Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 23a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-05


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ĥab 1, 1 - 2, 4


Komenciĝas la libro Ĥabakuk.

Profetaĵo, kiun laŭvizie eldiris la profeto Ĥabakuk.

Ĝis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne aŭskultos, mi krios al Vi pri perfortaĵo, kaj Vi ne helpos? Kial Vi devigas min vidi maljustaĵon, rigardi mizeraĵon? Rabado kaj perfortado estas antaŭ mi, leviĝas disputoj kaj malpaco. Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; ĉar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de juĝo estas malĝustaj.

Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; ĉar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi. Ĉar jen Mi levos la Ĥaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan larĝon de la tero, por ekposedi loĝejojn, kiuj ne apartenas al ĝi.

Terura kaj timinda ĝi estas; ĝia juĝado kaj regado dependas de ĝi mem. Pli rapidaj ol leopardoj estas ĝiaj ĉevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas ĝiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al manĝaĵo. Ĉiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon. Reĝojn ili mokas, regantoj estas ridataĵo por ili; ĉiun fortikaĵon ili mokas; ili ŝutas teron, kaj venkoprenas. Tiam ŝanĝiĝas ilia spirito, transiras kaj fariĝas peka, kaj ilia forto fariĝas ilia dio.

Sed Vi estas ja de ĉiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por juĝo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni. Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustaĵon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li? Kial Vi faras la homojn kiel fiŝoj en la maro, kiel rampaĵoj, kiuj ne havas reganton? Ĉiujn ili tiras per fiŝhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fiŝreto; kaj tial ili ĝojas kaj triumfas. Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fiŝreto; ĉar per ĉi tiuj grasiĝis ilia parto kaj boniĝis ilia manĝaĵo. Ĉu por tio ili devas ĵetadi sian reton kaj senĉese mortigadi naciojn senindulge?

Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, stariĝinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riproĉo kontraŭ mi. Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris: Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi. Ĉar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne mensogas; se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos, ne estos fordecidita. Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.

Unua Responsorio


Ankoraŭ iomete da tempo: La venonto venos, kaj ne malfruos. Virtulo vivos per sia fideleco.

Ankoraŭ iomete da tempo: La venonto venos, kaj ne malfruos. Virtulo vivos per sia fideleco.

Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantoj por la gajnado de la animo.

Virtulo vivos per sia fideleco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ankoraŭ iomete da tempo: La venonto venos, kaj ne malfruos. Virtulo vivos per sia fideleco. – el Heb 10, 37-39

Dua Legaĵo – Bernard de Clairvaux (Bernardus Clarævallensis)


El la predikoj de la sankta abato Bernardo el Klarvalo

Super custodiam meam stabo, ut videam quid dicat mihi Dominus.

Legimus in Evangelio quod, praedicante Domino et sub mysterio edendi corporis sui discipulos ad communicandum passionibus suis admonente, dixerint quidam: Durus est hic sermo; et ex hoc iam non fuerint cum eo. Interrogati vero discipuli an et ipsi vellent abire: Domine, inquiunt, ad quem ibimus? Verba vitae aeternae habes.

Ita dico vobis, fratres, usque hodie quibusdam manifestum est quoniam verba quae loquitur Iesus, spiritus et vita sunt et propterea sequuntur illum; aliis dura videntur et miseram alibi quaerunt consolationem. Sapientia siquidem in plateis clamitat, in lata videlicet et spatiosa via, quae ducit ad mortem, ut revocet ambulantes per eam.

Denique Quadraginta annis, inquit, proximus fui generationi huic, et dixi: Semper hi errant corde. Habes et in alio psalmo: Semel locutus est Deus. Semel utique, quia semper. Una enim et non interpolata, sed continua et perpetua locutio est.

Revocat autem peccatores ad cor, de cordis errore redarguit, pro eo quod ibi habitet ipse ibique loquatur, faciens nimirum quod docuit per Prophetam dicentem: Loquamini ad cor Ierusalem.

Videtis, fratres, quam salubriter admoneat nos Propheta, ut si vocem eius audierimus hodie, non obduremus corda nostra. Eadem enim paene verba et in Evangelio legitis et in Propheta. Ait enim Dominus in Evangelio: Oves meae vocem meam audiunt. Et sanctus David in psalmo: Populus, inquit, eius (haud dubium quin Domini) et oves pascuae eius, hodie si vocem eius audieritis, nolite obdurare corda vestra.

Audi denique Habacuc prophetam, quomodo dominicam non dissimulet increpationem; sed sedula ac sollicita circa eam cogitatione versetur. Ait enim: Super custodiam meam stabo et figam gradum in munitionem, ut videam quid dicat mihi et quid respondeam ad arguentem me. Et nos ergo, fratres, obsecro, super custodiam nostram stemus, quoniam tempus militiae est.

In corde, ubi Christus habitat, in iudicio et consilio rationis sit conversatio nostra; ita sane ut non in ipsa habeamus fiduciam, nec fragili innitamur custodiae.


Originala teksto: Bernardus Clarævallensis († 1153): Sermo 5 de diversis, 1-4; en: Opera omnia, Edit. Cisterc. 6, 1 [1970] 98-103

Dua Responsorio


Ĉiuj leĝoj de la Eternulo estas antaŭ mi, kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; la ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

Ĉiuj leĝoj de la Eternulo estas antaŭ mi, kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; la ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

En ĉiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektiĝis la amo al Dio.

La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; la ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiuj leĝoj de la Eternulo estas antaŭ mi, kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; la ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj. – Psa 18, 23; Psa 19, 9; 1 Joh 2, 5

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo