Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 23a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-09-05


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 42, 1-16; 43, 4-7


El la libro Jeremia

Kaj aliris ĉiuj militestroj, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Jezanja, filo de Hoŝaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj, kaj diris al la profeto Jeremia: Ni humile petegas vin, preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas. Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari. Kaj la profeto Jeremia diris al ili: Mi aŭdis; jen mi preĝos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj ĉion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kaŝos antaŭ vi. Kaj ili diris al Jeremia: La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al ĉio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni; ĉu estos bone, ĉu estos malbone, ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio.

Post dek tagoj aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia; kaj li vokis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj ĝis la grandaj, kaj diris al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaŭ Li: Se vi restos en ĉi tiu lando, Mi vin aranĝos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; ĉar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi. Ne timu la reĝon de Babel, kiun vi nun timas; ne timu lin, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi, por helpi vin kaj por savi vin el lia mano. Mi estos favorkora al vi, ke li vin kompatu kaj vin loĝigu sur via tero.

Sed se vi diros: Ni ne volas loĝi en ĉi tiu lando, kaj vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio, dirante: Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne aŭdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos: tiam aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho restaĵo de Jehuda: tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Se vi turnos vian vizaĝon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie ekloĝi: tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin en Egiptujo, kaj tie vi mortos.

Tiamaniere Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la voĉon de la Eternulo, por resti en la lando Juda. Kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj prenis la tutan restaĵon de la Judoj, kiuj revenis el ĉiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por loĝi en la lando Juda: la virojn, la virinojn, la infanojn, la reĝidinojn, kaj ĉiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruĥon, filon de Nerija. Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la voĉon de la Eternulo, kaj venis ĝis Taĥpanĥes.

Unua Responsorio


Preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj.

Preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj.

Ni fariĝis orfoj senpatraj, niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

El multaj ni restis malmultaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj. – el Jer 42, 2; el Lam 5, 3

Dua Legaĵo – Leo Magnus


El la prediko de la sankta papo Leono la Granda pri la Feliĉ-anoncoj

Pax multa diligentibus legem tuam

Merito videndi Deum beatitudo cordis promittitur puritati. Splendorem enim veri luminis sordens acies videre non poterit; et quod erit iucunditas mentibus nitidis, hoc erit poena maculosis. Declinentur igitur terrenarum caligines vanitatum et ab omni squalore iniquitatis oculi tergantur interiores, ut serenus intuitus tanta Dei visione pascatur.

Ad hoc enim promerendum illud intellegimus pertinere quod sequitur: Beati pacifici, quoniam filii Dei vocabuntur. Beatitudo ista, dilectissimi, non cuiuslibet consensionis, nec qualiscumque concordiae est, sed illius de qua dicit Apostolus: Pacem habete ad Deum, et de qua dicit Propheta: Pax multa diligentibus legem tuam, et non est illis scandalum.

Hanc pacem etiam arctissima amicitiarum vincula, et indiscretae similitudines animorum non veraciter sibi vindicant, si non cum Dei voluntate concordant. Extra dignitatem huius pacis sunt improbarum parilitates cupiditatum, foedera scelerum et pacta vitiorum. Amor mundi cum Dei amore non congruit, nec ad societatem filiorum Dei pervenit qui se a carnali generatione non dividit. Qui autem semper cum Deo mente sunt solliciti servare unitatem spiritus in vinculo pacis, numquam ab aeterna lege dissentiunt, fideli oratione dicentes: Fiat voluntas tua sicut in caelo et in terra.

Hi sunt pacifici, hi bene unanimes sancteque concordes, vocandi aeterno nomine filii Dei, coheredes autem Christi: quia hoc merebitur dilectio Dei et dilectio proximi, ut nullas iam adversitates sentiat, nulla scandala pertimescat; sed finito omnium tentationum certamine, in tranquillissima Dei pace requiescat, per Dominum nostrum, qui cum Patre et Spiritu Sancto vivit et regnat in saecula saeculorum. Amen.


Originala teksto: Leo Magnus († 461): De beatitudinibus, Sermo 95, 8-9; en: Patrologia Latina 54, 465-466

Dua Responsorio


Ni iradu antaŭ la Eternulo kun koro fidela, kaj ni faradu tion, kio plaĉas al Li.

Ni iradu antaŭ la Eternulo kun koro fidela, kaj ni faradu tion, kio plaĉas al Li.

Vere perfektiĝas la amo al Dio per tio, ke

ni faradu tion, kio plaĉas al Li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni iradu antaŭ la Eternulo kun koro fidela, kaj ni faradu tion, kio plaĉas al Li. – kp. Jes 38, 3; kp. 1 Joh 2, 5

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo