum.

Praedicante, dilectissimi, Domino nostro Iesu Christo Evangelium regni, et diversos per totam Galilaeam curante languores, in omnem se Syriam virtutum eius fama diffuderat; et multae ex universa Iudaea turbae ad caelestem medicum confluebant. Quia enim tarda est humanae ignorantiae fides ad credenda quae non videt et speranda quae nescit, oportebat divina eruditione firmandos corporeis beneficiis et visibilibus miraculis incitari: ut cuius tam benignam experiebantur potentiam, non ambigerent salutarem esse doctrinam.

Ut ergo exteriores medelas Dominus ad remedia interiora transferret, et post sanitates corporum curationes operaretur animarum, segregatus a circumstantibus turbis, secessum vicini montis ascendit, advocatis Apostolis, quos sublimioribus institutis ab edito mysticae sedis imbueret, ex ipsa loci atque operis qualitate significans se esse qui Moysen quondam suo fuisset dignatus alloquio: illic quidem terribiliore iustitia, hic autem sacratiore clementia, ut impleretur quod fuerat, propheta Ieremia dicente, promissum: Ecce dies veniunt, dicit Dominus, et consummabo super domum Israel et super domum Iuda testamentum novum. Post dies illos, dicit Dominus, dabo leges meas in sensu ipsorum, et in corde ipsorum scribam eas.

Qui ergo locutus fuerat Moysi, locutus est et Apostolis et in cordibus discipulorum velox scribentis Verbi manus novi testamenti decreta condebat, nulla ut quondam circumfusa nubium crassitudine, neque per terribiles sonos atque fulgores, populo ab accessu montis absterrito, sed patente ad aures circumstantium tranquillitate colloquii: ut per gratiae lenitatem removeretur legis asperitas et spiritus adoptionis auferret formidinem servitutis.

Qualis igitur doctrina sit Christi sacrae ipsius sententiae protestantur, ut qui ad aeternam beatitudinem pervenire desiderant, gradus felicissimae ascensionis agnoscant. Beati, inquit, pauperes spiritu, quoniam ipsorum est regnum caelorum. De quibus pauperibus Veritas loqueretur forte esset ambiguum, si dicens: Beati pauperes, nihil adderet de intellegenda pauperum qualitate, et sufficere videretur ad promerendum regnum caelorum ea sola inopia quam multi sub gravi et dura necessitate patiuntur. Sed cum dicit: Beati pauperes spiritu, ostendit eis regnum caelorum tribuendum, quos humilitas commendat animorum magis quam indigentia facultatum.


Originala teksto: Leo Magnus († 461): De beatitudinibus, Sermo 95, 1-2; en: Patrologia Latina 54, 461-462

Dua Responsorio


Atentu, ho mia popolo, mian instruon. Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.

Atentu, ho mia popolo, mian instruon. Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.

Mi malfermos per sentenco mian buŝon. Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Atentu, ho mia popolo, mian instruon. Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo. – Psa 78, 1-2

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo